Proverbs 4 Cross References - Esperanto

1 Auxskultu, infanoj, la instruon de la patro, Kaj atentu, por lerni prudenton; 2 CXar bonan instruon mi donis al vi; Mian legxon ne forlasu. 3 CXar mi estis filo de mia patro, Dorlotata kaj sola de mia patrino. 4 Kaj li instruis min, kaj diris al mi: Via koro akceptu miajn vortojn; Observu miajn ordonojn, kaj vi vivos. 5 Akiru sagxon, akiru prudenton; Ne forgesu, kaj ne deflankigxu de la paroloj de mia busxo. 6 Ne forlasu gxin, kaj gxi vin gardos; Amu gxin, kaj gxi zorgos pri vi. 7 La komenco de sagxo estas:akiru sagxon; Kaj por via tuta havo akiru prudenton. 8 SXatu gxin alte, kaj gxi vin altigos; Kaj gxi donos al vi honoron, se vi gxin enbrakigos. 9 GXi donos cxarman ornamon al via kapo; Belan kronon gxi donacos al vi. 10 Auxskultu, mia filo, kaj akceptu miajn vortojn; Kaj multigxos la jaroj de via vivo. 11 Mi kondukos vin laux la vojo de sagxo; Mi irigos vin sur rekta vojstreko. 12 Kiam vi iros, via irado ne estos malfaciligata; Kaj kiam vi kuros, vi ne falpusxigxos. 13 Tenu forte la instruon, ne forlasu gxin; Konservu gxin, cxar gxi estas via vivo. 14 La vojstrekon de malpiuloj ne iru, Kaj ne ekpasxu sur la vojo de malbonuloj; 15 Evitu gxin, ne trapasu gxin; Flankigxu de gxi, kaj preterpasu. 16 CXar ili ne ekdormas, se ili ne faris malbonon; Kaj ili perdas la dorman ripozon, se ili ne pekigis; 17 CXar ili mangxas panon de malpio Kaj trinkas vinon de krimo. 18 Kaj la vojo de piuloj estas kiel lumo levigxanta, Kiu cxiam pli lumas gxis plena tagigxo. 19 La vojo de malpiuloj estas kiel mallumo; Ili ne scias, je kio ili falpusxigxos. 20 Mia filo, atentu miajn vortojn; Klinu vian orelon al miaj paroloj. 21 Ili ne forigxu de viaj okuloj; Gardu ilin en via koro. 22 CXar ili estas vivo por tiuj, kiuj ilin trovis, Kaj sanigaj por ilia tuta korpo. 23 Pli ol cxion gardatan, gardu vian koron; CXar el gxi eliras la vivo. 24 Forigu de vi falsemon de la busxo, Kaj malicon de la lipoj malproksimigu de vi. 25 Viaj okuloj rigardu rekte, Kaj viaj palpebroj direktigxu rekte antauxen. 26 Fortikigu la direkton de viaj piedoj, Kaj cxiuj viaj vojoj estu firmaj. 27 Ne sxanceligxu dekstren, nek maldekstren; Forigu de malbono vian piedon.

Psalms 34:11

11 Venu, infanoj, auxskultu min; Pri timo antaux la Eternulo mi vin instruos.

Proverbs 1:8

8 Auxskultu, mia filo, la instruon de via patro, Kaj ne forjxetu la ordonon de via patrino;

Proverbs 2:1-5

1 Mia filo! se vi akceptos miajn parolojn Kaj konservos cxe vi miajn ordonojn, 2 Ke via orelo atente auxskultos sagxon Kaj vian koron vi inklinigos al komprenado; 3 Se vi vokos la prudenton Kaj direktos vian vocxon al la sagxo: 4 Se vi sercxos gxin kiel argxenton, Sercxegos kiel trezoron: 5 Tiam vi komprenos la timon antaux la Eternulo, Kaj vi akiros konadon pri Dio.

Proverbs 5:1

1 Mia filo! atentu mian sagxon; Al mia prudento klinu vian orelon,

Proverbs 6:20-23

20 Konservu, mia filo, la ordonon de via patro, Kaj ne forjxetu la instruon de via patrino. 21 Ligu ilin por cxiam al via koro, Volvu ilin sur vian kolon. 22 Kiam vi iros, ili gvidos vin; Kiam vi kusxigxos, ili vin gardos; Kaj kiam vi vekigxos, ili parolos kun vi. 23 CXar moralordono estas lumingo, kaj instruo estas lumo, Kaj edifaj predikoj estas vojo de vivo,

Proverbs 7:4

4 Diru al la sagxo:Vi estas mia fratino; Kaj la prudenton nomu mia parencino;

Proverbs 8:32-36

32 Kaj nun, infanoj, auxskultu min; Kaj felicxaj estos tiuj, kiuj iras laux miaj vojoj. 33 Auxskultu instruon kaj sagxigxu, Kaj ne forjxetu gxin. 34 Felicxa estas la homo, kiu min auxskultas, Kiu maldormas cxiutage cxe miaj pordoj, Kiu staras garde cxe la fostoj de miaj pordegoj. 35 CXar kiu min trovis, tiu trovis vivon, Kaj akiros favoron de la Eternulo. 36 Sed kiu maltrafas min, tiu difektas sian animon; CXiuj, kiuj min malamas, amas la morton.

Proverbs 19:20

20 Auxskultu konsilon kaj akceptu admonon, Por ke vi poste estu sagxa.

Proverbs 22:17

17 Klinu vian orelon kaj auxskultu vortojn de sagxuloj, Kaj direktu vian koron al mia instruo;

1 Thessalonians 2:11-12

11 kiel vi scias, ke por cxiu el vi ni estis kiel patro cxe siaj infanoj, vin admonante kaj kuragxigante, kaj petegante, 12 ke vi iradu inde je Dio, kiu vin vokas en Sian regnon kaj gloron.

Hebrews 2:1

1 Pro tio ni devas pli diligente atenti la auxditajxojn, por ke ni de ili ne forflosu.

Deuteronomy 32:2

2 Versxigxos kiel pluvo mia instruo, Fluos kiel roso mia parolo, Kiel pluvego sur verdajxon Kaj kiel grandaj gutoj sur herbon.

1 Chronicles 28:9

9 Kaj vi, mia filo Salomono, konu la Dion de via patro, kaj servu al Li el plena koro kaj kun animo sincera; cxar cxiujn korojn la Eternulo esploras, kaj cxiujn pensojn kaj intencojn Li komprenas. Se vi sercxos Lin, vi Lin trovos; kaj se vi forlasos Lin, Li forpusxos vin por cxiam.

2 Chronicles 7:19

19 Sed se vi deturnos vin, kaj forlasos Miajn legxojn kaj Miajn ordonojn, kiujn Mi donis al vi, kaj vi iros kaj servos al aliaj dioj kaj adorklinigxos antaux ili:

Job 11:4

4 Vi diras:Mia opinio estas gxusta, Kaj mi estas pura antaux Viaj okuloj.

Job 33:3

3 GXuste el mia koro estas miaj paroloj, Kaj puran scion eldiros miaj lipoj.

Psalms 49:1-3

1 Al la hxorestro. De la Korahxidoj. Psalmo. Auxskultu cxi tion, cxiuj popoloj; Atentu, cxiuj logxantoj de la mondo, 2 Kaj altrangulo kaj malaltrangulo, Ricxulo kaj malricxulo kune. 3 Mia busxo diros sagxajxon, Kaj la penso de mia koro prudentajxon.

Psalms 89:30-32

30 Se liaj filoj forlasos Mian instruon Kaj ne iros laux Miaj legxoj; 31 Se Miajn decidojn ili malplenumos Kaj Miajn ordonojn ili ne observos: 32 Tiam Mi per bastono punos ilian pekon Kaj per batoj ilian krimon;

Proverbs 8:6-9

6 Auxskultu, cxar mi parolos gravajxon, Kaj gxustajxo eliros el mia busxo. 7 CXar mia lango parolos veron, Kaj malpiajxon abomenas miaj lipoj. 8 Justaj estas cxiuj paroloj de mia busxo; Ili ne enhavas falson kaj malicon. 9 CXiuj ili estas gxustaj por tiu, kiu ilin komprenas, Kaj justaj por tiuj, kiuj akiris scion.

