Esperanto(i)
28 Parto el ili estis super cxiuj vazoj de la servado, lauxkalkule ili enportadis kaj lauxkalkule elportadis.
29 Parto el ili estis komisiita pri la ceteraj vazoj kaj pri cxiuj sanktaj objektoj, pri la faruno, la vino, la oleo, la olibano, kaj la aromajxoj.
30 El la pastridoj kelkaj pretigadis la sxmirajxojn el aromajxoj.
31 Al Matitja el la Levidoj, kiu estis unuenaskito de SXalum, Korahxido, estis komisiitaj la aferoj de la patoj.
32 Al parto de la Kehatidoj, iliaj fratoj, estis komisiitaj la panoj de propono, kiujn ili devis pretigi por cxiu sabato.