Esperanto(i)
2 Li starigis la pastrojn sur iliaj postenoj kaj vigligis ilin por la servado en la domo de la Eternulo.
3 Kaj li diris al la Levidoj, la instruantoj de la tuta Izrael, konsekritaj al la Eternulo:Metu la sanktan keston en la domon, kiun konstruis Salomono, filo de David, regxo de Izrael; vi ne bezonas porti gxin sur la sxultroj; servu nun al la Eternulo, via Dio, kaj al Lia popolo Izrael.
4 Arangxu vin laux viaj patrodomoj, laux viaj grupoj, laux la preskribo de David, regxo de Izrael, kaj laux la preskribo de lia filo Salomono.
5 Kaj staru en la sanktejo laux klasoj, laux la patrodomoj de viaj fratoj, filoj de la popolo, kaj laux la patrodomaj grupoj de la Levidoj.
6 Kaj bucxu la Paskon, kaj sanktigu vin, kaj pretigu por viaj fratoj, agante laux la vorto de la Eternulo per Moseo.