Romans 15:30 Cross References - Esperanto

30 Sed mi petas vin, fratoj, pro nia Sinjoro Jesuo Kristo kaj pro la amo de la Spirito, ke vi kunluktu kun mi en viaj pregxoj al Dio pro mi;

Genesis 32:24-29

24 Kaj Jakob restis sola. Kaj iu luktis kun li gxis la apero de la matenrugxo. 25 Vidinte, ke li ne povas lin venki, tiu tusxis la artikon de lia femuro; kaj la femuro de Jakob elartikigxis, dum li luktis kun tiu. 26 Kaj tiu diris: Forliberigu min, cxar levigxis la matenrugxo. Sed li diris: Mi ne forliberigos vin, antaux ol vi min benos. 27 Kaj tiu diris al li: Kia estas via nomo? Kaj li respondis: Jakob. 28 Tiam tiu diris: Ne Jakob estu de nun via nomo, sed Izrael; cxar vi luktis kun Dio kaj kun homoj, kaj vi venkis. 29 Kaj Jakob demandis, dirante: Diru vian nomon. Sed tiu diris: Por kio vi demandas mian nomon? Kaj li benis lin tie.

Psalms 143:10

10 Instruu al mi plenumi Vian volon, cxar Vi estas mia Dio; Via bona spirito gvidu min sur ebena tero.

2 Corinthians 1:11

11 dum vi ankaux nin kunhelpas per via petegado, por ke, pro la donaco donita al ni per multaj personoj, danko estu donata de multaj pro ni.

2 Corinthians 4:5

5 CXar ni predikadas ne nin mem, sed Kriston Jesuon kiel Sinjoron, kaj nin mem kiel viajn servistojn pro Jesuo.

2 Corinthians 4:11

11 CXar ni, la vivantoj, cxiam estas submetataj al morto pro Jesuo, por ke la vivo ankaux de Jesuo elmontrigxu en nia morta karno.

2 Corinthians 12:10

10 Mi do plezuron havas en malfortajxoj, en atencoj, en bezonegoj, en persekutoj, en suferoj, pro Kristo; cxar kiam mi estas malforta, tiam mi estas forta.

Galatians 5:22

22 Sed la frukto de la Spirito estas amo, gxojo, paco, pacienco, komplezo, bonkoreco, fideleco,

Ephesians 6:19

19 kaj por mi, ke al mi estu donita parolpovo kun malfermo de mia busxo, por ke mi sciigu kuragxe la misteron de la evangelio,

Philippians 2:1

1 Se do en Kristo ekzistas ia konsolo, ia simpatio de amo, ia kunuleco de la Spirito, ia korfavoro kaj kompato,

Colossians 1:8

8 kaj kiu ankaux sciigis nin pri via amo en la Spirito.

Colossians 2:1

1 Mi volas do, ke vi sciu, kiel grandan klopodon mi havas pro vi, kaj pro tiuj en Laodikea, kaj pro cxiuj, kiuj ne vidis mian vizagxon en la karno;

Colossians 4:12

12 Salutas vin Epafras, kiu estas el vi, servisto de Kristo Jesuo, cxiam klopodeganta pro vi en siaj pregxoj, por ke vi staru perfektaj kaj konvinkitaj en la tuta volo de Dio.

1 Thessalonians 5:25

25 Fratoj, pregxu por ni.

2 Thessalonians 3:1

1 Fine, fratoj, pregxu por ni, ke la vorto de la Sinjoro disvastigxu kaj estu glorata, kiel ankaux cxe vi;

1 Timothy 6:13-14

13 Mi vin admonas antaux Dio, kiu cxion vivigadas, kaj antaux Kristo Jesuo, kiu antaux Pontio Pilato atestis la bonan konfeson, 14 ke vi plenumu la ordonon sen makulo, sen riprocxo, gxis la apero de nia Sinjoro Jesuo Kristo,

2 Timothy 4:1

1 Mi ordonas al vi antaux Dio, kaj antaux Kristo Jesuo, kiu jugxos la vivantojn kaj la mortintojn, kaj pro lia apero kaj lia regno;

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.