1 Corinthians 12:22-26

Esperanto(i) 22 Sed multe plie la sxajne malfortaj membroj de la korpo estas necesaj; 23 kaj al tiuj partoj de la korpo, kiujn ni opinias malpli honorindaj, ni donas pli abundan honoron; kaj niaj negraciaj partoj havas pli abundan gracion; 24 sed niaj graciaj partoj ne havas bezonon; tamen Dio kunakordigis la korpon, doninte pli abundan honoron al la parto, kiu havas mankon, 25 por ke ne estu skismo en la korpo; sed ke la membroj prizorgu egale unu la alian. 26 Kaj se unu membro suferas, cxiuj membroj kune suferas; aux se unu membro honorigxas, cxiuj membroj kungxojas.