Proverbs 24:27 Cross References - Esperanto

27 Plenumu vian laboron ekstere, Pretigu cxion sur via kampo; Kaj poste arangxu vian domon.

1 Kings 5:17-18

17 Kaj la regxo ordonis, ke oni elhaku grandajn sxtonojn, multekostajn sxtonojn, por arangxi por la domo fundamenton el sxtonoj cxirkauxhakitaj. 18 Kaj hakis la konstruistoj de Salomono kaj la konstruistoj de HXiram kaj la Gebalanoj, kaj pretigis lignon kaj sxtonojn, por konstrui la domon.

1 Kings 6:7

7 Kiam la domo estis konstruata, gxi estis konstruata el sxtonoj prete cxirkauxhakitaj; martelo aux hakilo aux ia alia fera instrumento ne estis auxdata en la domo dum gxia konstruado.

Luke 14:28-30

28 CXar kiu el vi, dezirante konstrui turon, unue ne sidigxas, por kalkuli la koston, cxu li havas suficxe, por fini gxin? 29 Por ke, kiam li metis la fundamenton kaj ne povas gxin fini, cxiuj vidantoj ne komencu moki lin, 30 dirante:CXi tiu homo komencis konstrui, sed ne povis fini.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.