Esperanto(i)
1 Kaj faru altaron, por fumigi incenson; el akacia ligno faru gxin.
2 Unu ulno estu gxia longo, kaj unu ulno gxia largxo; gxi estu kvarangula; kaj du ulnoj estu gxia alto; kornoj elstaru el gxi.
3 Kaj tegu gxin per pura oro, gxian supran platon kaj gxiajn flankojn cxirkauxe kaj gxiajn kornojn; kaj faru al gxi oran kronon cxirkauxe.
4 Kaj du orajn ringojn faru al gxi sub gxia krono, sur gxiaj du lateroj; sur du flankoj faru ilin; kaj ili estu ingoj por stangoj, per kiuj oni portu gxin.
5 Kaj faru la stangojn el akacia ligno, kaj tegu ilin per oro.