Psalms 117:1 Cross References - Esperanto

1 Haleluja! Gloru la Eternulon cxiuj popoloj, Lauxdu Lin cxiuj gentoj;

Psalms 66:1

1 Al la hxorestro. Kanto-psalmo. GXoje kriu al Dio tuta la tero.

Psalms 66:4

4 La tuta tero klinigxas antaux Vi kaj kantas al Vi, Kantas Vian nomon. Sela.

Psalms 67:3

3 Danku Vin popoloj, ho Dio, Danku Vin cxiuj popoloj.

Psalms 86:9

9 CXiuj popoloj, kiujn Vi kreis, venos kaj klinigxos antaux Via vizagxo, ho mia Sinjoro, Kaj honoros Vian nomon.

Psalms 148:11-14

11 Regxoj de la tero kaj cxiuj popoloj, Princoj kaj cxiuj jugxantoj sur la tero; 12 Junuloj kaj junulinoj, Maljunuloj kaj knaboj. 13 Ili gloru la nomon de la Eternulo, CXar sole Lia nomo estas alta, Lia majesto estas sur la tero kaj en la cxielo. 14 Kaj Li altigis la kornon de Sia popolo, La gloron de cxiuj Liaj fideluloj, De la filoj de Izrael, Lia plej proksima popolo. Haleluja!

Psalms 150:6

6 CXio spiranta gloru la Eternulon. Haleluja!

Isaiah 24:15-16

15 Tial en la regionoj orientaj gloru la Eternulon, sur la insuloj de la maro la nomon de la Eternulo, Dio de Izrael. 16 De la rando de la tero ni auxdis kantadon:Gloro al la justulo; sed mi diras:Ho mi malfelicxa, ho mi malfelicxa, ve al mi! rabis rabistoj, kaj per granda rabado ili rabis.

Isaiah 42:10-12

10 Kantu al la Eternulo kanton novan, Lian gloron de la rando de la tero, vi, kiuj sxipveturas sur la maro, kaj cxio, kio gxin plenigas, insuloj kaj iliaj logxantoj. 11 Lauxtigu vian vocxon, ho dezerto kaj gxiaj urboj, la vilagxoj, en kiuj logxas Kedar; gxojkriu la logxantoj de Sela, de la supro de montoj ili voku. 12 Ili donu honoron al la Eternulo, kaj Lian gloron ili proklamu sur la insuloj.

Romans 15:11

11 Kaj ankaux: Gloru la Eternulon cxiuj popoloj, Kaj lauxdu Lin cxiuj gentoj.

Revelation 5:9

9 Kaj ili kantis novan kanton, dirante:Vi estas inda preni la libron kaj malfermi gxiajn sigelojn; cxar vi estis mortigita, kaj vi elacxetis al Dio per via sango homojn el cxiu tribo kaj lingvo kaj popolo kaj nacio,

Revelation 7:9-10

9 Post tio mi rigardis, kaj jen granda homamaso, kiun neniu povis kalkuli, el cxiu nacio, kaj el cxiuj triboj kaj popoloj kaj lingvoj, starantaj antaux la trono kaj antaux la SXafido, vestitaj per blankaj roboj, kaj kun palmoj en iliaj manoj; 10 kaj ili kriis per granda vocxo, dirante:Savo al nia Dio, la sidanta sur la trono, kaj al la SXafido.

Revelation 15:4

4 Kiu ne timos, ho Sinjoro, kaj ne gloros Vian nomon? cxar Vi sola estas sankta; cxar cxiuj nacioj venos kaj adorklinigxos al Vi; cxar Viaj justajxoj elmontrigxis.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.