Proverbs 24:29 Cross References - Esperanto

29 Ne diru:Kiel li agis kontraux mi, tiel mi agos kontraux li; Mi redonos al la homo laux lia faro.

Judges 15:11

11 Tiam iris tri mil homoj el Jehuda al la fendego de la roko Etam, kaj diris al SXimsxon:CXu vi ne scias, ke la Filisxtoj regas super ni? kion do vi faris al ni? Kaj li diris al ili:Kiel ili agis kun mi, tiel mi agis kun ili.

2 Samuel 13:22-28

22 Absxalom parolis kun Amnon nek malbonon nek bonon; cxar Absxalom malamis Amnonon pro tio, ke li perfortis lian fratinon Tamar. 23 Okazis post du jaroj, ke oni tondis la sxafojn cxe Absxalom en Baal- HXacor, kiu estas apud Efraim; kaj Absxalom invitis cxiujn filojn de la regxo. 24 Kaj Absxalom venis al la regxo, kaj diris:Jen oni tondas cxe via sklavo; mi petas, ke la regxo kun siaj servantoj venu al via sklavo. 25 Sed la regxo diris al Absxalom:Ne, mia filo, ni ne iros cxiuj, por ke ni ne estu sxargxo por vi. Tiu insiste lin petis; sed li ne volis iri, li nur benis lin. 26 Tiam Absxalom diris:Se ne, tiam almenaux mia frato Amnon iru kun ni. Kaj la regxo diris al li:Por kio li iru kun vi? 27 Sed Absxalom insiste lin petis; tial li lasis iri kun li Amnonon kaj cxiujn filojn de la regxo. 28 Kaj Absxalom ordonis al siaj servantoj jene:Rigardu, mi petas, kiam la koro de Amnon gajigxos de vino, kaj mi diros al vi, ke vi frapu Amnonon, tiam mortigu lin, ne timu; cxar ja mi ordonis al vi; estu senhezitaj kaj kuragxaj.

Proverbs 20:22

22 Ne diru:Mi repagos malbonon; Fidu la Eternulon, kaj Li vin helpos.

Proverbs 25:21-22

21 Se via malamanto estas malsata, mangxigu al li panon; Kaj se li estas soifa, trinkigu al li akvon; 22 CXar fajrajn karbojn vi kolektos sur lia kapo, Kaj la Eternulo vin rekompencos.

Matthew 5:39-44

39 sed mi diras al vi:Ne rezistu al malbono; sed al tiu, kiu frapas vian dekstran vangon, turnu ankaux la alian. 40 Kaj se iu deziras procesi kontraux vi, por forpreni vian tunikon, lasu lin preni ankaux vian mantelon. 41 Kaj se iu devigas vin iri unu mejlon, iru kun li du. 42 Donu al tiu, kiu petas de vi; kaj ne deturnu vin de tiu, kiu deziras prunti de vi. 43 Vi auxdis, ke estas dirite:Amu vian proksimulon, kaj malamu vian malamikon; 44 sed mi diras al vi:Amu viajn malamikojn, kaj pregxu por viaj persekutantoj;

Romans 12:17-21

17 Redonu al neniu malbonon pro malbono. Celu aprobindajxojn antaux cxiuj homoj. 18 Se estos eble, restu pacaj viaparte kun cxiuj homoj. 19 Ne vengxu vin, amataj, sed cedu lokon al kolero; cxar estas skribite:CXe Mi estas vengxo, Mi repagos, diras la Sinjoro. 20 Sed se via malamiko malsatas, donu al li mangxi; se li soifas, donu al li trinki; cxar tion farante, fajrajn karbojn vi kolektos sur lia kapo. 21 Ne venkigxu de malbono, sed venku malbonon per bono.

1 Thessalonians 5:15

15 Zorgu, ke neniu redonu al iu malbonon por malbono; sed cxiam sekvu tion, kio estas bona, unu por alia kaj por cxiuj.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.