Proverbs 22:20-21

20 CXu mi ne skribis al vi tion trifoje Kun konsiloj kaj scio, 21 Por sciigi al vi la gxustecon de la paroloj de vero, Por ke vi transdonu la parolojn de vero al tiuj, kiuj vin sendis?

John 7:16-17

16 Jesuo respondis al ili kaj diris:Mia instruado estas ne mia, sed Ties, kiu min sendis. 17 Se iu volas plenumi Lian volon, tiu scios pri la instruado, cxu gxi estas de Dio, aux cxu mi parolas nur el mi mem.

1 Timothy 4:6

6 Se vi memorigos la fratojn pri tio, vi estos bona servanto de Kristo Jesuo, nutrita per la vortoj de la fido kaj de la bona doktrino, kiun vi jam sekvis;

Titus 1:9

9 tenanta la fidelan vorton, kiu estas laux la instruado, por ke li povu admoni pri la sana doktrino kaj ankaux refuti la kontrauxdirantojn.

2 Samuel 12:24-25

24 Kaj David konsolis sian edzinon Bat-SXeba, kaj envenis al sxi kaj kusxis kun sxi; kaj sxi naskis filon, kaj li donis al li la nomon Salomono; kaj la Eternulo lin amis. 25 Kaj li transdonis lin en la manojn de la profeto Natan; cxi tiu donis al li la nomon Jedidja, pro la Eternulo.

1 Kings 1:13-17

13 Iru kaj venu al la regxo David, kaj diru al li:Mia sinjoro, ho regxo, vi jxuris ja al via servantino, dirante:Via filo Salomono regxos post mi, kaj li sidos sur mia trono; kial do Adonija farigxis regxo? 14 Dum vi ankoraux estos parolanta tie kun la regxo, mi venos post vi kaj kompletigos viajn vortojn. 15 Kaj Bat-SXeba venis al la regxo en la cxambron; la regxo estis tre maljuna, kaj la SXunemanino Abisxag servis al la regxo. 16 Bat-SXeba salutis kaj adorklinigxis antaux la regxo; kaj la regxo diris:Kio estas al vi? 17 Kaj sxi diris al li:Mia sinjoro, vi jxuris al via servantino per la Eternulo, via Dio:Via filo Salomono regxos post mi, kaj li sidos sur mia trono.

1 Chronicles 3:5

5 Kaj jen estas tiuj, kiuj naskigxis al li en Jerusalem:SXimea, SXobab, Natan, Salomono-cxi tiuj kvar de Bat-SXua, filino de Amiel;

1 Chronicles 22:5

5 Kaj David diris:Mia filo Salomono estas juna kaj neforta, kaj la domo, kiun oni devas konstrui por la Eternulo, devas esti granda, por ke Lia nomo kaj gloro estu konata en cxiuj landoj. Tial mi preparados por li. Kaj David multe preparis antaux sia morto.

1 Chronicles 29:1

1 Kaj la regxo David diris al la tuta komunumo:Mia filo Salomono, la sola, kiun elektis la Eternulo, estas juna kaj neforta, kaj la laboro estas granda; cxar ne por homo estas la logxejo, sed por Dio la Eternulo.

Jeremiah 10:23

23 Mi scias, ho Eternulo, ke la vojo de homo estas ne laux lia volo, ke homo iranta ne povas libere direkti siajn pasxojn.

Zechariah 12:10

10 Sed sur la domon de David kaj sur la logxantojn de Jerusalem Mi versxos spiriton de amo kaj de pregxoj; kaj ili rigardos tiun, kiun ili trapikis, kaj ili ploros pri li, kiel oni ploras pri solfilo, kaj ili malgxojos pri li, kiel oni malgxojas pri unuenaskito.

Romans 12:16

16 Estu simpatiaj unu al alia. Ne pripensadu altajn aferojn, sed klinadu vin al humilaj aferoj. Ne opiniu vin sagxaj.

Genesis 18:19

19 CXar Mi lin elektis, por ke li ordonu al siaj filoj kaj al sia domo post si, ke ili observu la vojon de la Eternulo, agante virte kaj juste; por ke la Eternulo plenumu pri Abraham, kion Li diris pri li.

Leviticus 18:3-5

3 Laux la agoj de la lando Egipta, en kiu vi logxis, ne agu; kaj laux la agoj de la lando Kanaana, en kiun Mi venigas vin, ne agu; laux iliaj legxoj ne kondutu. 4 Miajn decidojn plenumu kaj Miajn legxojn observu, por konduti laux ili:Mi estas la Eternulo, via Dio. 5 Kaj observu Miajn legxojn kaj Miajn decidojn, kiujn plenumante, la homo vivas per ili:Mi estas la Eternulo.

Deuteronomy 4:9

9 Nur gardu vin kaj forte gardu vian animon, ke vi ne forgesu la aferojn, kiujn vidis viaj okuloj, kaj ke ili ne eliru el via koro dum via tuta vivo; kaj rakontu al viaj filoj kaj al la filoj de viaj filoj

Deuteronomy 6:6

6 Kaj cxi tiuj vortoj, kiujn mi ordonas al vi hodiaux, estu en via koro;

1 Chronicles 22:11-16

11 Nun, ho mia filo, la Eternulo estu kun vi, por ke vi sukcesu kaj konstruu la domon de la Eternulo, via Dio, kiel Li diris pri vi. 12 La Eternulo donu al vi sagxon kaj kompetentecon, kaj Li faru vin ordonanto super Izrael, por ke vi plenumadu la instruon de la Eternulo, via Dio. 13 Tiam vi havos sukceson, se vi observos kaj plenumos la legxojn kaj preskribojn, kiujn la Eternulo donis per Moseo al Izrael. Estu forta kaj kuragxa; ne timu, kaj ne tremu. 14 Jen mi en mia malricxeco pretigis por la domo de la Eternulo cent mil kikarojn da oro, kaj milionon da kikaroj da argxento, kaj kupron kaj feron en nekalkulebla kvanto, cxar estas multe da gxi; ankaux lignon kaj sxtonojn mi pretigis; kaj vi povas aldoni al tio. 15 Vi havas multe da farontoj de la laboroj, masonistojn kaj cxarpentistojn kaj kompetentulojn pri cxiaj aferoj. 16 La oro, argxento, kupro, kaj fero estas en nekalkulebla kvanto; levigxu kaj faru, kaj la Eternulo estu kun vi.

Psalms 119:11

11 En mia koro mi konservas Vian diron, Por ke mi ne peku antaux Vi.

Proverbs 3:1

1 Mia filo! ne forgesu mian instruon, Kaj via koro konservu miajn ordonojn.

Proverbs 7:2

2 Konservu miajn moralordonojn, kaj vivu; Kaj mian instruon, kiel la pupilon de viaj okuloj.

Proverbs 22:6

6 Instruu knabon konforme al lia vojo, Kaj ecx maljunigxinte li ne deklinigxos de gxi.

Isaiah 55:3

3 Klinu vian orelon, kaj venu al Mi; auxskultu, por ke vivu via animo; kaj Mi faros kun vi interligon eternan pri la fidindaj korfavoroj, promesitaj al David.

John 12:50

50 Kaj mi scias, ke Lia ordono estas eterna vivo; kion do mi parolas, gxuste kiel la Patro diris al mi, tiel mi parolas.

Ephesians 6:4

4 Kaj patroj, ne kolerigu viajn infanojn; sed nutradu ilin en la disciplino kaj admono de la Sinjoro.

2 Timothy 1:5

5 ricevinte rememoron pri la sincera fido, kiu estas en vi, kaj kiu logxis unue en via avino Lois kaj en via patrino Euxnike, kaj, mi konvinkigxis, en vi ankaux.

2 Timothy 3:15

15 kaj ke jam de frua infaneco vi konas la sanktajn skribojn, kiuj povas fari vin sagxa por savo per la fido, kiu estas en Kristo Jesuo.

