Titus 1:7 Cross References - Esperanto

7 CXar episkopo devas esti sen riprocxo, kiel administranto de Dio; ne obstina, ne kolerema, ne drinkema, ne malpacema, ne avidanta malhonoran gajnon;

Genesis 49:6

6 En ilian konsilon mia animo ne iru, Al ilia kunveno ne aligxu mia honoro; CXar en sia kolero ili mortigis viron Kaj pro sia kaprico ili kripligis bovon.

Leviticus 10:9

9 Vinon kaj ebriigajxon ne trinku, nek vi, nek viaj filoj kun vi, kiam vi iras en la tabernaklon de kunveno, por ke vi ne mortu. Tio estu eterna legxo en viaj generacioj.

Proverbs 14:17

17 Malpacienculo faras malsagxajxojn; Kaj malbonintenculo estas malamata.

Proverbs 15:18

18 Kolerema homo kauxzas malpacon; Kaj pacienculo kvietigas disputon.

Proverbs 16:32

32 Pacienculo estas pli bona ol fortulo; Kaj kiu regas sian spiriton, tiu estas pli bona ol militakiranto de urbo.

Proverbs 31:4-5

4 Ne al la regxoj, ho Lemuel, ne al la regxoj konvenas trinki vinon, Nek al la princoj deziri ebriigajxojn. 5 CXar drinkinte, ili povas forgesi la legxojn, Kaj ili malgxustigos la jugxon de cxiuj prematoj.

Ecclesiastes 7:9

9 Ne rapidu koleri en via spirito; cxar koleremeco logxas en la brusto de malsagxuloj.

Isaiah 28:7

7 Sed ankaux cxi tiuj sxanceligxas de vino kaj balancigxas de drinkajxo; pastro kaj profeto sxanceligxas de drinkajxo, senkonsciigxas de vino, vagas pro drinkajxo, eraras en la vidado, falpusxigxas cxe la jugxa verdikto.

Isaiah 56:10-12

10 Liaj gardistoj cxiuj estas blindaj, senkomprenaj; ili cxiuj estas hundoj mutaj, kiuj ne povas boji, dormemaj, kusxemaj, amantaj dormeti. 11 Tamen ili estas hundoj avidaj, kiuj ne povas satigxi; kaj ili estas pasxtistoj, kiuj nenion komprenas; cxiu iras sian vojon, cxiu siaflanke sercxas sian profiton, dirante: 12 Venu, mi prenos vinon, kaj ni trinku ebriigajxon; kaj kiel estas hodiaux, tiel estos morgaux, multe kaj ankoraux multe pli.

Ezekiel 44:21

21 Vinon trinku neniu el la pastroj, kiam ili devas iri en la internan korton.

Matthew 24:45

45 Kiu do estas la fidela kaj prudenta servisto, kiun la sinjoro starigis super siajn domanojn, por doni al ili nutrajxon gxustatempe?

Luke 12:42

42 Kaj la Sinjoro diris:Kiu do estas la fidela kaj sagxa administranto, kiun lia sinjoro starigos super sia servantaro, por doni al ili gxustatempe ilian porcion da nutrajxo?

1 Corinthians 4:1-2

1 Tiel oni rigardu nin, kiel servantojn de Kristo kaj administrantojn de la misteroj de Dio. 2 Cetere, cxi tie estas postulate cxe administrantoj, ke oni trovigxu fidela.

Ephesians 5:18

18 Kaj ne ebriigxu per vino, en kio estas dibocxo, sed plenigxu per la Spirito;

Philippians 1:1

1 Pauxlo kaj Timoteo, servistoj de Jesuo Kristo, al cxiuj sanktuloj en Kristo Jesuo, kiuj estas en Filipi, kun la episkopoj kaj diakonoj:

1 Timothy 3:1-13

1 Fidinda estas la diro:Se iu celas episkopecon, tiu deziras bonan laboron. 2 Episkopo do devas esti neriprocxebla, edzo de unu edzino, sobra, moderema, ordema, gastama, instruema, 3 ne vindrinkema, ne batema; sed mildanima, ne disputema, ne monamanto; 4 reganta bone sian propran domanaron, tenante siajn gefilojn sub regado kun cxia seriozeco 5 (sed se iu ne scias regi sian propran domon, kiel li zorgos pri la eklezio de Dio?); 6 ne novico, por ke li ne sxvelu per fiereco kaj ne falu en la kondamnon de la diablo. 7 Krom tio li devas havi bonan ateston de la eksteruloj, por ke li ne falu en riprocxon kaj kaptilon de la diablo. 8 Tiel same diakonoj devas esti seriozaj, ne duflanke parolantaj, ne tro amantaj vinon, ne avidantaj malhonoran gajnon; 9 tenantaj la misteron de la fido en pura konscienco. 10 Kaj tiuj ankaux estu unue provitaj; poste ili servu kiel diakonoj, se ili estos neriprocxeblaj. 11 Virinoj ankaux devas esti seriozaj, ne kalumniantoj, sobraj, fidelaj pri cxio. 12 La diakonoj estu edzoj de po unu edzino, regantaj bone siajn gefilojn kaj siajn proprajn domojn. 13 CXar tiuj, kiuj bone servadis kiel diakonoj, akiras al si bonan gradon kaj grandan kuragxon en la fido, kiu estas en Kristo Jesuo.

2 Timothy 2:24-25

24 Kaj la servisto de la Sinjoro devas ne malpaci, sed esti afabla al cxiuj, instruema, tolerema, 25 en humileco instruante tiujn, kiuj kontrauxstaras; eble Dio donos al ili penton, por ke ili venu al scio de la vero,

Titus 1:5

5 Pro tio mi lasis vin en Kreto, ke vi arangxu la aferojn mankohavajn kaj starigu presbiterojn en cxiu urbo, kiel mi ordonis al vi;

Titus 2:3

3 ke la maljunulinoj tiel same estu je sintenado respektemaj, ne kalumniantoj, nek sklavigitaj de troa vino, sed instruantaj la bonon;

James 1:19-20

19 Tion vi scias, miaj amataj fratoj. Sed cxiu rapidu auxdi, malrapidu paroli, malrapidu koleri; 20 cxar la kolero de homo ne efektivigas la justecon de Dio.

1 Peter 4:10

10 lauxmezure, kiel cxiu ricevis donacon, tiel gxin administrante inter vi, kiel bonaj administrantoj de la diversaspeca graco de Dio;

1 Peter 5:2

2 Pasxtu la gregon de Dio cxe vi, direktante gxin, ne devige, sed volonte, laux Dio; ne pro avideco, sed bonvole;

2 Peter 2:10

10 sed precipe tiujn, kiuj iras laux la karno en volupto de malpurajxo, kaj malestimas regadon. Arogantaj, obstinaj, ili ne timas insulti auxtoritatojn;

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.