Acts 8:26-40

Esperanto(i) 26 Sed angxelo de la Eternulo parolis al Filipo, dirante:Levigxu, kaj iru suden gxis la vojo, kiu kondukas de Jerusalem al Gaza; tio estas dezerto. 27 Kaj li levigxis, kaj ekiris; kaj jen viro, Etiopo, euxnuko, potenculo sub Kandake, regxino de la Etiopoj, kaj kiu estis super sxia tuta trezoro, jam venis al Jerusalem, por adorklinigxi; 28 tiu vojagxis returne, kaj, sidante en sia cxaro, legis la profeton Jesaja. 29 Kaj la Spirito diris al Filipo:Aliru, kaj aligxu al tiu cxaro. 30 Kaj Filipo alkuris, kaj auxdis lin legi la profeton Jesaja, kaj diris:CXu vi komprenas tion, kion vi legas? 31 Kaj tiu diris:Kiel mi povas, se neniu min gvidas? Kaj li petis Filipon, ke li supreniru kaj sidigxu kun li. 32 La peco de la Skribo, kiun li legis, estis jena: Li estis kondukata kiel sxafo al la bucxo; Kaj kiel sxafido muta antaux sia tondanto, Li ne malfermis sian busxon; 33 En lia humiligxo lia jugxo estis deprenita; Pri lia generacio kiu rakontos? CXar lia vivo estas prenita for de la tero. 34 Kaj la euxnuko responde al Filipo diris:Mi petas vin, pri kiu parolis la profeto cxi tion? cxu pri si, aux pri iu alia? 35 Kaj Filipo malfermis sian busxon, kaj komencante de tiu Skribo, predikis al li Jesuon. 36 Kaj dum ili iris sur la vojo, ili alvenis al iu akvo; kaj la euxnuko diris:Jen estas akvo; kio malhelpas min baptigxi? 37 Kaj Filipo diris:Se vi kredas per via tuta koro, tio estas permesata. Kaj li respondis:Mi kredas, ke Jesuo Kristo estas la Filo de Dio. 38 Kaj li ordonis, ke la cxaro haltu, kaj ili ambaux malsupreniris en la akvon, Filipo kaj la euxnuko; kaj li baptis lin. 39 Kaj kiam ili supreniris el la akvo, la Spirito de la Eternulo forkaptis Filipon; kaj la euxnuko ne plu lin vidis, kaj li iris sian vojon, gxojante. 40 Sed Filipo trovigxis en Asxdod; kaj trapasante, li predikis la evangelion en cxiuj urboj, gxis li alvenis en Cezarean.