Hebrews 5:9

9 kaj perfektigite, li farigxis la fonto de eterna savo al cxiuj al li obeantaj;

2 Chronicles 34:2

2 Li agadis bone antaux la Eternulo, kaj iradis laux la vojoj de sia patro David, kaj ne deflankigxis dekstren nek maldekstren.

Job 23:11

11 Sur Lia irejo forte tenigxas mia piedo; Lian vojon mi konservis, kaj ne forklinigxis.

Psalms 44:18

18 Ne retirigxis nia koro, Kaj niaj pasxoj ne deflankigxis de Via vojo.

Psalms 119:51

51 Fieruloj tre forte min mokas, Sed de Via instruo mi ne deklinigxis.

Psalms 119:157

157 Multaj estas miaj persekutantoj kaj premantoj, Sed de Viaj decidoj mi ne deklinigxis.

Proverbs 1:22-23

22 GXis kiam, ho malkleruloj, vi amos nescion? Kaj al blasfemantoj placxos blasfemado, Kaj senprudentuloj malamos scion? 23 Returnu vin al mia predikado; Jen mi eligos al vi mian spiriton, Mi sciigos al vi miajn vortojn.

Proverbs 2:2-4

2 Ke via orelo atente auxskultos sagxon Kaj vian koron vi inklinigos al komprenado; 3 Se vi vokos la prudenton Kaj direktos vian vocxon al la sagxo: 4 Se vi sercxos gxin kiel argxenton, Sercxegos kiel trezoron:

Proverbs 3:13-18

13 Felicxa estas la homo, kiu trovis sagxon, Kaj la homo, kiu akiris prudenton; 14 CXar estas pli bone gxin acxeti, ol acxeti argxenton, Kaj gxia rikoltajxo estas pli bona, ol pura oro. 15 GXi estas pli kara, ol juveloj; Kaj nenio, kion vi povus deziri, povas esti komparata kun gxi. 16 Longa vivo estas en gxia dekstra mano; Ricxo kaj gloro estas en gxia maldekstra mano. 17 GXiaj vojoj estas vojoj agrablaj, Kaj cxiuj gxiaj vojetoj estas paco. 18 GXi estas arbo de vivo por tiuj, kiuj gxin ekkaptis; Kaj felicxaj estas tiuj, kiuj gxin posedas.

Proverbs 8:5

5 Komprenu, naivuloj, la prudenton, Kaj sensprituloj prenu en la koron.

Proverbs 16:16

16 Akiro de sagxeco estas multe pli bona ol oro; Kaj akiro de prudento estas preferinda ol argxento.

Proverbs 17:16

16 Por kio servas mono en la mano de malsagxulo? CXu por acxeti sagxon, kiam li prudenton ne havas?

Proverbs 18:1

1 Kiu apartigxas, tiu sercxas sian volupton Kaj iras kontraux cxiu sagxa konsilo.

Proverbs 19:8

8 Kiu akiras prudenton, tiu amas sian animon; Kiu gardas sagxon, tiu trovas bonon.

Proverbs 23:23

23 Veron acxetu, kaj ne vendu sagxon Kaj instruon kaj prudenton.

James 1:5

5 Sed se al iu el vi mankas sagxeco, li petu Dion, kiu donacas al cxiuj malavare kaj ne riprocxas, kaj gxi estos al li donata.

Proverbs 2:10-12

10 CXar sagxo venos en vian koron, Kaj scio estos agrabla por via animo. 11 Bona konscio vin gvidos, Prudento vin gardos, 12 Por savi vin de la vojo de malbono, De homo, parolanta kontrauxverajxon,

Proverbs 4:21-22

21 Ili ne forigxu de viaj okuloj; Gardu ilin en via koro. 22 CXar ili estas vivo por tiuj, kiuj ilin trovis, Kaj sanigaj por ilia tuta korpo.

Ephesians 3:17

17 por ke Kristo logxu per fido en viaj koroj; tiel, ke vi, enradikigite kaj bazite en amo,

2 Thessalonians 2:10

10 kaj kun cxia trompo de maljusteco por la pereantoj, pro tio, ke ili ne ricevis la amon al la vero por esti savitaj.

Psalms 49:16-20

16 Ne timu, kiam homo ricxigxas, Kiam grandigxas la gloro de lia domo. 17 CXar mortante li nenion prenos; Ne iros post li malsupren lia honoro. 18 CXar kvankam li gxuigas sian animon dum sia vivado, Kaj oni vin lauxdas por tio, ke vi faras al vi bone, 19 Tamen li iros al la generacio de siaj patroj, Kiuj neniam vidos lumon. 20 Homo, kiu estas en honoro, sed ne havas prudenton, Estas egala al bruto bucxota.

Psalms 119:104

104 De Viaj ordonoj mi prudentigxas; Tial mi malamas cxiun vojon de malvero.

Proverbs 21:6

6 Akirado de trezoroj per lango mensogema Estas vanta bloveto, retoj de morto.

Ecclesiastes 2:4-9

4 Mi entreprenis grandajn farojn:mi konstruis al mi domojn, mi plantis al mi vinberejojn; 5 mi arangxis al mi gxardenojn kaj arbaretojn, kaj plantis en ili cxiafruktajn arbojn; 6 mi arangxis al mi akvujojn, por akvumi el ili arbaretojn, kiuj kreskigas arbojn; 7 mi akiris al mi sklavojn kaj sklavinojn, kaj domanojn mi havis; ankaux da bruto granda kaj malgranda mi havis pli multe, ol cxiuj, kiuj estis antaux mi en Jerusalem; 8 mi kolektis al mi ankaux argxenton kaj oron, kaj juvelojn de regxoj kaj landoj; mi havigis al mi kantistojn kaj kantistinojn, kaj plezurojn de homidoj, kaj multajn amantinojn. 9 Kaj mi pligrandigis kaj plimultigis cxion pli ol cxiuj, kiuj estis antaux mi en Jerusalem, kaj mia sagxeco restis kun mi.

Ecclesiastes 4:8

8 jen estas solulo, kaj neniun alian li havas; nek filon nek fraton li havas; kaj tamen ne havas finon lia laborado, kaj lia okulo ne povas satigxi de ricxeco; por kiu do mi laboras kaj senigas mian animon de gxuado? CXi tio ankaux estas vantajxo kaj malbona afero.

Ecclesiastes 7:12

12 CXar la sagxeco estas sxirmo tiel same, kiel mono estas sxirmo; sed la supereco de scienco konsistas en tio, ke la sagxeco donas vivon al sia posedanto.

Ecclesiastes 9:16-18

16 Kaj mi diris:Pli bona estas sagxo ol forto, tamen la sagxo de malricxulo estas malrespektata, kaj liaj vortoj ne estas auxdataj. 17 La vortoj de sagxuloj, trankvile auxskultitaj, estas pli bonaj ol la kriado de reganto inter malsagxuloj. 18 Pli bona estas sagxo, ol militaj instrumentoj; kaj unu pekulo pereigas multe da bono.

Matthew 13:44-46

44 La regno de la cxielo similas al kasxita en kampo trezoro, kiun viro trovis kaj kasxis, kaj pro gxojo li iras kaj vendas cxion, kion li posedas, kaj acxetas tiun kampon. 45 Cetere, la regno de la cxielo similas al komercisto, sercxanta belajn perlojn; 46 kaj trovinte unu multevaloran perlon, li iris kaj vendis cxion, kion li posedis, kaj acxetis gxin.

Mark 8:36-37

36 CXar kiel profitus homo, se li gajnus la tutan mondon kaj perdus sian animon? 37 CXar kion homo donu intersxangxe por sia animo?

Luke 10:42

42 sed unu afero estas necesa; kaj Maria elektis la bonan parton, kiu ne estos prenita for de sxi.

Luke 12:20

20 Sed Dio diris al li:Ho senprudentulo! cxi tiun nokton oni postulas de vi vian animon; kies estos tio, kion vi preparis?

