31 ke mi liberigxu de la malobeemuloj en Judujo, kaj ke mia servo al Jerusalem estu akceptebla al la sanktuloj;
Romans 15:31 Cross References - Esperanto
Acts 21:17-31
17 Kaj kiam ni alvenis en Jerusalemon, la fratoj nin gxoje akceptis.
18 Kaj la sekvantan tagon Pauxlo akompanis nin al Jakobo, kaj cxiuj presbiteroj cxeestis.
19 Kaj salutinte ilin, li rakontis detale cxion, kion Dio faris inter la nacianoj per lia servado.
20 Kaj tion auxdinte, ili gloris Dion; kaj ili diris al li:Vi vidas, frato, kiom da miloj da kredantoj estas el inter la Judoj, kaj ili cxiuj estas fervoruloj por la legxo;
21 kaj oni raportis al ili pri vi, ke vi instruas cxiujn Judojn, kiuj estas inter la nacianoj, forlasi Moseon, dirante, ke ili ne cirkumcidu la infanojn, nek sekvu la kutimojn.
22 Kio do estas? nepre ili auxdos, ke vi venis.
23 Faru do tion, kion ni diras al vi:Ni havas kvar virojn, kiuj faris sanktan promeson;
24 prenu cxi tiujn, sanktigu vin kun ili, kaj pagu iliajn elspezojn, por ke ili razu sian kapon; kaj cxiuj scios, ke nenia vero estas en tio, kion oni raportis pri vi, sed ke vi mem ankaux iradas orde, observante la legxon.
25 Sed koncerne la nacianojn, kiuj ekkredis, ni jam skribis, decidante, ke ili gardu sin kontraux idoloferitajxoj kaj sango kaj sufokitajxo kaj malcxasteco.
26 Tiam Pauxlo alprenis al si la virojn, kaj, sanktiginte sin kun ili, en la sekvanta tago li eniris en la templon, kaj deklaris la plenumon de la tagoj de la purigado, gxis la oferajxo estos alportita por cxiu el ili.
27 Kaj kiam la sep tagoj preskaux finigxis, la Judoj el Azio, vidinte lin en la templo, incitis la tutan homamason, kaj lin kaptis,
28 ekkriante:Izraelidoj, helpu:Jen estas la viro, kiu cxie instruadas cxiujn kontraux la popolo kaj la legxo kaj cxi tiu loko, kaj ankaux li kondukis Grekojn en la templon kaj profanis cxi tiun sanktan lokon.
29 CXar ili antauxe vidis kun li en la urbo la Efesanon Trofimo; kaj ili supozis, ke Pauxlo kondukis lin en la templon.
30 Kaj la tuta urbo ekscitigxis, kaj la popolo kunkuris; kaj preninte Pauxlon, oni trenis lin ekster la templon; kaj tuj la pordoj estis sxlositaj.
31 Kaj dum ili penis lin mortigi, famo venis al la cxefkapitano de la kohorto, ke la tuta Jerusalem tumultas.
Acts 22:24
24 la cxefkapitano ordonis konduki lin en la fortikajxon, kaj diris, ke oni ekzamenu lin per skurgxado, por ke li sciigxu, kial oni tiel forte kriis kontraux li.
Acts 23:12-24
12 Kaj je la tagigxo la Judoj konspiris, kaj per solena jxuro sin ligis, dirante, ke ili nek mangxos nek trinkos, gxis ili mortigos Pauxlon.
13 Kaj pli ol kvardek estis la tiel kunjxurintaj.
14 Kaj ili venis al la cxefpastroj kaj la pliagxuloj, kaj diris:Ni per solena jxuro ligis nin gustumi nenion, gxis ni mortigos Pauxlon.
15 Nun do vi kune kun la sinedrio instigu la cxefkapitanon, ke li konduku lin al vi, kvazaux vi volus jugxi pri la afero pli precize; kaj ni, antaux ol li alproksimigxos, estos pretaj pereigi lin.
16 Sed la filo de la fratino de Pauxlo, enveninte, auxdis pri la embusko, kaj li iris en la fortikajxon, kaj pri tio sciigis Pauxlon.
17 Kaj Pauxlo alvokis unu el la centestroj, kaj diris:Konduku cxi tiun junulon al la cxefkapitano, cxar li havas ion por diri al li.
18 Li do prenis lin kaj kondukis lin al la cxefkapitano, kaj diris:La katenito Pauxlo min alvokis, kaj petis, ke mi konduku al vi cxi tiun junulon, kiu havas ion por diri al vi.
