Esperanto(i)
1 Jugxu min, ho Dio, kaj defendu mian aferon kontraux popolo nepia; De homo malverema kaj maljusta savu min.
2 CXar Vi estas la Dio de mia forto; kial Vi forpusxis min? Kial mi iradas malgxoja pro la premado de la malamiko?
3 Sendu Vian lumon kaj Vian veron, ke ili min gvidu, Ke ili alvenigu min al Via sankta monto kaj al Via logxejo.
4 Kaj mi venos al la altaro de Dio, Al la Dio de mia gxojo kaj gxuo; Kaj mi gloros Vin per harpo, ho Dio, mia Dio.