Philippians 3:8

8 Kaj efektive mi rigardas cxion kiel malgajnon pro la supereco de la scio de Kristo Jesuo, mia Sinjoro, pro kiu mi suferis malgajnon de cxio, kaj rigardas cxion kiel rubon, por ke mi gajnu Kriston,

1 Samuel 2:30

30 Tial la Eternulo, Dio de Izrael, diras:Mi diris, ke via domo kaj la domo de via patro irados antaux Mi eterne; sed nun, diras la Eternulo, Mi tion ne permesos; cxar Miajn honorantojn Mi honoros, kaj Miaj malestimantoj estos malaltigitaj.

1 Kings 3:5-13

5 En Gibeon la Eternulo aperis al Salomono nokte en songxo, kaj Dio diris:Petu, kion Mi donu al vi. 6 Kaj Salomono diris:Vi faris al Via servanto, mia patro David, multe da favoro, cxar li iradis antaux Vi en vero kaj en justeco kaj en pureco de la koro koncerne Vin; kaj Vi konservis por li tiun grandan favorecon, kaj Vi donis al li filon, kiu sidas nun sur lia trono. 7 Kaj nun, ho Eternulo, mia Dio, Vi regxigis Vian servanton anstataux mia patro David; sed mi estas malgranda junulo; mi ne scias, kiel eliri kaj eniri. 8 Kaj Via servanto estas meze de Via popolo, kiun Vi elektis, popolo granda, kiu ne povas esti nombrata nek kalkulata pro sia multeco. 9 Donu do al Via servanto koron, kiu povoscius regi Vian popolon, distingi inter bono kaj malbono; cxar kiu povas regi tiun Vian potencan popolon? 10 Kaj tio placxis al la Sinjoro, ke Salomono petis tion. 11 Kaj Dio diris al li:CXar vi petis cxi tion, sed ne petis por vi longan vivon kaj ne petis por vi ricxecon kaj ne petis la animon de viaj malamikoj, sed vi petis sagxon, por povoscii regi, 12 tial jen Mi faras konforme al via parolo:jen Mi donas al vi koron sagxan kaj kompreneman, tiel ke simila al vi ekzistis neniu antaux vi, kaj post vi ne aperos tia, kiel vi. 13 Sed ankaux tion, pri kio vi ne petis, Mi donos al vi, ricxecon kaj gloron, tiamaniere, ke ne ekzistos simila al vi inter la regxoj dum via tuta vivo.

Proverbs 3:35

35 Honoron heredas sagxuloj; Sed malsagxuloj forportas honton.

Proverbs 22:4

4 Por humileco kaj timo antaux la Eternulo Oni ricevas ricxecon kaj honoron kaj vivon.

Daniel 12:3

3 Kaj la klerigantoj brilos, kiel la brilo de la cxielo; kaj la virtigantoj de multaj, kiel steloj por cxiam kaj eterne.

Proverbs 1:9

9 CXar ili estas bela krono por via kapo, Kaj ornamo por via kolo.

Proverbs 3:22

22 Ili estos vivo por via animo, Kaj ornamo por via kolo.

Proverbs 16:31

31 Krono de gloro estas la grizeco; Sur la vojo de justeco gxi estas trovata.

Isaiah 28:5

5 En tiu tago la Eternulo Cebaot estos majesta krono kaj bela diademo por la restajxo de Sia popolo,

1 Timothy 2:9-10

9 Tiel same, ke virinoj sin vestu per decaj vestoj, kun modesteco kaj sobreco; ne kun harplektajxoj, aux oro, aux perloj, aux multekostaj vestoj; 10 sed (kio konvenas al virinoj konfesantaj la piecon) per bonfaroj.

Hebrews 2:7-9

7 Vi malaltigis lin malmulte antaux la angxeloj, Per honoro kaj beleco Vi lin kronis. Vi faris lin reganto super la faritajxoj de Viaj manoj; 8 CXion Vi metis sub liajn piedojn. CXar, metante cxion sub lin, Li nenion lasis ne submetita. Sed nun ni ankoraux ne vidas cxion submetita sub lin. 9 Sed la malmulte sub la angxeloj malaltigitan Jesuon ni vidas, pro la sufero de morto, kronita per honoro kaj beleco, por ke per la favoro de Dio li gustumu morton por cxiu.

1 Peter 3:4

4 sed la kasxita homo de la koro en la nedifektebla vesto de spirito milda kaj trankvila, kiu estas multevalora antaux Dio.

1 Peter 5:4

4 Kaj kiam elmontrigxos la CXefpasxtisto, vi ricevos la nevelkontan kronon de gloro.

Revelation 3:21

21 Al la venkanto mi donos sidigxi kun mi sur mia trono, kiel mi ankaux venkis kaj sidigxis kun mia Patro sur Lia trono.

Deuteronomy 5:16

16 Respektu vian patron kaj vian patrinon, kiel ordonis al vi la Eternulo, via Dio; por ke longe dauxru via vivo, kaj por ke estu al vi bone sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi.

Deuteronomy 6:2

2 por ke vi timu la Eternulon, vian Dion, observante cxiujn Liajn legxojn kaj Liajn ordonojn, kiujn mi ordonas al vi, vi kaj via filo kaj la filo de via filo, dum via tuta vivo, por ke vi longe vivu.

Job 22:22

22 Prenu el Lia busxo instruon, Kaj metu Liajn vortojn en vian koron.

Proverbs 2:1

1 Mia filo! se vi akceptos miajn parolojn Kaj konservos cxe vi miajn ordonojn,

Proverbs 3:2

2 CXar ili akirigos al vi longan vivon, Jarojn de vivo kaj paco.

Proverbs 3:16

16 Longa vivo estas en gxia dekstra mano; Ricxo kaj gloro estas en gxia maldekstra mano.

Proverbs 8:10

10 Prenu mian instruon, kaj ne argxenton; Kaj la scion sxatu pli, ol plej puran oron.

Jeremiah 9:20

20 Auxskultu do, ho virinoj, la vorton de la Eternulo, kaj via orelo enprenu la vorton el Lia busxo:Lernigu al viaj filinoj funebran ploradon kaj unu al alia funebran kantadon.

John 3:32-33

32 Kion li vidis kaj auxdis, tion li atestas; kaj neniu akceptas lian ateston. 33 Kiu akceptis lian ateston, tiu jam sigelis, ke Dio estas vera.

1 Thessalonians 2:13

13 Pro cxi tio ankaux ni sencxese dankas Dion, ke ricevinte per nia parolo la vorton de Dio, vi akceptis ne la homan vorton, sed, kiel gxi vere estas, la Dian vorton, kiu ankaux energias en vi, kiuj kredas.

1 Timothy 1:15

15 Fidinda estas la diro, kaj inda je plena akcepto, ke Kristo Jesuo envenis en la mondon, por savi pekantojn, el kiuj mi estas la cxefa;

Deuteronomy 4:5

5 Rigardu, mi instruis al vi legxojn kaj regulojn, kiel ordonis al mi la Eternulo, mia Dio, ke vi agu tiel en la lando, en kiun vi venas, por ekposedi gxin.

1 Samuel 12:23-24

23 Mi ankaux ne permesos al mi peki antaux la Eternulo, cxesante pregxi por vi, kaj mi gvidados vin laux la vojo bona kaj gxusta. 24 Nur timu la Eternulon kaj servu al Li fidele per via tuta koro, cxar vi vidas, kion grandan Li faris al vi.

Psalms 23:3

3 Li kvietigas mian animon; Li kondukas min laux vojo de la vero, pro Sia nomo.

Psalms 25:4-5

4 Viajn vojojn, ho Eternulo, montru al mi; Instruu min sekvi Vian iradon. 5 Gvidu min en Via vero kaj lernigu min, CXar Vi estas la Dio, kiu min helpas; Al Vi mi esperas cxiun tagon.

Proverbs 4:4

4 Kaj li instruis min, kaj diris al mi: Via koro akceptu miajn vortojn; Observu miajn ordonojn, kaj vi vivos.

Proverbs 8:6

6 Auxskultu, cxar mi parolos gravajxon, Kaj gxustajxo eliros el mia busxo.

Proverbs 8:9

9 CXiuj ili estas gxustaj por tiu, kiu ilin komprenas, Kaj justaj por tiuj, kiuj akiris scion.

Proverbs 8:20

20 Laux la vojo de vero mi iras, Laux la vojstreko de la justo;

Ecclesiastes 12:9

9 Krom tio, ke la Predikanto estis sagxulo, li ankoraux instruis scion al la popolo; li cxion pesis, esploris, kaj verkis multe da sentencoj.

