Jeremiah 7:21-24

Esperanto(i) 21 Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Aldonu viajn bruloferojn al viaj bucxoferoj, kaj mangxu la viandon; 22 cxar Mi ne parolis al viaj patroj kaj Mi ne ordonis al ili pri bruloferoj kaj bucxoferoj en la tago, kiam Mi elkondukis ilin el la lando Egipta; 23 nur cxi tion Mi ordonis al ili:Auxskultu Mian vocxon, kaj Mi estos via Dio, kaj vi estos Mia popolo, kaj iru laux la tuta vojo, kiun Mi montros al vi, por ke estu al vi bone. 24 Sed ili ne auxskultis kaj ne alklinis sian orelon, ili agis laux siaj propraj pensoj, laux la obstineco de sia malbona koro, kaj ili iris malantauxen, ne antauxen.