26 Kiu respondas gxustajn vortojn, Tiu kisas per la lipoj.
Proverbs 24:26 Cross References - Esperanto
Genesis 41:38-57
38 Kaj Faraono diris al siaj servantoj: CXu ni povus trovi tian homon, kiel li, en kiu estas la spirito de Dio?
39 Kaj Faraono diris al Jozef: CXar Dio sciigis al vi cxion cxi tion, ne ekzistas kompetentulo kaj sagxulo tia, kiel vi.
40 Vi estos super mia domo, kaj viajn vortojn obeos mia tuta popolo; nur per la trono mi estos pli alta ol vi.
41 Kaj Faraono diris al Jozef: Vidu, mi estrigis vin super la tuta Egipta lando.
42 Kaj Faraono deprenis sian ringon de sia mano kaj metis gxin sur la manon de Jozef; kaj li vestis lin per bisinaj vestoj kaj metis oran cxenon sur lian kolon.
43 Kaj li veturigis lin sur sia dua cxaro; kaj oni kriis antaux li: Genuigxu! Kaj li estrigis lin super la tuta Egipta lando.
44 Kaj Faraono diris al Jozef: Mi estas Faraono; sed sen via ordono neniu levos sian manon aux sian piedon en la tuta Egipta lando.
45 Kaj Faraono donis al Jozef la nomon Cafnat-Paneahx, kaj li donis al li kiel edzinon Asnaton, filinon de Poti-Fera, pastro el On. Kaj Jozef komencis veturadon tra la Egipta lando.
46 Jozef havis la agxon de tridek jaroj, kiam li starigxis antaux Faraono, la regxo de Egiptujo. Kaj Jozef foriris de Faraono kaj trapasis la tutan Egiptan landon.
47 Kaj la tero alportis en la sep jaroj de abundeco grandegajn amasojn da greno.
48 Kaj li kolektis la tutan grenon de la sep jaroj, kiuj estis en la Egipta lando, kaj li metis la grenon en la urbojn; la grenon de cxiuj kampoj, kiuj estis cxirkaux iu urbo, li metis en gxin.
49 Kaj Jozef kolektis tre multe da greno, kiel la marborda sablo, gxis li cxesis kalkuli, cxar oni ne plu povis kalkuli.
50 Antaux ol venis la jaroj de malsato, al Jozef naskigxis du filoj, kiujn naskis al li Asnat, filino de Poti-Fera, pastro el On.
51 Kaj al la unuenaskito Jozef donis la nomon Manase, cxar, li diris, Dio forgesigis al mi cxiujn miajn suferojn kaj la tutan domon de mia patro.
52 Kaj al la dua li donis la nomon Efraim, cxar, li diris, Dio faris min fruktoporta en la lando de mia suferado.
53 Kaj finigxis la sep jaroj de abundeco, kiuj estis en la Egipta lando.
54 Kaj komencigxis la sep jaroj de malsato, kiel diris Jozef; kaj estis malsato en cxiuj landoj, sed en la tuta lando Egipta estis pano.
55 Kiam la tuta Egipta lando eksuferis malsaton, la popolo kriis al Faraono pri pano; tiam Faraono diris al cxiuj Egiptoj: Iru al Jozef, kaj kion li diros al vi, tion faru.
56 La malsato estis en la tuta lando. Jozef malfermis cxiujn grenejojn, kaj vendadis al la Egiptoj. Kaj la malsato estis tre granda en la Egipta lando.
57 Kaj el cxiuj landoj oni venadis Egiptujon, por acxeti de Jozef, cxar la malsato estis tre granda en cxiuj landoj.
Job 6:25
25 Kial vi mallauxdas pravajn vortojn? Kaj kion povas instrui la moralinstruanto el vi?
Proverbs 15:23
23 Plezuro por homo estas en la respondo de lia busxo; Kaj kiel bona estas vorto en la gxusta tempo!
Proverbs 16:1
1 Al la homo apartenas la projektoj de la koro; Sed de la Eternulo venas la vortoj de la lango.
Proverbs 25:11-12
Daniel 2:46-48
46 Tiam la regxo Nebukadnecar jxetis sin vizagxaltere kaj adorklinigxis al Daniel kaj ordonis alporti al li donacojn kaj bonodorajn incensojn.
47 La regxo ekparolis al Daniel, kaj diris:Vere, via Dio estas Dio de la dioj kaj Reganto de la regxoj, malkasxanta kasxitajxojn, kaj tial vi povis malkasxi tiun kasxitajxon.
48 Tiam la regxo altigis Danielon, donis al li grandajn kaj ricxajn donacojn, kaj faris lin reganto super la tuta lando de Babel kaj cxefo super cxiuj sagxuloj de Babel.
Mark 12:17-18
Mark 12:32-34
32 Kaj respondis al li la skribisto:Bone, Majstro, laux vero vi respondis, ke Li estas unu, kaj ne ekzistas alia krom Li;
33 kaj ami Lin per la tuta koro kaj per la tuta intelekto kaj per la tuta forto, kaj ami sian proksimulon kiel sin mem-tio multe pli valoras, ol cxiuj bruloferoj kaj pekoferoj.
34 Kaj Jesuo, vidante, ke li respondis prudente, diris al li:Vi ne estas malproksime de la regno de Dio. Kaj neniu plu kuragxis fari al li demandon.