Acts 13:10

10 diris:Ho vi, plena de cxia trompo kaj ruzemeco, filo de diablo, malamiko de cxia justeco, cxu vi ne cxesos defleksi la rektajn vojojn de la Sinjoro?

2 Samuel 22:37

37 Vi largxigas mian pasxon sub mi, Por ke ne sxanceligxu miaj piedoj.

Job 18:7-8

7 Mallongigxos liaj fortaj pasxoj, Kaj lia propra intenco lin faligos. 8 CXar li trafis per siaj piedoj en reton, Kaj li movigxas en kaptilo.

Psalms 18:36

36 Vi largxigas mian pasxon sub mi, Por ke ne sxanceligxu miaj piedoj.

Psalms 91:11-12

11 CXar al Siaj angxeloj Li ordonis pri vi, Ke ili vin gardu sur cxiuj viaj vojoj. 12 Sur la manoj ili vin portos, Por ke vi ne falpusxigxu sur sxtono per via piedo.

Psalms 119:165

165 Grandan pacon havas la amantoj de Via instruo; Kaj ili ne falpusxigxas.

Proverbs 3:23

23 Tiam vi iros sendangxere vian vojon, Kaj via piedo ne falpusxigxos.

Proverbs 4:19

19 La vojo de malpiuloj estas kiel mallumo; Ili ne scias, je kio ili falpusxigxos.

Proverbs 6:22

22 Kiam vi iros, ili gvidos vin; Kiam vi kusxigxos, ili vin gardos; Kaj kiam vi vekigxos, ili parolos kun vi.

Jeremiah 31:9

9 Kun ploro ili venos, kun pregxoj Mi kondukos ilin; Mi irigos ilin apud torentoj da akvo, laux vojo gxusta, sur kiu ili ne falpusxigxos; cxar Mi farigxis patro por Izrael, kaj Efraim estas Mia unuenaskito.

John 11:9-10

9 Jesuo respondis:CXu ne estas dek du horoj en la tago? Se iu iras dum la tago, li ne faletas, cxar li vidas la lumon de cxi tiu mondo. 10 Sed se iu iras dum la nokto, li faletas, cxar en li ne estas la lumo.

Romans 9:32-33

32 Kial? CXar ili sekvis gxin ne per fido, sed kvazaux per faroj. Ili falpusxigxis cxe la sxtono de falpusxigxo; 33 kiel estas skribite: Jen Mi kusxigas en Cion sxtonon de falpusxigxo kaj rokon de alfrapigxo; Kaj tiu, kiu fidos al li, ne estos hontigita.

1 Peter 2:8

8 kaj: SXtono de falpusxigxo kaj roko de alfrapigxo; ili falpusxigxas pro la vorto, malobeante, por kio ankaux ili estas difinitaj.

1 John 2:10-11

10 Kiu amas sian fraton, tiu restas en la lumo, kaj en li ne estas faligajxo. 11 Sed kiu malamas sian fraton, tiu estas en la mallumo, kaj iras en la mallumo, kaj ne scias, kien li iras, cxar la mallumo blindigis al li la okulojn.

Genesis 32:26

26 Kaj tiu diris: Forliberigu min, cxar levigxis la matenrugxo. Sed li diris: Mi ne forliberigos vin, antaux ol vi min benos.

Deuteronomy 32:47

47 CXar ne malgrava afero gxi estas por vi; sed gxi estas via vivo, kaj per cxi tiu afero vi longe vivos sur la tero, al kiu vi iras trans Jordanon, por ekposedi gxin.

Proverbs 3:18

18 GXi estas arbo de vivo por tiuj, kiuj gxin ekkaptis; Kaj felicxaj estas tiuj, kiuj gxin posedas.

Song of Songs 3:4

4 Kiam mi nur ekforiris de ili, Mi renkontis tiun, kiun mia animo amas; Mi tenis lin, kaj ne delasis lin, GXis mi enkondukis lin en la domon de mia patrino, Kaj en la cxambron de sxi, kiu naskis min.

Luke 24:27-29

27 Kaj komencante de Moseo kaj de cxiuj profetoj, li klarigis al ili el cxiuj Skriboj la dirojn pri li mem. 28 Kaj ili alproksimigxis al la vilagxo, kien ili iris, kaj li sxajnigis al ili, kvazaux li pluen iros. 29 Kaj ili retenis lin, dirante:Restu cxe ni, cxar estas preskaux vespere, kaj la tago jam malkreskas. Kaj li eniris, por resti cxe ili.

John 4:39-42

39 Kaj el tiu urbo multaj el la Samarianoj kredis al li pro la diro de la virino, kiu atestis:Li rakontis al mi cxion, kion mi faris. 40 Kiam do la Samarianoj venis al li, ili petis, ke li restu cxe ili; kaj li restis tie du tagojn. 41 Kaj multe pli multaj kredis pro lia vorto, 42 kaj diris al la virino:Jam ne pro via diro ni kredas, cxar ni mem auxdis lin; kaj ni scias, ke cxi tiu estas vere la Savanto de la mondo.

John 6:68

68 Simon Petro respondis al li:Sinjoro, al kiu ni iru? vi havas la vortojn de eterna vivo.

Acts 2:42

42 Kaj ili persistis en la instruo de la apostoloj kaj en la kunuleco, en la dispecigo de pano kaj en pregxoj.

Acts 11:23

23 li, veninte, kaj vidante la gracon de Dio, gxojis; kaj li admonis ilin cxiujn, ke kun korfirmeco ili restu fidelaj al la Sinjoro;

1 Thessalonians 5:21

21 elprovu cxion; tenu firme tion, kio estas bona;

Revelation 2:13

13 Mi scias, kie vi logxas:tie, kie estas la trono de Satano; kaj vi tenas firme mian nomon, kaj ne malkonfesis mian fidon, ecx en la tagoj de Antipas, mia fidela atestinto, kiu estis mortigita inter vi, kie logxas Satano.

Revelation 12:11

11 Kaj ili venkis gxin pro la sango de la SXafido, kaj pro la vorto de sia atesto; kaj ili ne amis sian vivon gxis morto mem.

Psalms 1:1

1 Felicxa estas la homo, kiu ne iras laux konsilo de malpiuloj, Nek staras sur vojo de pekuloj, Nek sidas en kunsido de blasfemantoj;

Psalms 26:4-5

4 Mi ne sidas kun homoj malveremaj, Kaj kun falsemuloj mi ne iros. 5 Mi malamas societon de malbonfarantoj, Kaj kun malpiuloj mi ne sidos.

Proverbs 1:10

10 Mia filo, se pekuloj vin logos, Ne sekvu ilin.

Proverbs 1:15

15 Mia filo, ne iru la vojon kune kun ili; Gardu vian piedon de ilia vojstreko,

Proverbs 9:6

6 Forlasu la malsagxajxon, kaj vivu; Kaj iru laux la vojo de la prudento.

Proverbs 13:20

20 Kiu iras kun sagxuloj, tiu estos sagxa; Sed kamarado de malsagxuloj suferos doloron.

1 Corinthians 15:33

33 Ne trompigxu; Malbonaj kunigxoj malbonigas bonajn morojn.

Exodus 23:7

7 De mensogajxo malproksimigxu, kaj senkulpulon kaj virtulon ne mortigu; cxar Mi ne pravigos maljustulon.

Job 11:14

14 Se vi forigas la malvirton, kiu estas en via mano, Kaj vi ne permesos al malbonajxoj resti en via tendo:

Job 22:23

23 Se vi revenos al la Plejpotenculo, vi estos konstruita; Forigu malpiajxon el via tendo.

Proverbs 5:8

8 Malproksimigu de sxi vian vojon, Kaj ne proksimigxu al la pordo de sxia domo,

Proverbs 6:5

5 Savu vin, kiel gazelo, el la mano, Kaj kiel birdo el la mano de la birdokaptisto.

Isaiah 33:15

15 Kiu agas juste kaj parolas veron, abomenas profiton rabitan, forskuas siajn manojn, por ne preni subacxeton, sxtopas siajn orelojn, por ne auxskulti aferojn sangajn, kaj fermas siajn okulojn, por ne rigardi malbonon,

Ephesians 5:11

11 kaj ne partoprenu kun la senfruktaj faroj de mallumo, sed prefere refutu ilin;

1 Thessalonians 5:22

22 detenu vin de cxia formo de malbono.

