Esperanto(i)
4 Ili starigis regxojn, sed ne de Mi; ili starigis princojn, sed sen Mia scio; el sia argxento kaj oro ili faris al si idolojn, por pereigi sin.
5 Forpusxita estas via bovido, ho Samario; ekflamis kontraux ili Mia kolero; kiel longe ankoraux ili ne povos purigxi?
6 CXar gxi estas faritajxo de Izrael; artisto gxin faris, kaj gxi ne estas dio; dispecetigxos la bovido de Samario.
7 CXar ili semas venton, ili rikoltos ventegon; grenon li ne havos; la kreskantajxo ne donos farunon; se gxi ecx donos, fremduloj gxin formangxos.