Esperanto(i)
29 El la Jicharidoj, Kenanja kaj liaj filoj estis por la aferoj eksteraj de Izrael, kiel inspektistoj kaj jugxistoj.
30 El la HXebronidoj, HXasxabja kaj liaj fratoj, bravaj homoj, mil sepcent, havis oficojn en Izrael transe de Jordan, okcidente, por cxiuj aferoj koncernantaj la Eternulon kaj por la aferoj de la regxo.
31 El la HXebronidoj, Jerija estis cxefo de la HXebronidoj en iliaj generacioj kaj patrodomoj. En la kvardeka jaro de la regxado de David ili estis esploritaj, kaj oni trovis cxe ili bravajn homojn en Jazer en Gilead.