19 Kaj la cxefkapitano prenis lian manon, kaj, flankenirante, demandis lin aparte:Kio estas tio, kion vi havas por diri al mi?
20 Kaj li diris:La Judoj interkonsentis peti, ke vi konduku Pauxlon malsupren morgaux en la sinedrion, kvazaux ili intencus fari pri li esploron iom pli precizan.
21 Sed ne konsentu al ili, cxar embuskas kontraux li pli ol kvardek el ili, kiuj per solena jxuro sin ligis nek mangxi nek trinki, gxis ili lin pereigos; kaj nun ili estas pretaj, kaj atendas de vi la promeson.
22 Tiam la cxefkapitano forsendis la junulon, ordonante al li:Eldiru al neniu, ke vi sciigis min pri cxi tio.
23 Kaj alvokinte du el la centestroj, li diris:Pretigu ducent soldatojn, por ke ili iru gxis Cezarea, kun sepdek rajdistoj kaj ducent lancistoj, je la tria horo nokte;
24 kaj provizu bestojn, por sidigi Pauxlon kaj konduki lin sendangxere al Felikso, la provincestro.
Acts 24:1-9
1 Kaj post kvin tagoj la cxefpastro Ananias malsupreniris tien kun kelkaj pliagxuloj, kaj unu advokato, nomata Tertulo; kaj ili faris denuncon antaux la provincestro kontraux Pauxlo.
2 Kaj kiam cxi tiu estas vokita, Tertulo komencis akuzi lin, dirante: CXar ni gxuadas grandan trankvilecon per vi, kaj malbonajxoj estas gxustigitaj por cxi tiu nacio per via antauxzorgeco,
3 ni akceptas tion, cxiel kaj cxie, plej nobla Felikso, kun plena dankemeco.
4 Sed (por ke mi vin ne tro tedu) mi vin petegas auxskulti nin mallonge, laux via bonkoreco.
5 CXar ni trovis cxi tiun viron pestulo, kaj incitanta al ribelado inter cxiuj Judoj tra la tuta mondo, kaj cxefo de la Nazaretana sekto;
6 li provis ankaux profani la templon; kaj ni arestis lin kaj volis jugxi lin laux nia legxo.
7 Sed la cxefkapitano Lisias venis, kaj per granda perforto forprenis lin el niaj manoj,
8 kaj ordonis al liaj akuzantoj veni antaux vin; kaj nun, ekzamenante lin, vi mem povos certigxi pri cxio, pro kio ni lin akuzas.
9 Kaj la Judoj ankaux konsentis, dirante, ke cxi tio estas vera.
Acts 25:2
2 Kaj la cxefpastro kaj la cxefoj de la Judoj faris denuncon al li kontraux Pauxlo, kaj lin instigis,
Acts 25:24
24 Kaj Festo diris:Regxo Agripo, kaj cxiuj viroj, kiuj cxeestas kun ni, vi vidas cxi tiun, pri kiu la tuta amaso de la Judoj instigis min en Jerusalem kaj ankaux cxi tie, kriante, ke ne decas, ke li vivu plu.
Romans 15:25
25 sed nun mi veturas al Jerusalem, farante servon al la sanktuloj.
2 Corinthians 8:4
4 petegante nin per multe da petado fari tiun komplezon kaj la komunan helpservadon al la sanktuloj;
2 Corinthians 9:1
1 CXar pri la servado al la sanktuloj estas por mi superflue skribi al vi;
1 Thessalonians 2:15
15 kiuj mortigis la Sinjoron Jesuo kaj la profetojn, kaj nin elpelis, kaj ne placxas al Dio, kaj estas kontrauxuloj al cxiuj homoj;
2 Thessalonians 3:2
2 kaj ke ni forsavigxu de senprudentaj kaj malbonaj homoj; cxar ne cxe cxiuj estas la fido.
2 Timothy 3:11
11 persekutojn, suferojn, kiaj okazis al mi en Antiohxia, en Ikonio, en Listra; kiajn persekutojn mi suferis; kaj el cxio tio la Sinjoro min savis.
2 Timothy 4:17
17 Sed la Sinjoro staris apud mi, kaj min fortigis, por ke per mi la anonco estu plene publikigita, kaj ke cxiuj nacianoj auxdu; kaj mi forsavigxis el la busxo de la leono.