Ezra 3:8-9

Esperanto(i) 8 En la dua jaro post ilia alveno al la domo de Dio en Jerusalem, en la dua monato, Zerubabel, filo de SXealtiel, kaj Jesxua, filo de Jocadak, kaj iliaj ceteraj fratoj, la pastroj, kaj la Levidoj, kaj cxiuj, kiuj venis el la kaptiteco en Jerusalemon, faris la komencon, kaj starigis la Levidojn, havantajn la agxon de dudek jaroj kaj pli, por inspekti la laborojn en la domo de la Eternulo. 9 Kaj Jesxua kun siaj filoj kaj fratoj, kaj Kadmiel kun siaj filoj, la idoj de Jehuda, starigxis kiel unu homo, por inspekti la faradon de la laboroj en la domo de Dio, ankaux la idoj de HXenadad kun siaj filoj kaj fratoj, la Levidoj.