Psalms 36:4

4 Krimon li pripensas sur sia kusxejo; Li staras sur vojo ne bona; Malbonon li ne abomenas.

Proverbs 1:16

16 CXar iliaj piedoj kuras al malbono, Kaj rapidas, por versxi sangon.

Isaiah 57:20

20 Sed la malpiuloj estas kiel malkvieta maro, kiu ne povas trankviligxi kaj kies akvo eljxetas sxlimon kaj koton.

Micah 2:1

1 Ve al tiuj, kiuj meditas pri pekoj kaj intencas malbonagojn sur sia kusxejo, por plenumi ilin matene, kiam ilia mano havas forton.

Luke 22:66

66 Kaj tuj kiam tagigxis la pliagxularo de la popolo kunvenis, kaj cxefpastroj kaj skribistoj, kaj ili forkondukis lin antaux sian sinedrion, kaj diris:

John 18:28

28 Kaj oni kondukis Jesuon de Kajafas en la palacon; estis frumatene; kaj ili ne eniris en la palacon, por ke ili ne malpurigxu, sed povu mangxi la Paskon.

2 Peter 2:14

14 havante okulojn plenajn de adulto kaj ne reteneblajn de pekado; forlogante malfirmajn animojn; havante koron lertan por avideco; estante filoj de malbeno;

Job 24:5-6

5 Jen kiel sovagxaj azenoj ili eliras al sia laboro, por sercxi kaptajxon; La stepo donas al ili panon por iliaj infanoj. 6 Sur fremda kampo ili rikoltas, Kaj en vinbergxardeno de malpiulo ili kolektas berojn.

Psalms 14:4

4 CXu ne prudentigxos cxiuj, kiuj faras malbonon, Kiuj mangxas mian popolon, kiel oni mangxas panon, Kaj kiuj ne vokas al la Eternulo?

Proverbs 9:17

17 Akvoj sxtelitaj estas dolcxaj, Kaj pano kasxita estas agrabla.

Proverbs 20:17

17 Malhonesta pano estas bongusta por homo; Sed lia busxo poste estos plena de sxtonetoj.

Jeremiah 5:26-28

26 CXar inter Mia popolo trovigxas malvirtuloj, kiuj faras insidojn, starigas pereigajn kaptilojn, kaptas la homojn. 27 Kiel birdejo estas plena de birdoj, tiel iliaj domoj estas plenaj de trompakirajxoj; tial ili farigxis grandaj kaj ricxaj. 28 Ili farigxis grasaj, ili farigxis dikaj; ili faris malbonajn agojn; jugxon ili ne faras, jugxon pri orfo, sed ili gxuas la vivon; justecon al malricxuloj ili ne faras.

Ezekiel 22:25-29

25 La amasigxintaj profetoj en gxi estas kiel blekeganta leono, kiu dissxiras kaptitajxon; ili mangxas animojn, forprenas valorajxojn kaj multekostajxojn, multigas en gxi la nombron de gxiaj vidvinoj. 26 GXiaj pastroj kripligas Mian instruon kaj malsanktigas Miajn sanktajxojn; ili ne distingas inter sanktajxo kaj nesanktajxo, ne montras la diferencon inter malpurajxo kaj purajxo; kaj de Miaj sabatoj ili forturnis siajn okulojn, kaj Mi estas malsanktigata inter ili. 27 GXiaj potenculoj en gxi estas kiel lupoj, kiuj dissxiras kaptitajxon, versxas sangon, pereigas animojn, por akiri profiton. 28 GXiaj profetoj sxmiras ilin per maltauxga mortero, predikas malverajn viziojn, faras al ili mensogajn antauxdirojn, dirante, ke tiele diris la Sinjoro, la Eternulo, kvankam la Eternulo ne parolis. 29 La popolo de la lando faras perfortajxojn, sencxese rabas, premas malricxulon kaj senhavulon, perfortas la fremdulon sen ia justeco.

Amos 8:4-6

4 Auxskultu cxi tion, vi, kiuj penas engluti la malricxulojn kaj pereigi la humilulojn de la tero, 5 kaj kiuj diras:Kiam pasos la monatkomenco, ke ni povu vendadi grenon? kaj la sabato, ke ni povu malfermi la grenejon? Ni malgrandigos la mezuron, ni pligrandigos la prezon, kaj ni trompos per falsa pesilo; 6 ni acxetos senhavulojn per mono kaj malricxulon per paro da sxuoj, kaj grenventumajxon ni vendos kun la greno.

Micah 3:5

5 Tiele diras la Eternulo pri la profetoj, kiu erarigas mian popolon, kiuj mordas per siaj dentoj kaj predikas pacon, kaj kontraux tiu, kiu ne donas ion en ilian busxon, ili predikas militon:

Micah 6:12

12 CXar la ricxuloj de la urbo estas plenaj de rabemo, kaj gxiaj logxantoj parolas mensogon, kaj la lingvo de ilia busxo estas falsajxo,

Zephaniah 3:3

3 GXiaj eminentuloj meze de gxi estas kiel blekegantaj leonoj; gxiaj jugxistoj estas kiel lupoj vespere; ili nenion restigas gxis mateno.

Matthew 23:13

13 Sed ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! cxar vi sxlosas la regnon de la cxielo kontraux la homoj; cxar vi mem ne eniras, nek lasas al la enirantoj eniri.

James 5:4-5

4 Jen krias la de vi trompe retenata salajro de la laboristoj, kiuj falcxis viajn kampojn; kaj la krioj de la rikoltintoj venis en la orelojn de la Eternulo Cebaot. 5 Vi luksadis sur la tero, kaj dibocxadis; vi nutradis viajn korojn en tago de bucxado.

2 Samuel 23:4

4 Kaj li estas kiel la lumo de mateno, Kiam levigxas la suno, De mateno sennuba, Kiam post la pluvo Elkreskas la verdajxo el la tero.

Job 11:17

17 Kaj via vivo levigxos pli hele ol la tagmezo, La mallumo farigxos kiel mateno.

Job 23:10

10 Sed mian vojon Li konas; Se Li min elprovos, mi eliros kiel oro.

Psalms 84:7

7 Ili iras de forto al forto, Aperas antaux Dio sur Cion.

Isaiah 26:7

7 La vojo de justulo estas rekta; Vi, Pravulo, ebenigas la vojon de justulo.

Hosea 6:3

3 Kaj ni havos scion, kaj ni penos koni la Eternulon. Li eliros, kiel bela matenrugxo; Li venos al ni, kiel pluvo, kiel printempa pluvo, kiu malsekigas la teron.

Zechariah 14:6-7

6 En tiu tago ne estos lumo, sed estos malvarmo kaj densa nebulo. 7 Kaj tio estos tago sola, konata nur de la Eternulo, nek tago nek nokto; nur vespere montrigxos lumo.

Matthew 5:14

14 Vi estas la lumo de la mondo. Urbo starigita sur monto ne povas esti kasxita.

Matthew 5:16

16 Tiel same via lumo lumu antaux homoj, por ke ili vidu viajn bonajn farojn, kaj gloru vian Patron, kiu estas en la cxielo.

Matthew 5:45

45 por ke vi estu filoj de via Patro, kiu estas en la cxielo; cxar Li levas Sian sunon sur la malbonulojn kaj bonulojn, kaj sendas pluvon sur la justulojn kaj la maljustulojn.

