1 Corinthians 12:22 Cross References - Esperanto

22 Sed multe plie la sxajne malfortaj membroj de la korpo estas necesaj;

Proverbs 14:28

28 Grandeco de popolo estas gloro por regxo; Kaj manko de popolo pereigas la reganton.

Ecclesiastes 4:9-12

9 Pli bone estas al du ol al unu, cxar ili havas bonan rekompencon por sia laborado. 10 CXar se ili falos, unu levos la alian; sed ve al solulo, se li falos, kaj se ne estas alia, kiu lin levus. 11 Ankaux se du kusxigxas, estas al ili varme; sed unu-kiel li varmigxos? 12 Kaj se iu montros sin pli forta kontraux unu, tiam ambaux kontrauxstaros lin; ecx fadeno triopigita ne baldaux dissxirigxos.

Ecclesiastes 5:9

9 Kaj superecon en cxio havas tiu lando, en kiu la regxo servas al la tero.

Ecclesiastes 9:14-15

14 estis urbo malgranda, kaj malmulte da homoj gxi havis; venis al gxi granda regxo, kaj siegxis gxin, kaj konstruis cxirkaux gxi grandajn siegxajn fortikajxojn; 15 sed trovigxis en gxi homo malricxa sed sagxa, kaj li savis la urbon per sia sagxeco; tamen neniu rememoris tiun malricxan homon.

2 Corinthians 1:11

11 dum vi ankaux nin kunhelpas per via petegado, por ke, pro la donaco donita al ni per multaj personoj, danko estu donata de multaj pro ni.

Titus 2:9-10

9 Admonu sklavojn, ke ili estu submetigxemaj al siaj propraj sinjoroj kaj placxantaj al ili en cxio; ne kontrauxdiremaj, 10 ne sxtelantaj, sed montrantaj cxian bonan fidelecon; por ke ili ornamu en cxio la doktrinon de Dio, nia Savanto.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.