1 Chronicles 5:18-21

Esperanto(i) 18 La idoj de Ruben kaj la Gadidoj kaj la duontribo de Manase havis da batalkapablaj viroj, portantaj sxildon kaj glavon, strecxantaj pafarkon, kaj instruitaj por milito, kvardek kvar mil sepcent sesdek, elirantojn en militistaro. 19 Ili militis kontraux la Hagaridoj, kontraux Jetur, Nafisx, kaj Nodab. 20 Kaj ili ricevis helpon kontraux cxi tiuj; kaj la Hagaridoj, kun cxio, kion ili havis, estis transdonitaj en iliajn manojn. CXar dum la milito ili vokis al Dio, kaj Li auxskultis ilian pregxon pro tio, ke ili fidis Lin. 21 Kaj ili forkaptis la brutojn de tiuj, kvindek mil kamelojn, ducent kvindek mil sxafojn, du mil azenojn, kaj cent mil homojn.