Titus 1:1 Cross References - Esperanto

1 Pauxlo, servisto de Dio kaj apostolo de Jesuo Kristo, laux la fido de la elektitoj de Dio, kaj laux la scio de la vero, kiu estas laux pieco,

1 Chronicles 6:49

49 Aaron kaj liaj filoj incensadis sur la altaro de bruloferoj kaj sur la altaro de incensado; ili estis destinitaj por cxiuj servoj en la plejsanktejo, kaj por pekliberigi Izraelon, konforme al cxio, kion ordonis Moseo, servanto de Dio.

John 10:26-27

26 Sed vi ne kredas, cxar vi ne estas el miaj sxafoj. 27 Miaj sxafoj auxskultas mian vocxon, kaj mi ilin konas, kaj ili min sekvas;

Acts 13:48

48 Kaj auxdinte tion, la nacianoj gxojis, kaj gloris la vorton de Dio; kaj el ili kredis cxiuj, kiuj estis difinitaj por eterna vivo.

Romans 1:1

1 Pauxlo, servisto de Jesuo Kristo, apostolo vokita, apartigita al la evangelio de Dio,

2 Corinthians 1:1

1 Pauxlo, apostolo de Kristo Jesuo per la volo de Dio, kaj la frato Timoteo, al la eklezio de Dio, kiu estas en Korinto, kune kun cxiuj sanktuloj, kiuj estas en la tuta Ahxaja lando:

Ephesians 2:8

8 cxar per graco vi savigxis per fido; ne per vi mem:gxi estas dono de Dio;

Philippians 1:1

1 Pauxlo kaj Timoteo, servistoj de Jesuo Kristo, al cxiuj sanktuloj en Kristo Jesuo, kiuj estas en Filipi, kun la episkopoj kaj diakonoj:

Colossians 2:2

2 por ke iliaj koroj konsoligxu, dum ili kunkrocxigxas en amo, kaj al cxia ricxeco de la plena certigxo de kompreno, por ke ili sciu la misteron de Dio, Kriston,

2 Thessalonians 2:13-14

13 Sed ni devas cxiam danki Dion pro vi, fratoj, amataj de la Sinjoro, pro tio, ke Dio vin elektis de la komenco al savo en la sanktigo de la Spirito kaj kredo al la vero; 14 al kiu Li vin vokis per nia evangelio, por la akiro de la gloro de nia Sinjoro Jesuo Kristo.

1 Timothy 1:4-5

4 nek atentu fabelojn kaj senfinajn genealogiojn, kiuj naskas diskutojn, pli ol tiun administradon de Dio, kiu estas laux la fido-tiel faru. 5 Sed la celo de la admono estas amo el pura koro kaj bona konscienco kaj sincera fido;

1 Timothy 2:4

4 kiu volas, ke cxiuj homoj estu savitaj kaj venu al la scio de la vero.

1 Timothy 3:16

16 Kaj laux konsento, granda estas la mistero de pieco:Tiu, kiu elmontrigxis en la karno, pravigxis en la spirito, estis vidita de angxeloj, pripredikita cxe la nacioj, prikredita en la mondo, prenita supren en gloro.

1 Timothy 6:3

3 Se iu instruas malsame kaj ne konsentas al sanaj vortoj, la vortoj de nia Sinjoro Jesuo Kristo, kaj al la lauxpieca doktrino,

2 Timothy 2:23

23 Sed malsagxajn kaj neklerajn demandojn evitu, sciante, ke ili naskas malpacojn.

2 Timothy 2:25

25 en humileco instruante tiujn, kiuj kontrauxstaras; eble Dio donos al ili penton, por ke ili venu al scio de la vero,

Titus 2:11-12

11 CXar jam aperis la graco de Dio, portante savon al cxiuj homoj, 12 instruante nin, ke foriginte malpiecon kaj lauxmondajn dezirojn, ni vivadu sobre, juste, kaj pie en la nuna mondo,

2 Peter 1:3

3 pro tio, ke lia Dia povo donacis al ni cxion rilatantan al vivo kaj pieco, per la scio de tiu, kiu nin vokis per sia propra gloro kaj virto;

2 Peter 3:11

11 CXar tiamaniere cxio tio solvigxos, kiaj homoj vi do devus esti en sankta konduto kaj pieco,

1 John 2:23

23 CXiu, kiu malkonfesas la Filon, ne havas la Patron; tiu, kiu konfesas la Filon, havas ankaux la Patron.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.