John 2:7 Cross References - Esperanto

7 Jesuo diris al ili:Plenigu la akvokuvojn per akvo. Kaj oni plenigis ilin gxis la rando.

Numbers 21:6-9

6 Tiam la Eternulo sendis sur la popolon venenajn serpentojn, kaj ili mordis la popolon, kaj mortis multe da homoj el Izrael. 7 Kaj la popolo venis al Moseo, kaj diris:Ni pekis, parolante kontraux la Eternulo kaj kontraux vi; pregxu al la Eternulo, ke Li forigu de ni la serpentojn. Kaj Moseo pregxis pri la popolo. 8 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Faru al vi serpenton kupran kaj metu gxin sur stangon; kaj cxiu mordita, kiu ekrigardos gxin, restos viva. 9 Kaj Moseo faris kupran serpenton kaj metis gxin sur stangon; kaj se serpento mordis iun kaj cxi tiu ekrigardis la kupran serpenton, li restis viva.

Joshua 6:3-5

3 CXirkauxiru la urbon cxiuj militistoj, cxirkauxiru la urbon unu fojon; tiel faru dum ses tagoj. 4 Kaj sep pastroj portu sep trumpetojn jubileajn antaux la kesto; kaj en la sepa tago cxirkauxiru la urbon sep fojojn, kaj la pastroj sonigu per la trumpetoj. 5 Kaj kiam oni ektrumpetos per la jubilea korno kaj vi ekauxdos la sonadon de la trumpeto, tiam la tuta popolo ekkriu per lauxta vocxo; kaj la muro de la urbo falos malsupren, kaj la popolo eniru, cxiu rekte antauxen.

1 Kings 17:13

13 Kaj Elija diris al sxi:Ne timu, iru kaj faru, kiel vi diris; tamen antauxe faru al mi el tio malgrandan bakitajxon kaj alportu al mi; kaj por vi kaj por via filo vi faros poste.

2 Kings 4:2-6

2 Kaj Elisxa diris al sxi:Kion mi povas fari por vi? diru al mi, kion vi havas en la domo? SXi respondis:Via servantino havas en la domo nenion, krom krucxeto kun oleo. 3 Tiam li diris:Iru, petu al vi vazojn ekstere, de cxiuj viaj najbaroj, vazojn malplenajn, kolektu ne malmulte. 4 Kaj venu kaj sxlosu la pordon post vi kaj post viaj filoj, kaj enversxu en cxiujn tiujn vazojn, kaj, pleniginte, forstarigu ilin. 5 Kaj sxi iris de li kaj sxlosis la pordon post si kaj post siaj filoj. Ili alportadis al sxi, kaj sxi versxadis. 6 Kiam la vazoj estis plenaj, sxi diris al sia filo:Alportu al mi ankoraux vazon. Sed li diris al sxi:Ne estas plu vazo. Tiam la oleo haltis.

2 Kings 5:10-14

10 Kaj Elisxa sendis al li senditon, por diri:Iru kaj lavu vin sep fojojn en Jordan, kaj renovigxos via korpo kaj vi farigxos pura. 11 Tiam Naaman ekkoleris kaj foriris, kaj diris:Jen mi pensis, ke li eliros kaj starigxos, kaj alvokos la nomon de la Eternulo, sia Dio, kaj metos sian manon sur la lokon kaj forigos la lepron. 12 CXu Amana kaj Parpar, la riveroj de Damasko, ne estas pli bonaj, ol cxiuj akvoj de Izrael? cxu mi ne povas lavi min en ili kaj farigxi pura? Kaj li forturnis sin kaj foriris kun kolero. 13 Sed liaj servantoj aliris, kaj ekparolis al li, kaj diris:Nia patro! se ion grandan la profeto ordonus al vi, cxu vi tion ne farus? des pli, se li diris al vi:Lavu vin, kaj vi estos pura! 14 Kaj li iris kaj enakvigis sin en Jordan sep fojojn, konforme al la vorto de la homo de Dio; kaj lia korpo renovigxis kiel la korpo de malgranda infano, kaj li farigxis pura.

