Esperanto(i)
32 Jonatan, onklo de David, estis konsilisto; li estis homo kompetenta kaj klera; Jehxiel, filo de HXahxmoni, estis cxe la filoj de la regxo.
33 Ahxitofel estis konsilisto de la regxo; HXusxaj, la Arkano, estis amiko de la regxo.
34 Post Ahxitofel estis Jehojada, filo de Benaja, kaj Ebjatar; la militestro de la regxo estis Joab.