Numbers 20:22 Cross References - Esperanto

22 Kaj ili elmovigxis el Kadesx; kaj la Izraelidoj, la tuta komunumo, venis al la monto Hor.

Numbers 13:26

26 Kaj ili iris kaj venis al Moseo kaj al Aaron kaj al la tuta komunumo de la Izraelidoj en la dezerton Paran, en la lokon Kadesx, kaj donis al ili raporton kaj al la tuta komunumo kaj montris al ili la fruktojn de la lando.

Numbers 20:1

1 Kaj venis la Izraelidoj, la tuta komunumo, en la dezerton Cin en la unua monato; kaj la popolo eklogxis en Kadesx, kaj tie mortis Mirjam kaj estis tie enterigita.

Numbers 20:14

14 Kaj Moseo sendis senditojn el Kadesx al la regxo de Edom, por diri:Tiel diras via frato Izrael:Vi scias cxiujn malfacilajxojn, kiuj trafis nin;

Numbers 20:16

16 kaj ni ekkriis al la Eternulo, kaj Li auxdis nian vocxon, kaj Li sendis angxelon kaj elkondukis nin el Egiptujo; kaj jen ni estas en Kadesx, urbo cxe la fino de viaj limoj;

Numbers 21:4

4 Kaj ili elmovigxis de la monto Hor laux la vojo al la Rugxa Maro, por cxirkauxiri la landon de Edom. Kaj senkuragxigxis la animo de la popolo sur la vojo.

Numbers 33:36-38

36 Kaj ili eliris el Ecjon-Geber kaj haltis tendare en la dezerto Cin (tio estas Kadesx). 37 Kaj ili eliris el Kadesx, kaj haltis tendare cxe la monto Hor, cxe la rando de la lando de Edom. 38 Kaj la pastro Aaron supreniris sur la monton Hor laux la ordono de la Eternulo, kaj mortis tie en la jaro kvardeka post la eliro de la Izraelidoj el la lando Egipta, en la kvina monato, en la unua tago de la monato.

Numbers 34:7

7 Kaj tia estu por vi la limo norda:de la Granda Maro vi tiros gxin al vi gxis la monto Hor;

Ezekiel 47:19

19 La suda rando estas de Tamar gxis la Akvo de Malpaco apud Kadesx, laux la torento gxis la Granda Maro; tio estas la rando suda.

Ezekiel 48:28

28 Apud la limo de Gad, cxe la rando suda, estos la limo de Tamar gxis la Akvo de Malpaco apud Kadesx, lauxlonge de la torento gxis la Granda Maro.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.