Numbers 22:35 Cross References - Esperanto

35 Sed la angxelo de la Eternulo diris al Bileam:Iru kun la viroj; sed nur tion, kion Mi diros al vi, vi diru. Kaj Bileam iris kun la cxefoj de Balak.

Numbers 22:20-21

20 Kaj Dio venis al Bileam en la nokto, kaj diris al li:Se tiuj viroj venis, por voki vin, levigxu, iru kun ili, sed faru nur tion, kion Mi diros al vi. 21 Kaj Bileam levigxis matene kaj selis sian azeninon kaj iris kun la cxefoj de Moab.

Psalms 81:12

12 Kaj Mi lasis ilin al la kaprico de ilia koro, Ke ili iru laux siaj intencoj.

Isaiah 37:26-29

26 CXu vi ne auxdis, ke Mi jam de longe tion decidis, de tempo antikva tion destinis? nun Mi tion plenumis, ke la fortikigitaj urboj farigxis amaso da ruinsxtonoj. 27 Kaj iliaj logxantoj senfortigitaj ektremis kaj kovrigxis per honto; ili farigxis kiel herbo de kampo, kiel malgrava verdajxo, kiel musko sur tegmentoj, kaj kiel sunbruligita greno antaux la spikigxo. 28 Sed vian sidon kaj vian eliron kaj vian venon Mi scias, ankaux vian koleron kontraux Mi. 29 Pro tio, ke vi koleris kontraux Mi kaj via aroganteco venis al Miaj oreloj, Mi metos Mian ringon en viajn nazotruojn kaj Mian busxbridajxon en vian busxon, kaj Mi reirigos vin per la sama vojo, per kiu vi venis.

2 Thessalonians 2:9-12

9 tiun, kies alveno estas pro la energio de Satano kun cxia potenco kaj kun signoj kaj mensogaj mirindajxoj, 10 kaj kun cxia trompo de maljusteco por la pereantoj, pro tio, ke ili ne ricevis la amon al la vero por esti savitaj. 11 Kaj pro tio Dio sendas al ili energion de eraro, tiel, ke ili kredos mensogon; 12 por ke estu jugxataj cxiuj, kiuj ne kredis la veron, sed trovis plezuron en maljusteco.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.