Numbers 14:44 Cross References - Esperanto

44 Sed ili obstinis, kaj iris sur la supron de la monto; tamen la kesto de la interligo de la Eternulo kaj Moseo ne eliris el la tendaro.

Numbers 10:33

33 Kaj ili ekvojiris for de la monto de la Eternulo vojon de tri tagoj; kaj la kesto de la interligo de la Eternulo iris antaux ili la tritagan vojon, por esplori por ili lokon de ripozo.

Numbers 15:30

30 Sed se iu faris ion per mano malhumila, cxu li estas indigxeno, cxu fremdulo, li blasfemis kontraux la Eternulo; kaj ekstermigxos tiu homo el inter sia popolo;

Numbers 31:6

6 Kaj Moseo sendis ilin, po mil el tribo, en militon, ilin kaj Pinehxason, filon de la pastro Eleazar, en militon, kaj la sanktaj vazoj kaj alarmaj trumpetoj estis en lia mano.

Deuteronomy 1:43

43 Kaj mi diris al vi, sed vi ne auxskultis; kaj vi malobeis la vortojn de la Eternulo, kaj vi estis malhumilaj kaj iris sur la monton.

1 Samuel 4:3-11

3 Kaj la popolo venis en la tendaron, kaj la plejagxuloj de Izrael diris:Pro kio la Eternulo frapis nin hodiaux antaux la Filisxtoj? ni prenu al ni el SXilo la keston de interligo de la Eternulo, por ke gxi venu inter nin kaj savu nin kontraux la manoj de niaj malamikoj. 4 Kaj la popolo sendis en SXilon, kaj oni alportis de tie la keston de interligo de la Eternulo Cebaot, sidanta sur la keruboj; tie estis kun la kesto de interligo de Dio la du filoj de Eli, HXofni kaj Pinehxas. 5 Kaj kiam la kesto de interligo de la Eternulo venis en la tendaron, tiam la tuta Izrael faris tian grandan kriadon, ke la tero ekbruis. 6 Kiam la Filisxtoj auxdis la lauxtan kriadon, ili diris:Kion signifas cxi tiu granda kaj forta kriado en la tendaro de la Hebreoj? Kaj ili eksciis, ke la kesto de la Eternulo venis en la tendaron. 7 Kaj la Filisxtoj ektimis, cxar ili diris:Venis Dio en la tendaron. Kaj ili diris:Ve al ni! cxar ne estis tiel antauxe. 8 Ve al ni! kiu savos nin kontraux la manoj de tiuj fortaj dioj? tio estas tiuj dioj, kiuj frapis la Egiptojn per cxiaj frapoj en la dezerto. 9 Estu kuragxaj kaj viraj, ho Filisxtoj, por ke vi ne farigxu sklavoj al la Hebreoj, kiel ili estis sklavoj al vi; estu viroj kaj batalu. 10 Kaj la Filisxtoj batalis, kaj la Izraelidoj estis venkobatitaj, kaj ili forkuris cxiu al sia tendo; kaj la venkobato estis tre granda, kaj falis el la Izraelidoj tridek mil piedirantoj. 11 Kaj la kesto de Dio estis prenita, kaj la du filoj de Eli, HXofni kaj Pinehxas, mortis.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.