John 8:12

12 Jesuo denove parolis al ili, dirante:Mi estas la lumo de la mondo; kiu min sekvas, tiu ne iros en mallumo, sed havos la lumon de la vivo.

2 Corinthians 3:18

18 Sed ni cxiuj, per nevualita vizagxo spegulante la gloron de la Sinjoro, transformigxas en la saman bildon, de gloro al gloro, kiel el la Sinjoro la Spirito.

Philippians 2:15

15 por ke vi estu senkulpaj kaj simplaj, filoj de Dio, neriprocxindaj, meze de perversa kaj malhonesta generacio, inter kiuj vi brilas kiel lumiloj en la mondo,

2 Peter 1:19

19 Kaj ni havas la profetan vorton konfirmitan; kiun atentante, vi bone faras, kvazaux lampon lumantan en malhela loko, gxis ektagigxos kaj la matenstelo eklevigxos en viaj koroj;

2 Peter 3:18

18 Sed kresku en graco kaj scio de nia Sinjoro kaj Savanto Jesuo Kristo. Al li estu la gloro nun kaj gxis la tago de eterneco. Amen.

Revelation 21:23

23 Kaj la urbo ne bezonas la sunon, nek la lunon, por brili al gxi; cxar la gloro de Dio lumis al gxi, kaj gxia lampo estas la SXafido.

Revelation 22:5

5 Kaj nokto ne plu ekzistos; kaj ili ne bezonas lumon de lampo, nek lumon de suno; cxar Dio, la Sinjoro, lumos al ili; kaj ili regxos por cxiam kaj eterne.

1 Samuel 2:9

9 La piedojn de Siaj piuloj Li gardas, Kaj la malvirtuloj pereas en mallumo; CXar ne per sia forto potencigxas la homo.

Job 5:14

14 En la tago ili renkontas mallumon, Kaj en tagmezo ili palpas, kiel en nokto.

Job 12:25

25 Ili palpas en mallumo, en senlumeco; Kaj Li sxanceligxigas ilin kiel ebriuloj.

Job 18:5-6

5 La lumo de la malpiulo estingigxos, Kaj ne brilos la flamo de lia fajro. 6 La lumo mallumigxos en lia tendo, Kaj lia lucerno super li estingigxos.

Job 18:18

18 Li estos elpelita el lumo en mallumon, Kaj el la mondo li estos elpusxita.

Proverbs 2:13

13 De tiuj, kiuj forlasas la gxustan vojon, Por iri la vojojn de mallumo,

Isaiah 59:9-10

9 Tial malproksimigxis de ni justeco, kaj vero ne atingis nin; ni atendas lumon, sed jen estas mallumo; brilon, sed ni iras en mallumo. 10 Ni palpas la muron kiel blinduloj, kaj ni palpas kiel senokululoj; en tagmezo ni faletas kiel en krepusko, en mallumo kiel mortintoj.

Jeremiah 13:16

16 Donu honoron al la Eternulo, via Dio, antaux ol Li venigos mallumon, kaj antaux ol viaj piedoj falpusxigxos sur la mallumaj montoj; tiam vi atendos lumon, sed Li donos anstataux gxi ombron de morto, densan nebulon.

Jeremiah 23:12

12 Pro tio ilia vojo estos kiel glitigaj lokoj en mallumo:ili glitos tie kaj falos; cxar Mi venigos sur ilin malfelicxon en la jaro, kiam Mi punvizitos ilin, diras la Eternulo.

Matthew 7:23

23 Kaj tiam mi konfesos al ili:Mi neniam konis vin; forigxu de mi, vi farantoj de maljusteco.

Matthew 15:14

14 Lasu ilin; ili estas blindaj kondukantoj de blinduloj. Kaj se blindulo kondukos blindulon, ambaux falos en fosajxon.

John 11:10

10 Sed se iu iras dum la nokto, li faletas, cxar en li ne estas la lumo.

John 12:35

35 Jesuo do diris al ili:Ankoraux mallongan tempon estas la lumo kun vi. Iradu, dum vi havas la lumon, por ke la mallumo ne venu sur vin; cxar tiu, kiu iradas en mallumo, ne scias, kien li iras.

1 John 2:11

11 Sed kiu malamas sian fraton, tiu estas en la mallumo, kaj iras en la mallumo, kaj ne scias, kien li iras, cxar la mallumo blindigis al li la okulojn.

Psalms 78:1

1 Instruo de Asaf. Atentu, ho mia popolo, mian instruon; Klinu vian orelon al la paroloj de mia busxo.

Psalms 90:12

12 Instruu nin kalkuli niajn tagojn, Por ke ni akiru sagxan koron.

Proverbs 6:20-21

20 Konservu, mia filo, la ordonon de via patro, Kaj ne forjxetu la instruon de via patrino. 21 Ligu ilin por cxiam al via koro, Volvu ilin sur vian kolon.

Proverbs 7:1

1 Mia filo! konservu miajn vortojn, Kaj gardu cxe vi miajn moralordonojn.

Matthew 17:5

5 Dum li ankoraux parolis, jen luma nubo superombris ilin; kaj jen vocxo el la nubo, dirante:CXi tiu estas Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron; auxskultu lin.

Psalms 40:8

8 Plenumi Vian volon, mia Dio, mi deziras, Kaj Viaj ordonoj estas en mia koro.

Proverbs 3:3

3 Favoro kaj vero vin ne forlasu; Alligu ilin al via kolo, Skribu ilin sur la tabeloj de via koro.

Proverbs 3:21

21 Mia filo! ili ne foriru de viaj okuloj; Konservu klarecon de la kapo kaj prudenton:

Proverbs 7:1-2

1 Mia filo! konservu miajn vortojn, Kaj gardu cxe vi miajn moralordonojn. 2 Konservu miajn moralordonojn, kaj vivu; Kaj mian instruon, kiel la pupilon de viaj okuloj.

Proverbs 3:8

8 CXi tio estos saniga por via korpo, Kaj bona nutro por viaj ostoj.

Proverbs 4:10

10 Auxskultu, mia filo, kaj akceptu miajn vortojn; Kaj multigxos la jaroj de via vivo.

Proverbs 12:18

18 Ofte nepripensita parolo vundas kiel glavo; Sed la lango de sagxuloj sanigas.

Jeremiah 33:6

6 Jen Mi redonos al gxi bonstaton kaj kuracon, kaj Mi resanigos ilin, kaj Mi malkovros por ili abundon da paco kaj vero.

Psalms 139:23-24

23 Esploru min, ho Dio, kaj konu mian koron; Provu min kaj sciu miajn pensojn. 24 Kaj rigardu, cxu mi estas sur malbona vojo, Kaj gvidu min sur la vojo de eterneco.

Proverbs 4:7

7 La komenco de sagxo estas:akiru sagxon; Kaj por via tuta havo akiru prudenton.

Proverbs 11:16

16 Aminda virino akiras honoron, Kaj potenculoj akiras ricxon.

Proverbs 13:3

3 Kiu gardas sian busxon, tiu gardas sian animon; Kiu tro malfermas sian busxon, tiu pereas.

Proverbs 22:5

5 Dornoj kaj retoj estas sur la vojo de malbonagulo; Kiu gardas sian animon, tiu malproksimigxas de ili.

Proverbs 23:19

19 Auxskultu vi, mia filo, kaj estu sagxa, Kaj direktu vian koron al la gxusta vojo.

Proverbs 28:26

26 Kiu fidas sin mem, tiu estas malsagxa; Sed kiu tenas sin prudente, tiu estos savita.

Ecclesiastes 5:13

13 Turmentan malbonon mi vidis sub la suno:ricxecon konservatan por la malutilo de gxia propra mastro.

Jeremiah 17:9

9 Malica estas cxies koro, kaj nefidinda; kiu povas gxin ekkoni?

Matthew 12:34-35

34 Ho vipuridoj! kiel vi povas paroli bonajxojn, estante malbonaj? cxar el la abundo de la koro la busxo parolas. 35 La bona homo el sia bona trezoro elmetas bonajxojn; kaj la malbona homo el sia malbona trezoro elmetas malbonajxojn.

