Psalms 96:1 Cross References - Esperanto

1 Kantu al la Eternulo novan kanton; Kantu al la Eternulo la tuta tero.

1 Chronicles 16:23-33

23 Kantu al la Eternulo la tuta tero; Proklamu de tago al tago Lian savon. 24 Rakontu inter la popoloj Lian gloron, Inter cxiuj gentoj Liajn miraklojn. 25 CXar la Eternulo estas granda kaj tre glorinda; Li estas timinda super cxiuj dioj; 26 CXar cxiuj dioj de la popoloj estas idoloj; Sed la Eternulo kreis la cxielon. 27 Gloro kaj majesto estas antaux Li; Forto kaj beleco estas sur Lia loko. 28 Tributu al la Eternulo, familioj de la popoloj; Tributu al la Eternulo gloron kaj potencon. 29 Tributu al la Eternulo honoron de Lia nomo; Alportu donacon, kaj venu antaux Lin; Adorklinigxu antaux la Eternulo en sankta ornamo. 30 Tremu antaux Li la tuta tero; Li arangxis ja la mondon, ke gxi ne sxanceligxu. 31 GXoju la cxielo, kaj estu gaja la tero; Kaj oni diru inter la nacioj:La Eternulo regxas. 32 Bruu la maro, kaj cxio, kio gxin plenigas; GXoju la kampo, kaj cxio, kio estas sur gxi. 33 Tiam kantu cxiuj arboj de la arbaro antaux la Eternulo, CXar Li venas, por jugxi la teron.

Psalms 33:3

3 Kantu al Li novan kanton, Bone ludu al Li kun trumpetado.

Psalms 67:3-6

3 Danku Vin popoloj, ho Dio, Danku Vin cxiuj popoloj. 4 GXoju kaj kantu gentoj, CXar Vi jugxas popolojn juste, Kaj gentojn sur la tero Vi regas. Sela. 5 Danku Vin popoloj, ho Dio, Danku Vin cxiuj popoloj. 6 La tero donis sian frukton; Benos nin Dio, nia Dio.

Psalms 68:32

32 Regnoj de la tero, kantu al Dio, Muziku al mia Sinjoro, Sela.

Psalms 98:1

1 Psalmo. Kantu al la Eternulo novan kanton, CXar miraklojn Li faris; Helpis Lin Lia dekstra mano kaj Lia sankta brako.

Psalms 149:1

1 Haleluja! Kantu al la Eternulo novan kanton, Lian gloron en la anaro de fideluloj.

Romans 15:11

11 Kaj ankaux: Gloru la Eternulon cxiuj popoloj, Kaj lauxdu Lin cxiuj gentoj.

Revelation 5:9

9 Kaj ili kantis novan kanton, dirante:Vi estas inda preni la libron kaj malfermi gxiajn sigelojn; cxar vi estis mortigita, kaj vi elacxetis al Dio per via sango homojn el cxiu tribo kaj lingvo kaj popolo kaj nacio,

Revelation 14:3

3 kaj ili kantas kvazaux novan kanton antaux la trono kaj antaux la kvar kreitajxoj kaj la presbiteroj; kaj neniu povis lerni la kanton krom la cent kvardek kvar miloj, la elacxetitoj el la tero.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.