Mark 11:2-6

2 kaj diris al ili:Iru en la vilagxon, kiu estas kontraux vi, kaj enirinte gxin, vi tuj trovos azenidon alligitan, sur kiu ankoraux neniu iam sidis; malligu kaj alkonduku gxin. 3 Kaj se iu diros al vi:Kial vi faras tion? respondu:La Sinjoro bezonas gxin; kaj tuj li sendos gxin cxi tien. 4 Kaj ili iris, kaj trovis azenidon alligitan apud pordo ekstere sur la strato; kaj ili malligis gxin. 5 Kaj iuj apudstarantoj diris al ili:Kion vi faras, malligante la azenidon? 6 Sed ili respondis al ili, kiel Jesuo diris; kaj ili lasis ilin.

Mark 14:12-17

12 Kaj en la unua tago de la macoj, kiam oni bucxis la Paskon, liaj discxiploj diris al li:Kien vi volas, ke ni iru, kaj pretigu, por ke vi mangxu la Paskon? 13 Kaj li sendis du el siaj discxiploj, kaj diris al ili:Iru en la urbon, kaj vin renkontos viro, portanta krucxon da akvo; 14 lin sekvu, kaj kien li eniros, tie diru al la domomastro:La Majstro diras:Kie estas mia gastocxambro, en kiu mi mangxos la Paskon kun miaj discxiploj? 15 Kaj li mem montros al vi grandan supran cxambron, prete arangxitan; kaj tie vi pretigu por ni. 16 Kaj foriris la discxiploj kaj iris en la urbon, kaj trovis tiel, kiel li diris al ili; kaj ili pretigis la Paskon. 17 Kaj kiam vesperigxis, li venis kun la dek du.

John 2:3

3 Kaj kiam mankis vino, la patrino de Jesuo diris al li:Ili ne havas vinon.

John 2:5

5 Lia patrino diris al la servantoj:Kion ajn li diros al vi, tion faru.

Acts 8:26-40

26 Sed angxelo de la Eternulo parolis al Filipo, dirante:Levigxu, kaj iru suden gxis la vojo, kiu kondukas de Jerusalem al Gaza; tio estas dezerto. 27 Kaj li levigxis, kaj ekiris; kaj jen viro, Etiopo, euxnuko, potenculo sub Kandake, regxino de la Etiopoj, kaj kiu estis super sxia tuta trezoro, jam venis al Jerusalem, por adorklinigxi; 28 tiu vojagxis returne, kaj, sidante en sia cxaro, legis la profeton Jesaja. 29 Kaj la Spirito diris al Filipo:Aliru, kaj aligxu al tiu cxaro. 30 Kaj Filipo alkuris, kaj auxdis lin legi la profeton Jesaja, kaj diris:CXu vi komprenas tion, kion vi legas? 31 Kaj tiu diris:Kiel mi povas, se neniu min gvidas? Kaj li petis Filipon, ke li supreniru kaj sidigxu kun li. 32 La peco de la Skribo, kiun li legis, estis jena: Li estis kondukata kiel sxafo al la bucxo; Kaj kiel sxafido muta antaux sia tondanto, Li ne malfermis sian busxon; 33 En lia humiligxo lia jugxo estis deprenita; Pri lia generacio kiu rakontos? CXar lia vivo estas prenita for de la tero. 34 Kaj la euxnuko responde al Filipo diris:Mi petas vin, pri kiu parolis la profeto cxi tion? cxu pri si, aux pri iu alia? 35 Kaj Filipo malfermis sian busxon, kaj komencante de tiu Skribo, predikis al li Jesuon. 36 Kaj dum ili iris sur la vojo, ili alvenis al iu akvo; kaj la euxnuko diris:Jen estas akvo; kio malhelpas min baptigxi? 37 Kaj Filipo diris:Se vi kredas per via tuta koro, tio estas permesata. Kaj li respondis:Mi kredas, ke Jesuo Kristo estas la Filo de Dio. 38 Kaj li ordonis, ke la cxaro haltu, kaj ili ambaux malsupreniris en la akvon, Filipo kaj la euxnuko; kaj li baptis lin. 39 Kaj kiam ili supreniris el la akvo, la Spirito de la Eternulo forkaptis Filipon; kaj la euxnuko ne plu lin vidis, kaj li iris sian vojon, gxojante. 40 Sed Filipo trovigxis en Asxdod; kaj trapasante, li predikis la evangelion en cxiuj urboj, gxis li alvenis en Cezarean.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.