Numbers 21:6 Cross References - Esperanto

6 Tiam la Eternulo sendis sur la popolon venenajn serpentojn, kaj ili mordis la popolon, kaj mortis multe da homoj el Izrael.

Genesis 3:14-15

14 Kaj Dio la Eternulo diris al la serpento: CXar vi tion faris, tial estu malbenita inter cxiuj brutoj kaj inter cxiuj bestoj de la kampo; sur via ventro vi irados kaj teron vi mangxados dum via tuta vivo. 15 Kaj Mi metos malamikecon inter vi kaj la virino kaj inter via idaro kaj sxia idaro; gxi frapados vian kapon, kaj vi pikados gxian kalkanon.

Deuteronomy 8:15

15 kaj kiu trakondukis vin tra la granda kaj terura dezerto, kie estis serpentoj, aspidoj kaj skorpioj kaj sekaj lokoj senakvaj; kaj kiu eligis por vi akvon el granita roko;

Isaiah 14:29

29 Ne gxoju, tuta Filisxtujo, ke rompita estas la vergo, kiu vin batadis; cxar el la radiko de serpento eliros vipuro, kaj gxia produkto estos fluganta serpento.

Isaiah 30:6

6 Jen oni vidas sxargxojn sur bestoj en sudo, en lando de mizero kaj suferoj, kie estas leonino kaj leono, vipuro kaj fluganta serpento; ili forportas sur la dorso de junaj azenoj siajn ricxajxojn kaj sur la gxibo de kameloj siajn trezorojn al popolo, kiu ne povas utili.

Jeremiah 8:17

17 CXar jen Mi sendos sur vin serpentojn, vipurojn, kiujn oni ne povas sorcxligi, kaj ili pikos vin, diras la Eternulo.

Amos 9:3-4

3 Se ili kasxus sin sur la supro de Karmel, Mi tie elsercxos kaj prenos ilin; se ili kasxigxus for de Miaj okuloj sur la fundo de la maro, ecx tie Mi ordonos al la serpento, ke gxi piku ilin. 4 Se ili iros en forkaptitecon antaux siaj malamikoj, ankaux tie Mi ordonos al la glavo mortigi ilin. Mi direktos sur ilin Miajn okulojn por malfelicxo, ne por bono.

1 Corinthians 10:9

9 Kaj ni ne incitu la Eternulon, kiel kelkaj el ili incitis, kaj pereis per serpentoj.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.