31 Kaj jen cxie elkreskis urtiko, CXio estas kovrita de dornoj, Kaj la sxtona muro estas detruita.
Proverbs 24:31 Cross References - Esperanto
Genesis 3:17-19
17 Kaj al Adam Li diris: CXar vi obeis la vocxon de via edzino, kaj vi mangxis de la arbo, pri kiu Mi ordonis al vi, dirante, ke vi ne mangxu de gxi, tial malbenita estu la tero pro vi; kun suferoj vi mangxados de gxi dum via tuta vivo.
18 Kaj dornojn kaj pikajxojn gxi kreskigos por vi, kaj vi mangxados herbojn de la kampo.
19 En la sxvito de via vizagxo vi mangxados panon, gxis vi revenos en la teron, el kiu vi estas prenita; cxar vi estas polvo kaj refarigxos polvo.
Job 31:40
40 Tiam anstataux tritiko kresku por mi kardo, Kaj anstataux hordeo dornoj. Finigxis la paroloj de Ijob.
Proverbs 19:23
23 Timo antaux la Eternulo kondukas al vivo, Al sateco, kaj al evito de malbono.
Proverbs 20:4
4 En la malvarma tempo mallaborulo ne plugas; Li petos en auxtuno, kaj li nenion ricevos.
Proverbs 22:13
13 Mallaborulo diras:Leono estas ekstere, Mi povus esti mortigita meze de la strato.
Proverbs 23:21
21 CXar drinkemulo kaj mangxegemulo malricxigxos, Kaj dormemulo havos sur si cxifonajxojn.
Ecclesiastes 10:18
18 De mallaboremeco falos la plafono; kaj, se oni mallevas la manojn, tramalsekigxas la domo.
Isaiah 5:5
5 Nun mi sciigos al vi, kion mi faros al mia vinbergxardeno:forigita estos gxia barilo, kaj gxi estos ruinigata, gxiaj muroj estos disjxetitaj, kaj gxi estos piedpremata.
Jeremiah 4:3
3 CXar tiele diras la Eternulo al la viroj de Judujo kaj al Jerusalem:Plugu al vi novan plugokampon, kaj ne semu inter dornajxo.
Matthew 13:7
7 Kaj aliaj falis inter dornojn, kaj la dornoj kreskis kaj sufokis ilin;
Matthew 13:22
22 Kaj kiu ricevis semon inter la dornoj, estas tiu, kiu auxdas la vorton; sed la zorgoj de la mondo kaj la trompo de ricxo sufokas la vorton, kaj li farigxas senfrukta.
Hebrews 6:8
8 sed se gxi donas dornojn kaj kardojn, gxi estas malaprobata kaj proksima al malbeno; gxia fino estas en brulado.