Matthew 15:19

19 CXar el la koro eliras malvirtaj pensoj, mortigoj, adultoj, malcxastajxoj, sxteloj, falsatestoj, blasfemoj:

Mark 7:21-23

21 CXar de interne, el la koro de homoj, eliras malvirtaj pensoj, malcxastajxoj, 22 sxteloj, mortigoj, adultoj, avideco, malindajxoj, ruzeco, voluptoj, malica okulo, blasfemo, aroganteco, malsagxeco; 23 cxiuj tiuj malbonoj elvenas de interne kaj profanas la homon.

Mark 14:38

38 Viglu kaj pregxu, por ke vi ne eniru en tenton; la spirito ja estas fervora, sed la karno estas malforta.

Luke 6:45

45 Bona homo el la bona trezorejo de sia koro liveras bonon, kaj malbona homo el la malbona trezorejo liveras malbonon; cxar el la abundo de la koro parolas lia busxo.

Hebrews 12:15

15 rigardante zorge, por ke neniu maltrafu la gracon de Dio, por ke nenia radiko de maldolcxeco, altkreskante, vin gxenu, kaj por ke per tio multaj ne malpurigxu;

James 1:14-15

14 sed cxiu estas tentata, kiam li estas fortirata de sia dezirado, kaj delogata. 15 Tiam la dezirado, gravedigxinte, naskas pekon; kaj la peko, maturigxinte, naskas morton.

Proverbs 6:12

12 Homo sentauxga, homo malbonfarema, Iras kun busxo malica,

Proverbs 8:8

8 Justaj estas cxiuj paroloj de mia busxo; Ili ne enhavas falson kaj malicon.

Proverbs 8:13

13 Timo antaux la Eternulo malamas malbonon, Fieron, malhumilon, kaj malbonan vojon; Malsinceran busxon mi malamas.

Proverbs 17:20

20 Malica koro ne trovos bonon; Kaj kiu havas negxustan langon, tiu enfalos en malfelicxon.

Ezekiel 18:31

31 Forjxetu de vi cxiujn viajn krimojn, per kiuj vi pekis, kaj faru al vi novan koron kaj novan spiriton. Kial vi mortu, ho domo de Izrael?

Ephesians 4:25-31

25 Pro tio, formetante malveron, cxiu parolu veron kun sia proksimulo, cxar ni estas membroj unu de alia. 26 Koleru kaj ne peku, la suno ne subiru sur via kolero; 27 ankaux ne donu lokon al la diablo. 28 SXtelinto ne plu sxtelu, sed prefere li laboru, farante bonon per siaj manoj, por ke li havu ion por doni al bezonanto. 29 El via busxo eliru neniu putra vorto, sed nur tio, kio estas bona, por konvena edifado, por ke gxi donu gracon al la auxdantoj. 30 Kaj ne cxagrenu la Sanktan Spiriton de Dio, en kiu vi estis sigelitaj al la tago de elacxeto. 31 CXia akreco kaj indigno kaj kolero kaj vocxbruado kaj kalumnio estu formetitaj el inter vi, kune kun cxia malico;

Colossians 3:8

8 Sed nun formetu ankaux la jenajn:koleron, pasian indignon, malicon, kalumnion, hontindan parolon el via busxo;

1 Timothy 6:5

5 disputadoj de homoj mense perversigitaj kaj senigitaj je la vero, supozantaj, ke la pieco estas gajnilo.

James 1:21

21 Tial, formetinte cxian malpurecon kaj superfluon de malico, akceptu kun humileco la enplantitan vorton, kiu povas savi viajn animojn.

James 1:26

26 Se iu sxajnas al si religia, ne bridante sian langon, sed trompante sian koron, ties religio estas vanta.

1 Peter 2:1

1 Formetinte do cxian malbonon kaj cxian trompon kaj hipokritecon kaj enviojn kaj cxiajn kalumniojn,

Job 31:1

1 Mi faris interligon kun miaj okuloj, Ke mi ne atentu virgulinon.

Psalms 119:37

37 Deturnu miajn okulojn, ke ili ne rigardu falsajxon; Vivigu min per Viaj vojoj.

Proverbs 23:5

5 CXu vi direktos viajn okulojn al gxi? gxi jam ne ekzistos; CXar ricxeco faras al si flugilojn kiel aglo, kaj forflugas al la cxielo.

Proverbs 23:33

33 Viaj okuloj vidos fremdajxojn, Kaj via koro parolos malgxustajxojn.

Matthew 6:22

22 La lampo de la korpo estas la okulo; se do via okulo estas sendifekta, via tuta korpo estos luma.

Psalms 37:23

23 De la Eternulo fortikigxas la pasxoj de virta homo, Kaj lia vojo placxas al Li.

Psalms 40:2

2 Kaj Li eltiris min el la pereiga foso, el la sxlima marcxo, Kaj Li starigis sur roko mian piedon kaj fortikigis miajn pasxojn.

Psalms 119:5

5 Ho, estu fortikaj miaj vojoj, Ke mi observu Viajn legxojn!

Psalms 119:59

59 Mi esploris miajn vojojn Kaj direktis miajn pasxojn al Viaj legxoj.

Proverbs 5:6

6 SXi ne iras rekte laux la vojo de vivo; SXiaj pasxoj sxanceligxas, sed tion sxi ne scias.

Proverbs 5:21

21 CXar antaux la okuloj de la Eternulo estas la vojoj de homo, Kaj cxiujn liajn irojn Li pripensas.

Ezekiel 18:28

28 CXar li rigardis, kaj retiris sin de cxiuj siaj malbonagoj, kiujn li faris, tial li nepre vivos, li ne mortos.

Haggai 1:5

5 Nun tiele diras la Eternulo Cebaot:Pripensu bone vian staton:

Haggai 1:7

7 Tiele diras la Eternulo Cebaot:Pripensu bone vian staton.

Ephesians 5:15

15 Zorgu do, ke vi atente iradu, ne kiel malsagxaj, sed kiel sagxaj;

Ephesians 5:17

17 Ne estu do senprudentaj, sed komprenu, kio estas la volo de la Sinjoro.

1 Thessalonians 3:13

13 por ke li faru viajn korojn senkulpaj kaj sanktaj antaux nia Dio kaj Patro, cxe la alveno de nia Sinjoro Jesuo kun cxiuj liaj sanktuloj.

2 Thessalonians 3:3

3 Sed fidela estas la Sinjoro, kiu vin fortikigos kaj vin defendos kontraux la malbonulo.

Hebrews 12:13

13 kaj faru rektajn vojetojn por viaj piedoj, por ke tio, kio estas lama, ne deturnigxu, sed prefere resanigxu.

1 Peter 5:10

10 Kaj la Dio de cxia graco, kiu vin alvokis al Sia eterna gloro en Kristo, mem perfektigos, firmigos, plifortigos vin ne longe suferintajn.

Deuteronomy 5:32

32 Kaj observu, ke vi faru, kiel ordonis al vi la Eternulo, via Dio; ne forflankigxu dekstren, nek maldekstren.

Deuteronomy 12:32

32 CXion, kion mi ordonas al vi, tion observu, ke vi gxin plenumu; ne aldonu al tio, kaj ne deprenu de tio.

Deuteronomy 28:14

14 kaj se vi ne deklinigxos de cxiuj vortoj, kiujn mi ordonas al vi hodiaux, dekstren nek maldekstren, por sekvi aliajn diojn, servante al ili.

Joshua 1:7

7 Nur estu forta kaj tre kuragxa, penante agi laux la tuta instruo, kiun donis al vi Mia servanto Moseo; ne deklinigxu de gxi dekstren nek maldekstren, por ke vi sukcesu cxie, kien vi iros.

Proverbs 16:17

17 La vojo de virtuloj evitas malbonon; Kiu gardas sian vojon, tiu konservas sian animon.

Isaiah 1:16

16 Lavu vin, purigu vin; forigu la malbonon de viaj faroj antaux Miaj okuloj, cxesu malbonagi.

Romans 12:9

9 Via amo estu sen hipokriteco. Abomenu tion, kio estas malbona; algluigxu al la bona.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.