Esperanto(i)
1 Mia filo! ne forgesu mian instruon, Kaj via koro konservu miajn ordonojn.
2 CXar ili akirigos al vi longan vivon, Jarojn de vivo kaj paco.
3 Favoro kaj vero vin ne forlasu; Alligu ilin al via kolo, Skribu ilin sur la tabeloj de via koro.
4 Kaj vi trovos favoron kaj bonan opinion CXe Dio kaj homoj.
5 Fidu la Eternulon per via tuta koro, Kaj ne fidu vian prudenton.
6 Konsciu Lin en cxiuj viaj vojoj, Kaj Li gxustigos vian iradon.