2 Chronicles 19:8-11

Esperanto(i) 8 Ankaux en Jerusalem Jehosxafat starigis virojn el la Levidoj, pastroj, kaj cxefoj de patrodomoj de Izrael, por jugxado antaux la Eternulo kaj por jugxaj disputoj. Kaj ili revenis al Jerusalem. 9 Kaj li ordonis al ili jene:Tiele agu en timo antaux la Eternulo, en fideleco kaj kun pura koro: 10 en cxiu jugxa disputo, kiu venos antaux vin de viaj fratoj, kiuj logxas en siaj urboj, cxu pri afero de sango, cxu pri religia preskribo, ordono, legxoj, aux decidoj, klarigu al ili, por ke ili ne kulpigxu antaux la Eternulo kaj por ke ne falu kolero sur vin kaj sur viajn fratojn; tiel agu, tiam vi ne farigxos kulpaj. 11 Kaj jen la cxefpastro Amarja estas super vi en cxiu afero koncernanta la Eternulon, kaj Zebadja, filo de Isxmael, la princo el la domo de Jehuda, en cxiu afero koncernanta la regxon, kaj la Levidojn vi havas antaux vi kiel oficistojn. Tenu vin forte kaj agadu, kaj la Eternulo estos kun la bonulo.