Psalms 102:1 Cross References - Esperanto

1 Pregxo de mizerulo, kiam li perdas la fortojn kaj elversxas antaux la Eternulo sian malgxojon. Ho Eternulo, auxskultu mian pregxon; Kaj mia krio venu al Vi.

Exodus 2:23

23 Post longa tempo mortis la regxo de Egiptujo. Kaj la Izraelidoj gxemis pro la laboroj kaj kriis, kaj ilia kriado pro la laboroj venis supren al Dio.

Judges 10:16

16 Kaj ili forigis el inter si la fremdajn diojn, kaj ekservis al la Eternulo; kaj Li eksentis kompaton pro la suferado de Izrael.

1 Samuel 1:15-16

15 Sed HXana respondis kaj diris:Ne, mia sinjoro, mi estas virino kun malgxoja koro; vinon aux ebriigajxon mi ne trinkis, mi nur elversxas mian animon antaux la Eternulo. 16 Ne opiniu pri via sklavino, ke sxi estas virino malmorala; pro mia granda malgxojo kaj sufero mi parolis gxis nun.

1 Samuel 9:16

16 Morgaux en cxi tiu tempo Mi sendos al vi homon el la lando de Benjamen, kaj vi sanktoleos lin kiel cxefon super Mia popolo Izrael, kaj li savos Mian popolon el la manoj de la Filisxtoj; cxar Mi vidis Mian popolon, kaj gxiaj krioj atingis Min.

2 Chronicles 30:27

27 Kaj levigxis la pastroj kaj la Levidoj kaj benis la popolon; kaj auxskultita estis ilia vocxo, kaj venis ilia pregxo en Lian sanktan logxejon, en la cxielon.

Psalms 5:2

2 Auxdu la vocxon de mia krio, mia Regxo kaj mia Dio; CXar al Vi mi pregxas.

Psalms 12:5

5 CXar prematoj estas ruinigataj kaj malfelicxuloj gxemas, Tial nun Mi Min levos, diras la Eternulo; Mi donos savon al tiuj, kiuj sopiras pri gxi.

Psalms 18:6

6 En mia premiteco mi vokis la Eternulon, Kaj al mia Dio mi kriis; El Sia templo Li auxdis mian vocxon, Kaj mia krio al Li atingis Liajn orelojn.

Psalms 39:12

12 Auxskultu mian pregxon, ho Eternulo, kaj atentu mian krion; Al miaj larmoj ne silentu; CXar migranto mi estas cxe Vi, Enmigrinto, kiel cxiuj miaj patroj.

Psalms 41:1-2

1 Al la hxorestro. Psalmo de David. Felicxa estas tiu, kiu atentas senhavulon: En tago de mizero savos lin la Eternulo. 2 La Eternulo lin gardos kaj vivigos; Li estos felicxa sur la tero, Kaj Vi ne transdonos lin al la volo de liaj malamikoj.

Psalms 42:4

4 Elversxigxas mia animo, kiam mi rememoras, Kiel mi iradis kun la granda homamaso, kaj kondukis gxin en la domon de Dio, CXe lauxta kantado kaj glorado de festanta amaso.

Psalms 55:1-5

1 Al la hxorestro. Por kordaj instrumentoj. Instruo de David. Auxskultu, ho Dio, mian pregxon, Kaj ne kasxu Vin de mia petego. 2 Atentu min, kaj respondu al mi; Mi gxemas en mia malgxojo, kaj mi ploregas, 3 Pro la kriado de la malamiko, Pro la premado de la malbonulo, CXar ili preparas kontraux mi malicon Kaj kolere min malamas. 4 Mia koro tremas en mi; Kaj teruroj de morto min atakis; 5 Timo kaj tremo venis sur min, Kaj konsternego min kovris.

Psalms 57:1-3

1 Al la hxorestro. Por Al-tasxhxet. Verko de David, kiam li forkuris de Saul en la kavernon. Korfavoru min, ho Dio, korfavoru min; CXar cxe Vi rifugxas mia animo, Kaj sub la ombro de Viaj flugiloj mi min kasxas, GXis pasos la mizeroj. 2 Mi vokas al Dio Plejalta, Al Dio, kiu decidas pri mi. 3 Li sendu el la cxielo kaj helpu min, Li, kiu hontigas miajn persekutanton; Sela. Dio sendu Sian favoron kaj Sian veron.

Psalms 61:2

2 De la fino de la tero mi vokas al Vi en la malgxojo de mia koro: Sur rokon tro altan por mi suprenkonduku min.

Psalms 62:8

8 Fidu Lin en cxiu tempo, ho popolo; Elversxu antaux Li vian koron: Dio estas nia defendo. Sela.

Psalms 69:1-2

1 Al la hxorestro. Por sxosxanoj. De David. Savu min, ho Dio; CXar la akvoj venis gxis mia animo. 2 Mi profundigxis en profundan marcxon, kaj mi ne havas, sur kio stari; Mi enfalis en la profundon de la akvo, kaj la fluo min forportas.

Psalms 77:3

3 Mi rememoras Dion, kaj mi gxemas; Mi meditas, kaj mia spirito malgxojas. Sela.

Psalms 130:1-2

1 Kanto de suprenirado. El profundo mi vokas Vin, ho Eternulo. 2 Mia Sinjoro, auxskultu mian vocxon; Viaj oreloj atentu la vocxon de mia petego.

Psalms 142:2-3

2 Mi elversxas antaux Li mian peton, Mian suferon mi al Li rakontas. 3 Kiam senfortigxis en mi mia spirito, tiam Vi sciis mian vojon: Sur la vojo, kiun mi iras, ili kasxis reton por mi.

Psalms 143:4

4 Senfortigxas en mi mia animo, Konsumigxas en mi mia koro.

Psalms 143:7

7 Rapidu, auxskultu min, ho Eternulo, mia spirito konsumigxas; Ne kasxu antaux mi Vian vizagxon, CXar mi similigxus al la forirantaj en la tombon.

Psalms 145:19

19 La deziron de Siaj respektantoj Li plenumas, Kaj ilian krion Li auxdas kaj helpas ilin.

Lamentations 3:8

8 Kvankam mi krias kaj vokas, Li kovras Siajn orelojn antaux mia pregxo.

Lamentations 3:18-20

18 Kaj mi diris:Pereis mia forto kaj mia espero al la Eternulo. 19 La memoro pri mia mizero kaj miaj suferoj estas vermuto kaj galo. 20 Konstante rememorante tion, senfortigxas en mi mia animo.

Lamentations 3:44

44 Vi kovris Vin per nubo, por ke ne atingu Vin la pregxo.

Mark 14:33-34

33 Kaj li prenis kun si Petron kaj Jakobon kaj Johanon, kaj komencis tre konsternigxi kaj maltrankviligxi. 34 Kaj li diris al ili:Tre malgxoja estas mia animo, ecx gxis morto; restu cxi tie, kaj viglu.

Luke 22:44

44 Kaj estante en agonio, li pregxis pli fervore, kaj lia sxvito farigxis kiel gutoj da sango, defalantaj sur la teron.

Hebrews 5:7

7 En siaj karnaj tagoj, pregxojn kaj petegojn oferinte, kun forta kriado kaj larmoj, al Tiu, kiu povis lin savi el morto, kaj auxdite pro sia pia timo,

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.