15 Malbonon faras al si tiu, kiu garantias por fremdulo; Sed kiu malamas donadon de mano, tiu estas ekster dangxero.
Proverbs 11:15 Cross References - Esperanto
Proverbs 6:1-5
1 Mia filo! se vi garantiis por via proksimulo Kaj donis vian manon por aliulo,
2 Tiam vi enretigxis per la vortoj de via busxo, Kaptigxis per la vortoj de via busxo.
3 Tiam, mia filo, agu tiel kaj savigxu, CXar vi falis en la mano de via proksimulo: Iru, vigligxu, kaj petegu vian proksimulon;
4 Ne lasu viajn okulojn dormi Kaj viajn palpebrojn dormeti;
5 Savu vin, kiel gazelo, el la mano, Kaj kiel birdo el la mano de la birdokaptisto.
Proverbs 17:18
18 Homo malsagxa donas manon en manon, Kaj garantias por sia proksimulo.
Proverbs 20:16
16 Prenu la veston de tiu, kiu garantiis por aliulo; Kaj pro la fremduloj prenu de li garantiajxon.