Esperanto(i)
6 Kaj mi vidis alian angxelon, flugantan en meza cxielo, havantan eternan evangelion, por evangelii la logxantojn de la tero kaj cxiun nacion kaj tribon kaj lingvon kaj popolon,
7 kaj dirantan per granda vocxo:Timu Dion, kaj donu al Li gloron, cxar venis la horo de Lia jugxo; kaj adorklinigxu al la Kreinto de la cxielo kaj la tero kaj la maro kaj la fontoj akvaj.
8 Kaj alia angxelo, dua, sekvis, dirante:Falis, falis Babel la granda, kiu trinkigis cxiujn naciojn el la vino de la kolero de sxia malcxastajxo.