Romans 7:18-25

Esperanto(i) 18 CXar mi scias, ke en mi (tio estas, en mia karno) bono ne logxas; cxar cxe mi estas la volo, sed ne la elfaro de la bono. 19 CXar la bonon, kiun mi volas fari, mi ne faras; sed la malbonon, kiun mi ne volas fari, mi faradas. 20 Sed se mi faras tion, kion mi ne volas fari, faras gxin jam ne mi, sed la peko, logxanta en mi. 21 Mi do trovas legxon, ke kiam mi volas fari bonon, la malbono estas cxe mi. 22 CXar mi gxojas en la legxo de Dio laux la interna homo; 23 sed mi vidas alian legxon en miaj membroj, militantan kontraux la legxo de mia menso, kaj forkaptantan min sub la legxon de la peko, kiu estas en miaj membroj. 24 Ho ve, mi malfelicxulo! kiu min liberigos el la korpo de cxi tiu morto? 25 Danko estu al Dio, per Jesuo Kristo, nia Sinjoro. Per la menso do mi mem servas al la legxo de Dio, sed per la karno al la legxo de peko.