Leviticus 5:4-6

Esperanto(i) 4 aux se iu per nesingarda busxo jxuros fari ion malbonan aux bonan, kion ajn homo elesprimas per jxuro, kaj li tion ne rimarkos, kaj poste li sciigxos, kaj li estos kulpa pri io el tiuj aferoj: 5 se iu estos kulpa pri io el tiuj aferoj, li faru konfeson pri tio, kion li pekis; 6 kaj pro sia peko, kiun li pekis, li alportu al la Eternulo kiel propekan oferon inon el la malgrandaj brutoj, sxafinon aux kaprinon; kaj la pastro liberigos lin de lia peko.