Proverbs 24:32 Cross References - Esperanto

32 Kaj kiam mi vidis, mi prenis gxin en mian koron, Mi rigardis, kaj ricevis instruon:

Deuteronomy 13:11

11 Kaj la tuta Izrael tion auxdos kaj ektimos, kaj oni ne plu faros tian malbonan agon inter vi.

Deuteronomy 21:21

21 Tiam cxiuj homoj de lia urbo prijxetu lin per sxtonoj, ke li mortu; tiel ekstermu la malbonon el inter vi, kaj cxiuj Izraelidoj auxdos kaj ektimos.

Deuteronomy 32:29

29 Se ili estus prudentaj, ili tion komprenus; Ili pripensus, kia estos ilia fino.

Job 7:17

17 Kio estas homo, ke Vi faras lin granda, Ke Vi zorgas pri li,

Psalms 4:4

4 Tremu, kaj ne peku; Meditu en viaj koroj, sur viaj kusxejoj, kaj estu fortikanimaj. Sela.

Luke 2:19

19 Sed Maria konservis cxiujn tiujn dirojn kaj pripensis ilin en sia koro.

Luke 2:51

51 Kaj li malsupreniris kun ili, kaj venis en Nazareton, kaj li estis obeema al ili; kaj lia patrino konservis cxiujn tiujn dirojn en sia koro.

1 Corinthians 10:6

6 Sed tio okazis kiel ekzemploj por ni, por ke ni ne deziregu malbonajxojn, kiel ili ankaux deziregis.

1 Corinthians 10:11

11 Tio okazis al ili kiel ekzemploj, kaj gxi estas skribita kiel admono por ni, sur kiujn venis la finoj de la mondagxoj.

Jude 1:5-7

5 Mi do volas rememorigi vin, kvankam vi jam per unu fojo sciigxis pri cxio, ke la Sinjoro, savinte popolon el la Egipta lando, poste pereigis la nekredantojn. 6 Kaj angxelojn, kiuj ne konservis sian regadon, sed forlasis sian propran logxejon, Li rezervis sub mallumo en katenoj cxiamaj gxis la jugxo en la granda tago. 7 Kiel ankaux Sodom kaj Gomora kaj la cxirkauxaj urboj tiel same, kiel cxi tiuj, malcxastigxinte kaj foririnte post fremdan karnon, estas elmontritaj kiel ekzemplo, suferante la punon de eterna fajro.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.