Ezekiel 35:11-15

Esperanto(i) 11 tial, kiel Mi vivas, diras la Eternulo, Mi agos kun vi konforme al via kolero, kaj al via envio, kiun vi elmontris en via malamo kontraux ili; kaj oni ekkonos Min cxe ili, kiam Mi jugxos vin. 12 Kaj vi ekscios, ke Mi, la Eternulo, auxdis cxiujn viajn insultojn, kiujn vi eldiris pri la montoj de Izrael, dirante:Ili estas dezertigitaj kaj transdonitaj al ni, por ke ni konsumu ilin. 13 Vi faris vin grandaj antaux Mi per via busxo, kaj vi multe parolis kontraux Mi; Mi tion auxdis. 14 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Kiam la tuta tero gxojos, Mi faros vin dezerto. 15 Kiel vi gxojis pri la heredajxo de la domo de Izrael, kiam gxi dezertigxis, tiel Mi agos kun vi:vi farigxos dezerto, ho monto Seir kaj la tuta Edomujo; kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo.