1 Kiam la murego estis konstruita, mi starigis la pordojn; kaj ricevis siajn oficojn la pordegistoj, la kantistoj, kaj la Levidoj.
2 Kaj mi donis ordonon al mia frato HXanani, kaj al HXananja, kastelestro de Jerusalem (cxar li estis homo fidela, kaj diotima pli ol multaj aliaj),
3 kaj mi diris al ili:Oni ne malfermu la pordegojn de Jerusalem, antaux ol la suno estos bone varmiga; kaj tiel longe, kiel ili staras, ili restigu la pordegojn fermitaj kaj sxlositaj; kaj oni starigu gardon el la logxantoj de Jerusalem, cxiun sur lia gardoloko kaj cxiun kontraux lia domo.
4 Sed la urbo estis vasta kaj granda, kaj da logxantoj estis en gxi nemulte, kaj la domoj ne estis konstruitaj.
5 Kaj mia Dio min inspiris, kaj mi kunvenigis la eminentulojn kaj la estrojn kaj la popolon, por ilin registri. Kaj mi trovis la genealogian registron de tiuj, kiuj venis antauxe, kaj mi trovis, ke en gxi estas skribite jene:
6 Jen estas la logxantoj de la lando, kiuj iris el la forkaptitoj, kiujn forkondukis Nebukadnecar, regxo de Babel, kaj kiuj revenis en Jerusalemon kaj en Judujon, cxiu en sian urbon,
7 kiuj venis kun Zerubabel, Jesxua, Nehxemja, Azarja, Raamja, Nahxamani, Mordehxaj, Bilsxan, Misperet, Bigvaj, Nehxum, Baana. La nombro de la viroj de la popolo Izraela estis:
8 de la idoj de Parosx, du mil cent sepdek du,
9 de la idoj de SXefatja, tricent sepdek du,
10 de la idoj de Arahx, sescent kvindek du,
11 de la idoj de Pahxat-Moab, el la idoj de Jesxua kaj Joab, du mil okcent dek ok,
12 de la idoj de Elam, mil ducent kvindek kvar,
13 de la idoj de Zatu, okcent kvardek kvin,
14 de la idoj de Zakaj, sepcent sesdek,
15 de la idoj de Binuj, sescent kvardek ok,
16 de la idoj de Bebaj, sescent dudek ok,
17 de la idoj de Azgad, du mil tricent dudek du,
18 de la idoj de Adonikam, sescent sesdek sep,
19 de la idoj de Bigvaj, du mil sesdek sep,
20 de la idoj de Adin, sescent kvindek kvin,
21 de la idoj de Ater, el la domo de HXizkija, nauxdek ok,
22 de la idoj de HXasxum, tricent dudek ok,
23 de la idoj de Becaj, tricent dudek kvar,
24 de la idoj de HXarif, cent dek du,
25 de la idoj de Gibeon, nauxdek kvin,
26 de la logxantoj de Bet-Lehxem kaj de Netofa, cent okdek ok,
27 de la logxantoj de Anatot, cent dudek ok,
28 de la logxantoj de Bet-Azmavet, kvardek du,
29 de la logxantoj de Kirjat-Jearim, Kefira, kaj Beerot, sepcent kvardek tri,
30 de la logxantoj de Rama kaj Geba, sescent dudek unu,
31 de la logxantoj de Mihxmas, cent dudek du,
32 de la logxantoj de Bet-El kaj Aj, cent dudek tri,
33 de la logxantoj de Nebo-Ahxer, kvindek du,
34 de la idoj de la alia Elam, mil ducent kvindek kvar,
35 de la idoj de HXarim, tricent dudek,
36 de la idoj de Jerihxo, tricent kvardek kvin,
37 de la idoj de Lod, HXadid, kaj Ono, sepcent dudek unu,
38 de la idoj de Senaa, tri mil nauxcent tridek.
39 De la pastroj:de la idoj de Jedaja, el la domo de Jesxua, nauxcent sepdek tri,
40 de la idoj de Imer, mil kvindek du,
41 de la idoj de Pasxhxur, mil ducent kvardek sep,
42 de la idoj de HXarim, mil dek sep.
43 De la Levidoj:de la idoj de Jesxua, el la domo de Kadmiel, el la filoj de Hodja, sepdek kvar.
44 De la kantistoj:de la idoj de Asaf, cent kvardek ok.
45 De la pordegistoj:la idoj de SXalum, la idoj de Ater, la idoj de Talmon, la idoj de Akub, la idoj de HXatita, la idoj de SXobaj, cent tridek ok.
46 De la Netinoj:la idoj de Cihxa, la idoj de HXasufa, la idoj de Tabaot,
47 la idoj de Keros, la idoj de Sia, la idoj de Padon,
48 la idoj de Lebana, la idoj de HXagaba, la idoj de SXalmaj,
49 la idoj de HXanan, la idoj de Gidel, la idoj de Gahxar,
50 la idoj de Reaja, la idoj de Recin, la idoj de Nekoda,
51 la idoj de Gazam, la idoj de Uza, la idoj de Paseahx,
52 la idoj de Besaj, la idoj de Meunim, la idoj de Nefisxesim,
53 la idoj de Bakbuk, la idoj de HXakufa, la idoj de HXarhxur,
54 la idoj de Baclit, la idoj de Mehxida, la idoj de HXarsxa,
55 la idoj de Barkos, la idoj de Sisra, la idoj de Tamahx,
56 la idoj de Neciahx, la idoj de HXatifa.
57 La idoj de la servantoj de Salomono:la idoj de Sotaj, la idoj de Soferet, la idoj de Perida,
58 la idoj de Jaala, la idoj de Darkon, la idoj de Gidel,
59 la idoj de SXefatja, la idoj de HXatil, la idoj de Pohxeret-Cebaim, la idoj de Amon.
60 La nombro de cxiuj Netinoj kaj de la idoj de la servantoj de Salomono estis tricent nauxdek du.
61 Kaj jen estas la elirintoj el Tel-Melahx, Tel-HXarsxa, Kerub, Adon, kaj Imer, kiuj ne povis montri sian patrodomon kaj devenon, cxu ili devenas de Izrael:
62 la idoj de Delaja, la idoj de Tobija, la idoj de Nekoda, sescent kvardek du.
63 Kaj el la pastroj:la idoj de HXabaja, la idoj de Hakoc, la idoj de Barzilaj, kiu prenis al si edzinon el la filinoj de Barzilaj, la Gileadano, kaj estis nomata per ilia nomo.
64 Ili sercxis siajn dokumentojn genealogiajn, sed cxi tiuj ne trovigxis; tial ili estis eligitaj el la listo de la pastroj.
65 Kaj la regionestro diris al ili, ke ili ne mangxu el la plejsanktajxo, gxis aperos pastro kun la signoj de lumo kaj de justo.
66 La tuta komunumo kune konsistis el kvardek du mil tricent sesdek homoj,
67 krom iliaj sklavoj kaj sklavinoj, kies nombro estis sep mil tricent tridek sep, kaj al tio estis ducent kvardek kvin kantistoj kaj kantistinoj.
68 Da cxevaloj ili havis sepcent tridek ses; da muloj ili havis ducent kvardek kvin;
69 da kameloj ili havis kvarcent tridek kvin; da azenoj ses mil sepcent dudek.
70 Kelkaj el la cxefoj de patrodomoj donis por la laboroj:la regionestro donis por la trezorejo:mil darkemonojn da oro, kvindek aspergajn kalikojn, kvincent tridek pastrajn vestojn.
71 El la cxefoj de patrodomoj, kelkaj donis en la trezorejon de la laboroj dudek mil darkemonojn da oro kaj du mil ducent min�ojn da argxento.
72 Kaj kion donis la ceteraj el la popolo, tio estis:dudek mil darkemonoj da oro kaj du mil min�oj da argxento kaj sesdek sep pastraj vestoj.
73 Kaj eklogxis la pastroj kaj la Levidoj kaj la pordegistoj kaj la kantistoj kaj la popolanoj kaj la Netinoj kaj la tuta Izrael en siaj urboj. Kiam venis la sepa monato, la Izraelidoj estis jam en siaj urboj.
Nehemiah 7 Cross References - Esperanto
1 Chronicles 23:1-32
1 David maljunigxis kaj atingis suficxan agxon; kaj li faris Salomonon, sian filon, regxo super Izrael.
2 Kaj li kunvenigis cxiujn estrojn de Izrael kaj la pastrojn kaj la Levidojn.
3 Kaj estis kalkulitaj la Levidoj de la agxo de tridek jaroj kaj pli; kaj montrigxis, ke ilia nombro, kalkulante cxiujn kapojn de viroj, estis tridek ok mil.
4 El ili por administri la servadon de la domo de la Eternulo estis dudek kvar mil; da oficistoj kaj jugxistoj estis ses mil;
5 kvar mil pordegistoj, kaj kvar mil glorantoj de la Eternulo per instrumentoj, kiujn mi faris por glorado.
6 Kaj David dividis ilin en klasojn laux la filoj de Levi:Gersxon, Kehat, kaj Merari.
7 La Gersxonidoj:Ladan kaj SXimei.
8 La filoj de Ladan:la cxefo Jehxiel, Zetam, kaj Joel-tri.
9 La filoj de SXimei:SXelomit, HXaziel, kaj Haran-tri. Tio estas la cxefoj de patrodomoj de Ladan.
10 Kaj la filoj de SXimei:Jahxat, Zina, Jeusx, kaj Beria. Tio estas la filoj de SXimei-kvar.
11 Jahxat estis la cxefo, Zina estis la dua; Jeusx kaj Beria havis nemulte da infanoj, tial ili cxe la kalkulado prezentis unu patrodomon.
12 La filoj de Kehat:Amram, Jichar, HXebron, kaj Uziel-kvar.
13 La filoj de Amram:Aaron kaj Moseo. Aaron estis apartigita kaj sanktigita por la plejsanktejo, li kaj liaj idoj por cxiam, por incensadi antaux la Eternulo, por servadi al Li kaj por benadi en Lia nomo eterne.
14 Moseo estis homo de Dio, kaj liaj idoj estis alkalkulitaj al la tribo de Levi.
15 La filoj de Moseo:Gersxom kaj Eliezer.
16 La filoj de Gersxom:SXebuel estis la cxefo.
17 La filoj de Eliezer estis:Rehxabja, la unua; aliajn filojn Eliezer ne havis; sed Rehxabja havis tre multe da filoj.
18 La filoj de Jichar:SXelomit, la unua.
19 La filoj de HXebron:la unua estis Jerija, la dua estis Amarja, la tria estis Jahxaziel, la kvara estis Jekameam.
20 La filoj de Uziel:Mihxa, la unua, kaj Jisxija, la dua.
21 La filoj de Merari:Mahxli kaj Musxi. La filoj de Mahxli:Eleazar kaj Kisx.
22 Eleazar mortis, kaj li ne havis filojn, sed nur filinojn; kaj ilin prenis al si la filoj de Kisx, iliaj kuzoj.
23 La filoj de Musxi:Mahxli, Eder, kaj Jeremot-tri.
24 Tio estas la idoj de Levi laux iliaj patrodomoj, la cxefoj de patrodomoj laux ilia kalkulo, laux ilia lauxnoma kaj lauxkapa nombro, kiuj faradis la laboron de servado en la domo de la Eternulo, komencante de la agxo de dudek jaroj kaj plue.
25 CXar David diris:La Eternulo, Dio de Izrael, donis ripozon al Sia popolo; kaj Li enlogxigxis en Jerusalem por cxiam.
26 Kaj la Levidoj ne bezonis portadi la tabernaklon kaj cxiujn gxiajn vazojn por la servado en gxi.
27 Laux la lastaj ordonoj de David estis kalkulitaj la Levidoj, havantaj la agxon de dudek jaroj kaj pli.
28 Ilia ofico estis helpi al la Aaronidoj cxe la servado en la domo de la Eternulo, zorgi pri la kortoj, pri la cxambroj, pri la pureco de cxio sankta, kaj plenumi la laboron en la domo de Dio;
29 zorgi pri la pano de propono, pri la faruno por farunoferoj, pri la macoj, pri la patoj, pri la rostado, kaj pri cxia mezurado kaj pesado;
30 stari cxiumatene, por kanti lauxdon kaj gloron al la Eternulo, tiel same ankaux vespere;
31 fari cxiujn bruloferojn al la Eternulo en la sabatoj, monatkomencoj, kaj festoj, laux ilia nombro, laux la preskribo pri ili, cxiam antaux la Eternulo;
32 servi por dejxorado cxe la tabernaklo de kunveno, cxe la sanktajxoj, kaj apud siaj fratoj la Aaronidoj cxe la servado en la domo de la Eternulo.
1 Chronicles 25:1-26
1 David kaj la militestroj apartigis por la servado filojn de Asaf, de Heman, kaj de Jedutun, kiuj estis inspiritaj por harpoj, psalteroj, kaj cimbaloj. Ili estis kalkulitaj por sia servado:
2 el la filoj de Asaf:Zakur, Jozef, Netanja, kaj Asxarela, filoj de Asaf, sub gvidado de Asaf, kiu kantis cxe la regxo.
3 De Jedutun, la filoj de Jedutun:Gedalja, Ceri, Jesxaja, HXasxabja, kaj Matitja, ses, sub gvidado de sia patro Jedutun, kiu ludis inspirite sur harpo, por lauxdi kaj glori la Eternulon.
4 De Heman, la filoj de Heman:Bukija, Matanja, Uziel, SXebuel, Jerimot, HXananja, HXanani, Eliata, Gidalti, Romamti-Ezer, Josxbekasxa, Maloti, Hotir, kaj Mahxaziot.
5 CXiuj ili estis filoj de Heman, viziisto de la regxo koncerne la vortojn de Dio, por levi la kornon. Dio donis al Heman dek kvar filojn kaj tri filinojn.
6 CXiuj cxi tiuj estis sub la gvidado de siaj patroj cxe la kantado en la domo de la Eternulo, kun cimbaloj, psalteroj, kaj harpoj, cxe la servado en la domo de Dio, sub la gvidado de la regxo, Asaf, Jedutun, kaj Heman.
7 Ilia nombro, kune kun iliaj fratoj, instruitaj por kanti antaux la Eternulo, cxiuj kompetentuloj, estis ducent okdek ok.
8 Ili lotis pri la vico de sia dejxorado, la malgrandaj egale kiel la grandaj, kompetentulo egale kiel lernanto.
9 La unua loto eliris cxe Asaf por Jozef; la dua por Gedalja; li kun siaj fratoj kaj siaj filoj estis dek du;
10 la tria por Zakur; liaj filoj kaj fratoj estis dek du;
11 la kvara por Jicri; liaj filoj kaj fratoj estis dek du;
12 la kvina por Netanja; liaj filoj kaj fratoj estis dek du;
13 la sesa por Bukija; liaj filoj kaj fratoj estis dek du;
14 la sepa por Jesxarela; liaj filoj kaj fratoj estis dek du;
15 la oka por Jesxaja; liaj filoj kaj fratoj estis dek du;
16 la nauxa por Matanja; liaj filoj kaj fratoj estis dek du;
17 la deka por SXimei; liaj filoj kaj fratoj estis dek du;
18 la dek-unua por Azarel; liaj filoj kaj fratoj estis dek du;
19 la dek-dua por HXasxabja; liaj filoj kaj fratoj estis dek du;
20 la dek-tria por SXubael; liaj filoj kaj fratoj estis dek du;
21 la dek-kvara por Matitja; liaj filoj kaj fratoj estis dek du;
22 la dek-kvina por Jeremot; liaj filoj kaj fratoj estis dek du;
23 la dek-sesa por HXananja; liaj filoj kaj fratoj estis dek du;
24 la dek-sepa por Josxbekasxa; liaj filoj kaj fratoj estis dek du;
25 la dek-oka por HXanani; liaj filoj kaj fratoj estis dek du;
26 la dek-nauxa por Maloti; liaj filoj kaj fratoj estis dek du;
2 Chronicles 31:2
2 Kaj HXizkija starigis la grupojn de la pastroj kaj de la Levidoj laux ilia ordo, cxiun laux gxia destino, la pastrojn kaj la Levidojn por la bruloferoj kaj por la pacoferoj, por servado, por lauxdkantado kaj glorkantado, cxe la pordegoj de la tendaro de la Eternulo.
Ezra 3:8
8 En la dua jaro post ilia alveno al la domo de Dio en Jerusalem, en la dua monato, Zerubabel, filo de SXealtiel, kaj Jesxua, filo de Jocadak, kaj iliaj ceteraj fratoj, la pastroj, kaj la Levidoj, kaj cxiuj, kiuj venis el la kaptiteco en Jerusalemon, faris la komencon, kaj starigis la Levidojn, havantajn la agxon de dudek jaroj kaj pli, por inspekti la laborojn en la domo de la Eternulo.
Nehemiah 3:1-32
1 Kaj levigxis la cxefpastro Eljasxib, kaj liaj fratoj, la pastroj, kaj konstruis la Pordegon de SXafoj; ili sanktigis gxin kaj starigis gxiajn pordojn, ili sanktigis gxis la turo Mea, gxis la turo HXananel.
2 Apud li konstruis la logxantoj de Jerihxo, apud ili konstruis Zakur, filo de Imri.
3 La Pordegon de Fisxoj konstruis la logxantoj de Senaa; ili tegis gxin, kaj starigis gxiajn pordojn, serurojn, kaj riglilojn.
4 Apud ili konstruis Meremot, filo de Urija, filo de Hakoc; apud ili konstruis Mesxulam, filo de Berehxja, filo de Mesxezabel; apud ili konstruis Cadok, filo de Baana.
5 Apud ili konstruis la Tekoaanoj; tamen iliaj eminentuloj ne metis sian kolon sub laboradon por sia sinjoro.
6 La Malnovan Pordegon konstruis Jojada, filo de Paseahx, kaj Mesxulam, filo de Besodja; ili tegis gxin, kaj starigis gxiajn pordojn, gxiajn serurojn, kaj gxiajn riglilojn.
7 Apud ili konstruis Melatja, la Gibeonano, kaj Jadon, la Meronotano, la logxantoj de Gibeon kaj de Micpa, gxis la segxo de la transrivera regionestro.
8 Apud li konstruis Uziel, filo de HXarhaja, fandisto; apud li konstruis HXananja, filo de sxmirajxisto. Kaj ili restarigis Jerusalemon gxis la Largxa Murego.
9 Apud ili konstruis Refaja, filo de HXur, estro de duondistrikto de Jerusalem.
10 Apud ili kaj kontraux sia domo konstruis Jedaja, filo de HXarumaf; apud li konstruis HXatusx, filo de HXasxabneja.
11 Alian parton konstruis Malkija, filo de HXarim, kaj HXasxub, filo de Pahxat-Moab; ankaux la Turon de la Fornoj.
12 Apude konstruis SXalum, filo de Halohxesx, estro de duondistrikto de Jerusalem, li kaj liaj filinoj.
13 La Pordegon de la Valo konstruis HXanun kaj la logxantoj de Zanoahx; ili konstruis gxin, kaj starigis gxiajn pordojn, gxiajn serurojn, kaj gxiajn riglilojn, kaj mil ulnojn de la murego gxis la Pordego de Sterko.
14 La Pordegon de Sterko konstruis Malkija, filo de Rehxab, estro de la distrikto de Bet-Kerem; li konstruis gxin, kaj starigis gxiajn pordojn, serurojn, kaj riglilojn.
15 La Pordegon de la Fonto konstruis SXalun, filo de Kol-HXoze, estro de la distrikto de Micpa; li konstruis gxin kaj tegis gxin, kaj starigis gxiajn pordojn, serurojn, kaj riglilojn; ankaux la muregon cxe la lageto SXelahx de la regxa gxardeno kaj gxis la sxtupoj, kiuj iras malsupren de la urbo de David.
16 Post li konstruis Nehxemja, filo de Azbuk, estro de duondistrikto de Bet-Cur, gxis la loko kontraux la tomboj de David kaj gxis la farita lageto kaj gxis la Domo de Herooj.
17 Post li konstruis la Levidoj:Rehxum, filo de Bani; apude konstruis HXasxabja, estro de duondistrikto de Keila, por sia distrikto.
18 Post li konstruis iliaj fratoj, Bavaj, filo de HXenadad, estro de duondistrikto de Keila.
19 Apud li konstruis Ezer, filo de Jesxua, estro de Micpa, duan parton, cxe la angulo, kontraux la loko, kie oni supreniras al la armilejo.
20 Post li vigle konstruis Baruhx, filo de Zakaj, alian parton, de la angulo gxis la pordo de la domo de Eljasxib, la cxefpastro.
21 Post li konstruis Meremot, filo de Urija, filo de Hakoc, alian parton, de la pordo de la domo de Eljasxib gxis la fino de la domo de Eljasxib.
22 Post li konstruis la pastroj, kiuj logxis en la cxirkauxajxo.
23 Post ili konstruis Benjamen kaj HXasxub, kontraux sia domo; post ili konstruis Azarja, filo de Maaseja, filo de Ananja, apud sia domo.
24 Post li konstruis Binuj, filo de HXenadad, alian parton, de la domo de Azarja gxis la angulo kaj la rando.
25 Palal, filo de Uzaj, de kontraux la angulo kaj la turo, kiu elstaras el la supra regxa domo, apud la korto de malliberejo. Post li Pedaja, filo de Parosx
26 (La Netinoj logxis en Ofel.) gxis kontraux la Pordego de la Akvo oriente, kaj gxis la elstaranta turo.
27 Poste konstruis la Tekoaanoj, alian parton, de kontraux la granda elstaranta turo gxis la muro de Ofel.
28 De post la Pordego de la CXevaloj konstruis la pastroj, cxiu kontraux sia domo.
29 Poste konstruis Cadok, filo de Imer, kontraux sia domo; post li konstruis SXemaja, filo de SXehxanja, gardisto de la Orienta Pordego.
30 Post li konstruis HXananja, filo de SXelemja, kaj HXanun, sesa filo de Calaf, alian parton. Post li konstruis Mesxulam, filo de Berehxja, kontraux sia cxambro.
31 Post li konstruis Malkija, filo de fandisto, gxis la domo de la Netinoj kaj de la butikistoj, kontraux la Pordego de Depono kaj gxis la tegmenta cxambro de la angulo.
32 Inter la tegmenta cxambro de la angulo kaj la Pordego de SXafoj konstruis la fandistoj kaj la butikistoj.
Nehemiah 6:1
1 Kiam Sanbalat, Tobija, la Arabo Gesxem, kaj niaj ceteraj malamikoj auxdis, ke mi rekonstruis la muregon kaj ke ne restis en gxi difektoj (kvankam gxis tiu tempo mi ankoraux ne starigis pordojn en la pordegoj),
Nehemiah 6:15
15 La murego estis finita en la dudek-kvina tago de la monato Elul, en la dauxro de kvindek du tagoj.
Nehemiah 10:39
39 CXar en tiujn cxambrojn la Izraelidoj kaj la Levidoj devas liveri la oferdonon el la greno, mosto, kaj oleo. Tie trovigxas la vazoj de la sanktejo, la servantaj pastroj, la pordegistoj, kaj la kantistoj. Kaj ni ne forlasos la domon de nia Dio.
Nehemiah 11:3
3 Jen estas la cxefoj de la provinco, kiuj logxis en Jerusalem; en la urboj de Judujo logxis cxiu en sia posedajxo, laux siaj urboj, la Izraelidoj, pastroj, Levidoj, Netinoj, kaj idoj de la servantoj de Salomono.
Nehemiah 12:24
24 La cxefoj de la Levidoj:HXasxabja, SXerebja, Jesxua, filo de Kadmiel, kaj iliaj fratoj apud ili estis destinitaj por la lauxdkantoj, laux la arangxo de David, la homo de Dio, laux dejxorpartoj.
Genesis 42:18
18 Kaj Jozef diris al ili en la tria tago: Tion faru, kaj vi restos vivaj, cxar mi havas timon antaux Dio.
Exodus 18:21
21 Kaj vi elsercxu inter la tuta popolo homojn bravajn, timantajn Dion, homojn veramajn, neprofitamajn; kaj starigu ilin super la popolo kiel milestrojn, centestrojn, kvindekestrojn, kaj dekestrojn.
Numbers 12:7
7 sed ne tiel estas kun Mia sklavo Moseo:en Mia tuta domo li estas konfidato.
2 Samuel 23:3
3 La Dio de Izrael parolis, Al mi diris la Roko de Izrael: Justulo regas super homoj, Li regas en timo antaux Dio.
1 Kings 18:3
3 Ahxab vokis Obadjan, kiu estis lia palacestro. (Obadja estis tre diotima;
1 Kings 18:12
12 Kaj okazos, ke kiam mi foriros de vi, la spirito de la Eternulo forportos vin, mi ne scias kien; mi venos, por diri al Ahxab, kaj li ne trovos vin, kaj tiam li mortigos min; kaj via servanto estas diotima de sia juneco.
Nehemiah 1:2
2 Kaj venis HXanani, unu el miaj fratoj, li kaj kelkaj viroj el Judujo. Kaj mi demandis lin pri la Judoj, kiuj savigxis kaj restis el la forkaptitaro, kaj pri Jerusalem.
Nehemiah 2:8
8 kaj ankaux leteron al Asaf, la gardisto de la regxa arbaro, ke li donu al mi arbojn por tegi la pordegojn de la kastelo cxe la templo, kaj por la murego de la urbo, kaj por la domo, en kiu mi logxos. Kaj la regxo donis al mi, cxar super mi estis la favora mano de mia Dio.
Nehemiah 5:15
15 La antauxaj regionestroj, kiuj estis antaux mi, sxargxadis la popolon, kaj prenadis de ili panon kaj vinon, krom kvardek sikloj da argxento; ecx iliaj junuloj regis super la popolo. Sed mi ne agis tiel, pro timo antaux Dio.
Nehemiah 10:23
23 Hosxea, HXananja, HXasxub,
Nehemiah 13:13
13 Kaj mi starigis super la provizejoj la pastron SXelemja, la skribiston Cadok, el la Levidoj Pedajan, kaj al ili HXananon, filon de Zakur, filo de Matanja; cxar ili estis opiniataj fidindaj. Kaj ili havis la devon distribui la partojn al siaj fratoj.
Job 1:1
1 Estis iu homo en la lando Uc, lia nomo estis Ijob. Tiu homo estis honesta, justa, diotima, kaj li evitadis malbonon.
Psalms 101:6
6 Miaj okuloj restas turnataj al la fideluloj de la tero, ke ili sidu kun mi; Kiu iras la vojon de pieco, tiu servu al mi.
Isaiah 33:5-6
Daniel 6:4
4 Tiam la cxefaj estroj kaj la satrapoj komencis sercxi pretekston, por akuzi Danielon koncerne la aferojn de la regno. Sed ili povis trovi nenian pretekston nek kulpon; cxar li estis fidela, kaj nenia kulpo nek krimo estis trovebla en li.
Matthew 24:45
45 Kiu do estas la fidela kaj prudenta servisto, kiun la sinjoro starigis super siajn domanojn, por doni al ili nutrajxon gxustatempe?
Matthew 25:21
21 Lia sinjoro diris al li:Bone, vi bona kaj fidela servisto; vi estis fidela pri malmultaj aferoj, mi starigos vin super multaj; envenu en la gxojon de via sinjoro.
Luke 16:10-12
10 Kiu estas fidela en la plej malgranda afero, tiu estas fidela ankaux en multo; kaj kiu estas maljusta en la plej malgranda, tiu estas ankaux maljusta en multo.
11 Se do vi ne estis fidelaj en la maljusta mamono, kiu konfidos al vi la veran ricxon?
12 Kaj se vi ne estis fidelaj en tio, kio apartenas al alia homo, kiu donos al vi tion, kio estas via propra?
1 Corinthians 4:2
2 Cetere, cxi tie estas postulate cxe administrantoj, ke oni trovigxu fidela.
2 Timothy 2:2
2 Kaj kion vi de mi auxdis inter multaj atestantoj, tion transdonu al fidelaj homoj, kompetentaj instrui ankaux aliajn.
Nehemiah 3:23
23 Post ili konstruis Benjamen kaj HXasxub, kontraux sia domo; post ili konstruis Azarja, filo de Maaseja, filo de Ananja, apud sia domo.
Nehemiah 3:28-30
28 De post la Pordego de la CXevaloj konstruis la pastroj, cxiu kontraux sia domo.
29 Poste konstruis Cadok, filo de Imer, kontraux sia domo; post li konstruis SXemaja, filo de SXehxanja, gardisto de la Orienta Pordego.
30 Post li konstruis HXananja, filo de SXelemja, kaj HXanun, sesa filo de Calaf, alian parton. Post li konstruis Mesxulam, filo de Berehxja, kontraux sia cxambro.
Nehemiah 13:19
19 Kiam cxe la pordegoj de Jerusalem farigxis krepusko, antaux sabato, mi ordonis sxlosi la pordojn kaj ne malfermi ilin gxis post sabato. Kaj kelkajn el miaj servantoj mi starigis cxe la pordegoj, por ke oni ne enportu sxargxon en la tago sabata.
Psalms 127:1
1 Kanto de suprenirado. De Salomono. Se la Eternulo ne konstruas la domon, Tiam vane laboras super gxi gxiaj konstruantoj; Se la Eternulo ne gardas urbon, Tiam vane maldormas la gardanto.
Matthew 10:16
16 Jen mi forsendas vin kiel sxafojn meze de lupoj; estu do prudentaj kiel serpentoj, kaj simplaj kiel kolomboj.
Isaiah 58:12
12 Kaj oni rekonstruos cxe vi la antikvajn ruinojn; la fundamentojn de antaux multaj generacioj vi restarigos; kaj oni nomos vin riparanto de brecxoj, reboniganto de vojoj por logxado.
Haggai 1:4-6
4 CXu por vi mem estas nun la gxusta tempo, por sidi en viaj tabulitaj domoj, dum tiu domo estas ruinoj?
5 Nun tiele diras la Eternulo Cebaot:Pripensu bone vian staton:
6 vi semas multe, sed enportas malmulte; vi mangxas, sed ne gxissate; vi trinkas, sed ne gxisebrie; vi vestas vin, sed ne estas al vi varme; kiu laborenspezas monon, tiu laborenspezas por truhava saketo.
Matthew 6:33
33 Sed celu unue Lian regnon kaj Lian justecon, kaj cxio tio estos aldonita al vi.
1 Chronicles 9:1-9
1 CXiuj Izraelidoj estis kalkulitaj, kaj ili estis enskribitaj en la libro de la regxoj de Izrael. La Judojn oni forkondukis en Babelon pro iliaj malbonagoj.
2 La unuaj logxantoj, kiuj logxis en siaj posedajxoj, en siaj urboj, estis Izraelidoj, pastroj, Levidoj, kaj Netinoj.
3 En Jerusalem logxis parto de la idoj de Jehuda, de la idoj de Benjamen, kaj de la idoj de Efraim kaj de Manase:
4 Utaj, filo de Amihud, filo de Omri, filo de Imri, filo de Bani, el la idoj de Perec, filo de Jehuda;
5 kaj el la SXiloanoj:Asaja, la unuenaskito, kaj liaj filoj;
6 el la idoj de Zerahx:Jeuel, kaj iliaj fratoj, sescent nauxdek;
7 el la Benjamenidoj:Salu, filo de Mesxulam, filo de Hodavja, filo de Hasenua,
8 kaj Jibneja, filo de Jerohxam, Ela, filo de Uzi, filo de Mihxri, kaj Mesxulam, filo de SXefatja, filo de Reuel, filo de Jibnija;
9 kaj iliaj fratoj laux sia deveno, nauxcent kvindek ses. CXiuj cxi tiuj estis cxefoj de patrodomoj en siaj patrodomoj.
Ezra 2:62
62 Ili sercxis siajn dokumentojn genealogiajn, sed cxi tiuj ne trovigxis; tial ili estis eligitaj el la listo de la pastroj.
Ezra 7:27
27 Benata estu la Eternulo, Dio de niaj patroj, kiu metis en la koron de la regxo la ideon beligi la domon de la Eternulo en Jerusalem,
Nehemiah 5:19
19 Rememoru pri mi al bono, ho mia Dio, cxion, kion mi faris por cxi tiu popolo.
Nehemiah 6:14
14 Rememoru, ho mia Dio, pri Tobija kaj Sanbalat tiujn iliajn farojn, ankaux pri la profetino Noadja, kaj la aliaj profetoj, kiuj timigis min.
Nehemiah 7:64
64 Ili sercxis siajn dokumentojn genealogiajn, sed cxi tiuj ne trovigxis; tial ili estis eligitaj el la listo de la pastroj.
1 Corinthians 15:10
10 Sed per la graco de Dio mi estas tio, kio mi estas; kaj Lia graco donacita al mi montrigxis ne vana; sed mi laboregis pli abunde ol la ceteraj; tamen ne mi, sed la graco de Dio, kiu estis kun mi.
2 Corinthians 3:5
5 ne kvazaux ni tauxgas ion fari per ni mem, sed nia tauxgeco estas el Dio,
2 Corinthians 8:16
16 Sed danko estu al Dio, kiu metas en la koron de Tito la saman zorgon pri vi.
Philippians 2:12-13
Colossians 1:29
29 por tiu celo mi ankaux laboras, klopodante laux lia energio, kiu energias en mi kun potenco.
James 1:16
16 Ne trompigxu, miaj amataj fratoj.
2 Kings 24:14-16
14 Kaj li forkondukis cxiujn Jerusalemanojn, cxiujn eminentulojn, cxiujn fortajn militistojn-dek mil estis forkondukitaj-kaj cxiujn artistojn kaj cxiujn forgxistojn; restis neniu krom la malricxa popolo de la lando.
15 Kaj li forkondukis Jehojahxinon en Babelon; kaj la patrinon de la regxo kaj la edzinojn de la regxo kaj liajn korteganojn kaj la potenculojn de la lando li forkondukis en kaptitecon el Jerusalem en Babelon.
16 Kaj cxiujn fortulojn, sep mil, kaj la artistojn kaj la forgxistojn, mil, cxiujn bravajn militistojn, la regxo de Babel forkondukis en kaptitecon en Babelon.
2 Kings 25:11
11 La ceteran popolon, kiu restis en la urbo, kaj la transkurintojn, kiuj transkuris al la regxo de Babel, kaj la ceteran popolamason forkondukis Nebuzaradan, la estro de la korpogardistoj.
2 Chronicles 36:1-23
1 La popolo de la lando prenis Jehoahxazon, filon de Josxija, kaj faris lin regxo anstataux lia patro en Jerusalem.
2 La agxon de dudek tri jaroj havis Jehoahxaz, kiam li farigxis regxo, kaj tri monatojn li regxis en Jerusalem.
3 La regxo de Egiptujo detronigis lin en Jerusalem, kaj punis la landon per kontribucio de cent kikaroj da argxento kaj unu kikaro da oro.
4 Kaj la regxo de Egiptujo ekregxigis super Judujo kaj Jerusalem lian fraton Eljakim, kaj sxangxis lian nomon je Jehojakim; kaj lian fraton Jehoahxaz Nehxo prenis kaj forkondukis en Egiptujon.
5 La agxon de dudek kvin jaroj havis Jehojakim, kiam li farigxis regxo, kaj dek unu jarojn li regxis en Jerusalem. Kaj li agadis malbone antaux la Eternulo, lia Dio.
6 Kontraux lin iris Nebukadnecar, regxo de Babel, kaj ligis lin per cxenoj, por forkonduki lin en Babelon.
7 Kaj parton el la vazoj de la domo de la Eternulo Nebukadnecar transportis en Babelon kaj metis ilin en sian templon en Babel.
8 La cetera historio de Jehojakim, kaj liaj abomenindajxoj, kiujn li faris kaj kiujn oni trovis pri li, estas priskribitaj en la libro de la regxoj de Izrael kaj Judujo. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Jehojahxin.
9 La agxon de ok jaroj havis Jehojahxin, kiam li farigxis regxo, kaj tri monatojn kaj dek tagojn li regxis en Jerusalem. Kaj li agadis malbone antaux la Eternulo.
10 Kiam la jaro finigxis, la regxo Nebukadnecar sendis, kaj venigis lin en Babelon, kune kun multekostaj vazoj el la domo de la Eternulo, kaj li faris lian fraton Cidkija regxo super Judujo kaj Jerusalem.
11 La agxon de dudek unu jaroj havis Cidkija, kiam li farigxis regxo, kaj dek unu jarojn li regxis en Jerusalem.
12 Li agadis malbone antaux la Eternulo, lia Dio. Li ne humiligxis antaux Jeremia, kiu profetis laux la vortoj de la Eternulo.
13 Li defalis ankaux de la regxo Nebukadnecar, kiu jxurigis lin per Dio; li malmoligis sian nukon kaj obstinigis sian koron, ne konvertante sin al la Eternulo, Dio de Izrael.
14 Ankaux cxiuj estroj de la pastroj kaj de la popolo tre multe pekadis, simile al cxiuj abomenindajxoj de la nacioj, kaj ili malpurigis la domon de la Eternulo, kiun Li sanktigis en Jerusalem.
15 La Eternulo, Dio de iliaj patroj, avertadis ilin per Siaj senditoj, konstante avertadis, cxar Li domagxis Sian popolon kaj Sian logxejon.
16 Sed ili mokis la senditojn de Dio, malsxatis Liajn vortojn, kaj ridis pri Liaj profetoj, gxis la kolero de la Eternulo levigxis kontraux Lian popolon tiel, ke sanigxo farigxis ne ebla.
17 Kaj Li venigis sur ilin la regxon de la HXaldeoj, kaj cxi tiu mortigis iliajn junulojn per glavo en la domo de ilia sanktejo; li ne kompatis junulon nek junulinon, nek maljunulon nek grizulon:cxio estis transdonita en lian manon.
18 Kaj cxiujn objektojn el la domo de Dio, la grandajn kaj la malgrandajn, kaj la trezorojn de la domo de la Eternulo, kaj la trezorojn de la regxo kaj de liaj altranguloj, cxion li transportis en Babelon.
19 Kaj ili forbruligis la domon de Dio kaj detruis la muregojn de Jerusalem, kaj cxiujn gxiajn palacojn ili forbruligis per fajro, kaj cxiujn gxiajn plej karajn objektojn ili neniigis.
20 Kaj tiujn, kiuj restis de la glavo, li forkondukis en Babelon, kaj ili farigxis sklavoj por li kaj por liaj filoj, gxis venis la regado de la Persoj;
21 por ke plenumigxu la vorto de la Eternulo, dirita per Jeremia:GXis la lando estos elfestinta siajn sabatojn. CXar dum la tuta tempo de sia dezerteco gxi havis sabaton, gxis finigxis sepdek jaroj.
22 En la unua jaro de Ciro, regxo de Persujo, por ke plenumigxu la vorto de la Eternulo, dirita per Jeremia, la Eternulo ekscitis la spiriton de Ciro, regxo de Persujo, kaj cxi tiu ordonis proklami en sia tuta regno vocxe kaj skribe jenon:
23 Tiele diras Ciro, regxo de Persujo:CXiujn regnojn de la tero donis al mi la Eternulo, Dio de la cxielo, kaj Li komisiis al mi konstrui al Li domon en Jerusalem, kiu estas en Judujo. Kiu inter vi estas el Lia tuta popolo, kun tiu estu la Eternulo, lia Dio, kaj li tien iru.
Ezra 2:1-70
1 Jen estas la logxantoj de la lando, kiuj iris el la forkaptitoj, kiujn forkondukis en Babelon Nebukadnecar, regxo de Babel, kaj kiuj revenis en Jerusalemon kaj en Judujon, cxiu en sian urbon,
2 kiuj venis kun Zerubabel, Jesxua, Nehxemja, Seraja, Reelaja, Mordehxaj, Bilsxan, Mispar, Bigvaj, Rehxum, Baana. La nombro de la viroj de la popolo Izraela estis:
3 de la idoj de Parosx, du mil cent sepdek du,
4 de la idoj de SXefatja, tricent sepdek du,
5 de la idoj de Arahx, sepcent sepdek kvin,
6 de la idoj de Pahxat-Moab, el la idoj de Jesxua kaj Joab, du mil okcent dek du,
7 de la idoj de Elam, mil ducent kvindek kvar,
8 de la idoj de Zatu, nauxcent kvardek kvin,
9 de la idoj de Zakaj, sepcent sesdek,
10 de la idoj de Bani, sescent kvardek du,
11 de la idoj de Bebaj, sescent dudek tri,
12 de la idoj de Azgad, mil ducent dudek du,
13 de la idoj de Adonikam, sescent sesdek ses,
14 de la idoj de Bigvaj, du mil kvindek ses,
15 de la idoj de Adin, kvarcent kvindek kvar,
16 de la idoj de Ater, el la domo de HXizkija, nauxdek ok,
17 de la idoj de Becaj, tricent dudek tri,
18 de la idoj de Jora, cent dek du,
19 de la idoj de HXasxum, ducent dudek tri,
20 de la idoj de Gibar, nauxdek kvin,
21 de la idoj de Bet-Lehxem, cent dudek tri,
22 de la logxantoj de Netofa, kvindek ses,
23 de la logxantoj de Anatot, cent dudek ok,
24 de la idoj de Azmavet, kvardek du,
25 de la idoj de Kirjat-Arim, Kefira, kaj Beerot, sepcent kvardek tri,
26 de la idoj de Rama kaj Geba, sescent dudek unu,
27 de la logxantoj de Mihxmas, cent dudek du,
28 de la logxantoj de Bet-El kaj Aj, ducent dudek tri,
29 de la idoj de Nebo, kvindek du,
30 de la idoj de Magbisx, cent kvindek ses,
31 de la idoj de la alia Elam, mil ducent kvindek kvar,
32 de la idoj de HXarim, tricent dudek,
33 de la idoj de Lod, HXadid, kaj Ono, sepcent dudek kvin,
34 de la idoj de Jerihxo, tricent kvardek kvin,
35 de la idoj de Senaa, tri mil sescent tridek.
36 De la pastroj:de la idoj de Jedaja, el la domo de Jesxua, nauxcent sepdek tri,
37 de la idoj de Imer, mil kvindek du,
38 de la idoj de Pasxhxur, mil ducent kvardek sep,
39 de la idoj de HXarim, mil dek sep.
40 De la Levidoj:de la idoj de Jesxua kaj Kadmiel, el la filoj de Hodavja, sepdek kvar.
41 De la kantistoj:de la idoj de Asaf, cent dudek ok.
42 De la idoj de la pordegistoj:la idoj de SXalum, la idoj de Ater, la idoj de Talmon, la idoj de Akub, la idoj de HXatita, la idoj de SXobaj, cxiuj kune cent tridek naux.
43 De la Netinoj:la idoj de Cihxa, la idoj de HXasufa, la idoj de Tabaot,
44 la idoj de Keros, la idoj de Siaha, la idoj de Padon,
45 la idoj de Lebana, la idoj de HXagaba, la idoj de Akub,
46 la idoj de HXagab, la idoj de SXalmaj, la idoj de HXanan,
47 la idoj de Gidel, la idoj de Gahxar, la idoj de Reaja,
48 la idoj de Recin, la idoj de Nekoda, la idoj de Gazam,
49 la idoj de Uza, la idoj de Paseahx, la idoj de Besaj,
50 la idoj de Asna, la idoj de Meunim, la idoj de Nefusim,
51 la idoj de Bakbuk, la idoj de HXakufa, la idoj de HXarhxur,
52 la idoj de Baclut, la idoj de Mehxida, la idoj de HXarsxa,
53 la idoj de Barkos, la idoj de Sisra, la idoj de Tamahx,
54 la idoj de Neciahx, la idoj de HXatifa.
55 La idoj de la servantoj de Salomono:la idoj de Sotaj, la idoj de Soferet, la idoj de Peruda,
56 la idoj de Jaala, la idoj de Darkon, la idoj de Gidel,
57 la idoj de SXefatja, la idoj de HXatil, la idoj de Pohxeret-Cebaim, la idoj de Ami.
58 La nombro de cxiuj Netinoj kaj de la idoj de la servantoj de Salomono estis tricent nauxdek du.
59 Kaj jen estas la elirintoj el Tel-Melahx, Tel-HXarsxa, Kerub, Adan, kaj Imer, kiuj ne povis montri sian patrodomon kaj devenon, cxu ili devenas de Izrael:
60 la idoj de Delaja, la idoj de Tobija, la idoj de Nekoda, sescent kvindek du.
61 Kaj el la pastridoj:la idoj de HXabaja, la idoj de Hakoc, la idoj de Barzilaj, kiu prenis al si edzinon el la filinoj de Barzilaj, la Gileadano, kaj estis nomata per ilia nomo.
62 Ili sercxis siajn dokumentojn genealogiajn, sed cxi tiuj ne trovigxis; tial ili estis eligitaj el la listo de la pastroj.
63 Kaj la regionestro diris al ili, ke ili ne mangxu el la plejsanktajxo, gxis aperos pastro kun la signoj de lumo kaj de justo.
64 La tuta komunumo kune konsistis el kvardek du mil tricent sesdek homoj,
65 krom iliaj sklavoj kaj sklavinoj, kies nombro estis sep mil tricent tridek sep, kaj al tio estis ducent kantistoj kaj kantistinoj.
66 Da cxevaloj ili havis sepcent tridek ses; da muloj ili havis ducent kvardek kvin;
67 da kameloj ili havis kvarcent tridek kvin; da azenoj ses mil sepcent dudek.
68 Kelkaj el la cxefoj de patrodomoj, veninte al la domo de la Eternulo en Jerusalem, faris memvolan oferon por la domo de Dio, por restarigi gxin sur gxia fundamento.
69 Laux sia povo ili donis en la trezorejon de la laboroj:da oro sesdek unu mil darkemonojn, da argxento kvin mil min�ojn, kaj da pastraj vestoj cent.
70 Kaj eklogxis la pastroj kaj la Levidoj kaj la popolanoj kaj la kantistoj kaj la pordegistoj kaj la Netinoj en siaj urboj, kaj la tuta Izrael en siaj urboj.
Ezra 5:8
8 Estu sciate al la regxo, ke ni iris en la Judan landon, al la domo de la granda Dio; gxi estas konstruata el grandaj sxtonoj, kaj trabojn oni enmetas en la murojn, kaj la laboro estas farata vigle kaj sukcesas en iliaj manoj.
Ezra 6:2
2 Kaj oni trovis en Ahxmeta, la regxa kastelo en la Meda lando, unu skribrulajxon, en kiu estis skribita la sekvanta pormemorajxo:
Jeremiah 39:1-18
1 En la nauxa jaro de Cidkija, regxo de Judujo, en la deka monato, venis Nebukadnecar, regxo de Babel, kun sia tuta militistaro al Jerusalem, kaj eksiegxis gxin.
2 En la dek-unua jaro de Cidkija, en la kvara monato, en la nauxa tago de la monato, oni faris enrompon en la urbon.
3 Kaj eniris cxiuj eminentuloj de la regxo de Babel, kaj haltis cxe la Meza Pordego:Nergal-SXarecer, Samgar-Nebu, Sarsehxim Rab-saris, Nergal- SXarecer Rab-mag, kaj cxiuj ceteraj eminentuloj de la regxo de Babel.
4 Kiam ilin ekvidis Cidkija, regxo de Judujo, kaj cxiuj militistoj, ili forkuris, kaj eliris en la nokto el la urbo tra la gxardeno de la regxo, tra la pordego inter la du muregoj, kaj ili iris sur la vojon, kiu kondukas al la stepo.
5 Sed la HXaldea militistaro postkuris ilin, kaj atingis Cidkijan sur la stepo de Jerihxo kaj kaptis lin, kaj alkondukis lin al Nebukadnecar, regxo de Babel, en Riblan, en la lando HXamat, kaj cxi tiu eldiris verdikton kontraux li.
6 Kaj la regxo de Babel bucxis la filojn de Cidkija en Ribla antaux liaj okuloj, kaj cxiujn eminentulojn de Judujo la regxo de Babel bucxis.
7 Kaj la okulojn de Cidkija li blindigis, kaj li ligis lin per katenoj, por forkonduki lin en Babelon.
8 Kaj la domon de la regxo kaj la domojn de la popolo la HXaldeoj forbruligis per fajro, kaj la muregojn de Jerusalem ili detruis.
9 Kaj la ceteran popolon, kiu restis en la urbo, kaj la transkurintojn, kiuj transkuris al li, kaj la tutan reston de la popolo Nebuzaradan, estro de la korpogardistoj, forkondukis en Babelon.
10 Sed la malricxulojn el la popolo, kiuj nenion havis, Nebuzaradan, estro de la korpogardistoj, restigis en la lando Juda kaj donis al ili tiam vinbergxardenojn kaj kampojn.
11 Sed pri Jeremia Nebukadnecar, regxo de Babel, ordonis al Nebuzaradan, la estro de la korpogardistoj, jene:
12 Prenu lin, kaj atentu pri li, kaj faru al li nenion malbonan, sed agu kun li nur tiel, kiel li diros al vi.
13 Kaj sendis Nebuzaradan, estro de la korpogardistoj, kaj Nebusxazban Rab-saris, kaj Nergal-SXarecar Rab-mag, kaj cxiuj estroj de la regxo de Babel;
14 ili sendis, kaj prenis Jeremian el la korto de la malliberejo, kaj transdonis lin al Gedalja, filo de Ahxikam, filo de SXafan, ke li konduku lin en sian domon; kaj li ekvivis inter la popolo.
15 Kaj al Jeremia aperis jena vorto de la Eternulo, kiam li estis ankoraux tenata sur la korto de la malliberejo:
16 Iru kaj diru al la Etiopo Ebed-Melehx jene:Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Jen Mi plenumos Miajn vortojn pri cxi tiu urbo al malbono, ne al bono, kaj ili plenumigxos antaux via vizagxo en tiu tempo.
17 Sed vin Mi savos en tiu tempo, diras la Eternulo, kaj vi ne estos transdonita en la manojn de tiuj homoj, kiujn vi timas.
18 CXar Mi forsavos vin, kaj vi ne falos de glavo, kaj via animo estos via akiro; cxar vi fidis Min, diras la Eternulo.
Jeremiah 52:1-34
1 La agxon de dudek unu jaroj havis Cidkija, kiam li farigxis regxo, kaj dek unu jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis HXamutal, filino de Jeremia, el Libna.
2 Li agadis malbone antaux la Eternulo, kiel cxio, kion faris Jehojakim.
3 CXar la kolero de la Eternulo estis kontraux Jerusalem kaj kontraux Judujo, gxis Li forjxetis ilin de antaux Sia vizagxo. Kaj Cidkija defalis de la regxo de Babel.
4 En la nauxa jaro de lia regxado, en la deka monato, en la deka tago de la monato, venis Nebukadnecar, regxo de Babel, li kaj lia tuta militistaro, kontraux Jerusalemon, kaj eksiegxis gxin, kaj oni konstruis cxirkaux gxi bastionojn.
5 Kaj la urbo restis siegxata gxis la dek-unua jaro de la regxo Cidkija.
6 En la kvara monato, en la nauxa tago de la monato, kiam la malsato tiel fortigxis en la urbo, ke la popolo de la lando ne havis panon,
7 tiam oni faris enrompon en la urbon; kaj cxiuj militistoj forkuris, kaj eliris el la urbo nokte, laux la vojo de la pordego inter la du muregoj apud la gxardeno de la regxo, kaj foriris laux la vojo al la stepo. Kaj la HXaldeoj staris cxirkaux la urbo.
8 Kaj la militistaro de la HXaldeoj postkuris la regxon kaj kuratingis Cidkijan sur la stepo de Jerihxo, kaj lia tuta militistaro diskuris for de li.
9 Kaj ili kaptis la regxon kaj forkondukis lin al la regxo de Babel, en Riblan, en la lando HXamat, kaj oni faris pri li jugxon.
10 Kaj la regxo de Babel bucxis la filojn de Cidkija antaux liaj okuloj, kaj ankaux cxiujn eminentulojn de Judujo li bucxis en Ribla.
11 Kaj al Cidkija li blindigis la okulojn, kaj ligis lin per kupraj katenoj; kaj la regxo de Babel venigis lin en Babelon, kaj metis lin en malliberejon gxis la tago de lia morto.
12 En la kvina monato, en la deka tago de la monato, tio estas en la dek- nauxa jaro de la regxo Nebukadnecar, regxo de Babel, venis Nebuzaradan, estro de la korpogardistoj, kiu cxiam estis apud la regxo de Babel, en Jerusalemon.
13 Kaj li forbruligis la domon de la Eternulo kaj la domon de la regxo kaj cxiujn domojn de Jerusalem; cxiujn grandajn domojn li forbruligis per fajro.
14 Kaj cxiujn muregojn de Jerusalem cxirkauxe detruis la tuta militistaro de la HXaldeoj, kiu estis kun la estro de la korpogardistoj.
15 La malricxulojn el la urbo, kaj la ceteran popolon, kiu restis en la urbo, kaj la transkurintojn, kiuj transkuris al la regxo de Babel, kaj la ceteran popolamason forkondukis Nebuzaradan, la estro de la korpogardistoj.
16 Sed iom el la malricxuloj de la lando Nebuzaradan, la estro de la korpogardistoj, restigis, ke ili estu vinberistoj kaj terkultivistoj.
17 La kuprajn kolonojn, kiuj estis en la domo de la Eternulo, kaj la bazajxojn kaj la kupran maron, kiuj estis en la domo de la Eternulo, la HXaldeoj disrompis kaj forportis ilian tutan kupron en Babelon.
18 Kaj la potojn kaj la sxovelilojn kaj la trancxilojn kaj la aspergajn kalikojn kaj la kulerojn kaj cxiujn kuprajn vazojn, kiuj estis uzataj cxe la servado, ili forprenis.
19 Kaj la tasojn kaj la karbujojn kaj la aspergajn kalikojn kaj la potojn kaj la lucernojn kaj la kulerojn kaj la versxilojn, kiuj estis aux el oro aux el argxento, prenis la estro de la korpogardistoj.
20 Koncerne la du kolonojn, la unu maron, la dek du kuprajn bovojn, kiuj servis kiel subtenilo, kiujn faris la regxo Salomono por la domo de la Eternulo:la kvanto da kupro en cxiuj tiuj iloj estis nemezurebla.
21 La kolonoj havis cxiu la alton de dek ok ulnoj, kaj gxin cxirkauxis sxnuro, havanta la longon de dek du ulnoj; gxia diko estis kvar fingroj, kaj interne gxi estis malplena.
22 GXi havis sur si kupran kronon, kaj la alto de unu krono estis kvin ulnoj; kaj cxirkaux la krono estis kradajxo kaj granatoj, cxio el kupro; tiel same estis cxe la dua kolono, ankaux kun granatoj.
23 Da granatoj estis sur cxiu flanko nauxdek ses; la nombro de la granatoj cxirkaux la krono estis cent.
24 Kaj la korpogardistestro prenis la cxefpastron Seraja kaj la duan pastron Cefanja kaj la tri pordogardistojn.
25 Kaj el la urbo li prenis unu korteganon, kiu estis super la militistoj, kaj sep virojn el la adjutantoj de la regxo, kiuj trovigxis en la urbo, kaj la skribiston de la militestro, kiu enregistradis militistojn el la popolo de la lando, kaj sesdek homojn el la popolo de la lando, kiuj trovigxis en la urbo.
26 Ilin prenis Nebuzaradan, la estro de la korpogardistoj, kaj forkondukis al la regxo de Babel en Riblan.
27 Kaj la regxo de Babel frapis ilin kaj mortigis ilin en Ribla, en la lando HXamat. Tiamaniere Jehuda estis elhejmigita el sia lando.
28 Jen estas la kvanto de la popolo, kiun Nebukadnecar elhejmigis:en la sepa jaro tri mil dudek tri Judojn;
29 en la dek-oka jaro de Nebukadnecar okcent tridek du homojn el Jerusalem;
30 en la dudek-tria jaro de Nebukadnecar la korpogardistestro Nebuzaradan elhejmigis sepcent kvardek kvin homojn el la Judoj:la kvanto de cxiuj estis kvar mil sescent homoj.
31 En la tridek-sepa jaro post la elpatrujigo de Jehojahxin, regxo de Judujo, en la dek-dua monato, en la dudek-kvina tago de la monato, Evil- Merodahx, regxo de Babel, en la unua jaro de sia regxado, levis la kapon de Jehojahxin, regxo de Judujo, kaj elirigis lin el la malliberejo;
32 kaj li parolis kun li afable, kaj starigis lian tronon pli alte ol la tronoj de la aliaj regxoj, kiuj estis cxe li en Babel;
33 kaj li sxangxis liajn vestojn de malliberejo; kaj li mangxadis cxiam cxe li dum sia tuta vivo.
34 Kaj liaj vivrimedoj, vivrimedoj konstantaj, estis donataj al li de la regxo de Babel cxiutage dum lia tuta vivo, gxis la tago de lia morto.
Ezra 2:2
2 kiuj venis kun Zerubabel, Jesxua, Nehxemja, Seraja, Reelaja, Mordehxaj, Bilsxan, Mispar, Bigvaj, Rehxum, Baana. La nombro de la viroj de la popolo Izraela estis:
Ezra 3:8-9
8 En la dua jaro post ilia alveno al la domo de Dio en Jerusalem, en la dua monato, Zerubabel, filo de SXealtiel, kaj Jesxua, filo de Jocadak, kaj iliaj ceteraj fratoj, la pastroj, kaj la Levidoj, kaj cxiuj, kiuj venis el la kaptiteco en Jerusalemon, faris la komencon, kaj starigis la Levidojn, havantajn la agxon de dudek jaroj kaj pli, por inspekti la laborojn en la domo de la Eternulo.
9 Kaj Jesxua kun siaj filoj kaj fratoj, kaj Kadmiel kun siaj filoj, la idoj de Jehuda, starigxis kiel unu homo, por inspekti la faradon de la laboroj en la domo de Dio, ankaux la idoj de HXenadad kun siaj filoj kaj fratoj, la Levidoj.
Ezra 5:2
2 Tiam levigxis Zerubabel, filo de SXealtiel, kaj Jesxua, filo de Jocadak, kaj komencis konstrui la domon de Dio en Jerusalem, kaj kun ili estis la profetoj de Dio, kiuj fortigadis ilin.
Nehemiah 2:2
2 Kaj la regxo diris al mi:Kial vi aspektas malbone, kvankam vi ne estas malsana? tio certe estas doloro de koro. Kaj mi forte ektimis,
Nehemiah 12:1
1 Jen estas la pastroj kaj Levidoj, kiuj venis kun Zerubabel, filo de SXealtiel, kaj kun Jesxua:SXeraja, Jeremia, Ezra,
Nehemiah 12:3
3 SXehxanja, Rehxum, Meremot,
Nehemiah 12:7
7 Salu, Amok, HXilkija, Jedaja. Tio estas la cxefoj de la pastroj kaj iliaj fratoj en la tempo de Jesxua.
Nehemiah 12:10
10 Jesxua naskigis Jojakimon, Jojakim naskigis Eljasxibon, Eljasxib naskigis Jojadan,
Ezekiel 1:11
11 Iliaj vizagxoj kaj flugiloj supre estis disigitaj; cxe cxiu el ili du flugiloj tusxis unu la alian kaj du kovris ilian korpon.
Haggai 1:1
1 En la dua jaro de la regxo Dario, en la sesa monato, en la unua tago de la monato, aperis vorto de la Eternulo per la profeto HXagaj al Zerubabel, filo de SXealtiel, regionestro de Judujo, kaj al la cxefpastro Josuo, filo de Jehocadak, dirante:
Zechariah 3:1-3
1 Li montris al mi la cxefpastron Josuo, kiu staris antaux la angxelo de la Eternulo, kaj Satanon, kiu staris dekstre de li, por kontrauxagi al li.
2 Kaj la Eternulo diris al Satano:La Eternulo faras al vi severan riprocxon, ho Satano, severe riprocxas vin la Eternulo, kiu favoras Jerusalemon; gxi estas ja brulsxtipo, savita el la fajro.
3 Josuo estis vestita per malpuraj vestoj, kaj staris antaux la angxelo.
Matthew 1:12-13
Ezra 2:3
3 de la idoj de Parosx, du mil cent sepdek du,
Ezra 8:3
3 el la idoj de SXehxanja:el la idoj de Parosx:Zehxarja, kaj kun li la familianoj, viroj en la nombro de cent kvindek;
Nehemiah 10:14
14 La cxefoj de la popolo:Parosx, Pahxat-Moab, Elam, Zatu, Bani,
Nehemiah 10:25
25 Rehxum, HXasxabna, Maaseja,
Ezra 2:4
4 de la idoj de SXefatja, tricent sepdek du,
Ezra 8:8
8 el la idoj de SXefatja:Zebadja, filo de Mihxael, kaj kun li okdek virseksuloj;
Ezra 2:5
5 de la idoj de Arahx, sepcent sepdek kvin,
Nehemiah 6:18
18 cxar multaj el la Judoj estis en jxura ligo kun li, cxar li estis bofilo de SXehxanja, filo de Arahx, kaj lia filo Jehohxanan prenis por edzino filinon de Mesxulam, filo de Berehxja.
Ezra 2:6
6 de la idoj de Pahxat-Moab, el la idoj de Jesxua kaj Joab, du mil okcent dek du,
Nehemiah 8:4
4 Kaj la skribisto Ezra staris sur ligna ambono, kiun oni faris por tio, kaj apud li staris Matitja, SXema, Anaja, Urija, HXilkija, kaj Maaseja, dekstre de li; kaj maldekstre de li:Pedaja, Misxael, Malkija, HXasxum, HXasxbadana, Zehxarja, kaj Mesxulam.
Ezra 2:7
7 de la idoj de Elam, mil ducent kvindek kvar,
Ezra 8:7
7 el la idoj de Elam:Jesxaja, filo de Atalja, kaj kun li sepdek virseksuloj;
Ezra 10:26
26 el la filoj de Elam:Matanja, Zehxarja, Jehxiel, Abdi, Jeremot, kaj Elija;
Ezra 2:8
8 de la idoj de Zatu, nauxcent kvardek kvin,
9 de la idoj de Zakaj, sepcent sesdek,
10 de la idoj de Bani, sescent kvardek du,
11 de la idoj de Bebaj, sescent dudek tri,
12 de la idoj de Azgad, mil ducent dudek du,
13 de la idoj de Adonikam, sescent sesdek ses,
14 de la idoj de Bigvaj, du mil kvindek ses,
15 de la idoj de Adin, kvarcent kvindek kvar,
16 de la idoj de Ater, el la domo de HXizkija, nauxdek ok,
Ezra 2:19
19 de la idoj de HXasxum, ducent dudek tri,
Ezra 2:17
Ezra 2:20
Isaiah 10:30
30 Kriu lauxte, filino de Galim! atentu, Laisx! ho malricxa Anatot!
Jeremiah 1:1
1 Paroloj de Jeremia, filo de HXilkija, el la pastroj, kiuj estis en Anatot, en la lando de Benjamen;
Jeremiah 11:21
21 Tial tiele diras la Eternulo pri la logxantoj de Anatot, kiuj sercxas vian animon, kaj diras:Ne profetu al ni en la nomo de la Eternulo, por ke vi ne mortu de niaj manoj;
Ezra 2:24
24 de la idoj de Azmavet, kvardek du,
Joshua 9:17
17 Kaj la Izraelidoj elmovigxis, kaj venis al iliaj urboj en la tria tago; iliaj urboj estis Gibeon kaj Kefira kaj Beerot kaj Kirjat-Jearim.
Joshua 18:25
25 Gibeon kaj Rama kaj Beerot
Judges 18:12
12 Kaj ili iris, kaj starigxis tendare en Kirjat-Jearim, en la regiono de Jehuda. Tial oni gxis nun nomas tiun lokon Tendaro de Dan; gxi estas post Kirjat-Jearim.
Ezra 2:25
25 de la idoj de Kirjat-Arim, Kefira, kaj Beerot, sepcent kvardek tri,
Joshua 18:24-25
Ezra 2:26
26 de la idoj de Rama kaj Geba, sescent dudek unu,
1 Samuel 13:5
5 Kaj la Filisxtoj kolektigxis, por militi kontraux Izrael, tridek mil cxaroj kaj ses mil rajdantoj, kaj tiom da popolo, kiom da sablo sur la bordo de la maro. Kaj ili eliris kaj starigxis tendare en Mihxmasx, oriente de Bet- Aven.
1 Samuel 13:23
23 Dume gardistaro el la Filisxtoj eliris al la trapasejo de Mihxmasx.
Ezra 2:27
27 de la logxantoj de Mihxmas, cent dudek du,
Isaiah 10:28
28 Li venas Ajaton, trapasas Migronon, revizias siajn armilojn en Mihxmasx;
Joshua 8:9
9 Kaj Josuo sendis ilin, kaj ili iris en insidejon, kaj ili eksidis inter Bet-El kaj Aj, okcidente de Aj. Kaj Josuo pasigis tiun nokton meze de la popolo.
Joshua 8:17
17 Kaj en Aj kaj en Bet-El restis neniu homo, kiu ne kuris post Izrael. Kaj ili lasis la urbon malfermita, kaj postkuris Izraelon.
Ezra 2:28
Ezra 2:31
31 de la idoj de la alia Elam, mil ducent kvindek kvar,
Nehemiah 7:12
12 de la idoj de Elam, mil ducent kvindek kvar,
Ezra 2:32
32 de la idoj de HXarim, tricent dudek,
Ezra 10:31
31 el la filoj de HXarim:Eliezer, Jisxija, Malkija, SXemaja, SXimeon,
Ezra 2:34
34 de la idoj de Jerihxo, tricent kvardek kvin,
1 Chronicles 8:12
12 La filoj de Elpaal:Eber, Misxeam, kaj SXemer; cxi tiu konstruis Onon kaj Lodon kaj gxiajn filinurbojn;
Ezra 2:33
33 de la idoj de Lod, HXadid, kaj Ono, sepcent dudek kvin,
Nehemiah 6:2
2 tiam Sanbalat kaj Gesxem sendis, por diri al mi:Venu, ni kune kunvenu en la vilagxoj de la valo Ono. Ili intencis fari al mi malbonon.
Nehemiah 11:34-35
Ezra 2:35
35 de la idoj de Senaa, tri mil sescent tridek.
1 Chronicles 24:7-19
7 La unua loto eliris por Jehojarib, la dua por Jedaja,
8 la tria por HXarim, la kvara por Seorim,
9 la kvina por Malkija, la sesa por Mijamin,
10 la sepa por Hakoc, la oka por Abija,
11 la nauxa por Jesxua, la deka por SXehxanja,
12 la dek-unua por Eljasxib, la dek-dua por Jakim,
13 la dek-tria por HXupa, la dek-kvara por Jesxebab,
14 la dek-kvina por Bilga, la dek-sesa por Imer,
15 la dek-sepa por HXezir, la dek-oka por Hapicec,
16 la dek-nauxa por Petahxja, la dudeka por Jehxezkel,
17 la dudek-unua por Jahxin, la dudek-dua por Gamul,
18 la dudek-tria por Delaja, la dudek-kvara por Maazja.
19 Tio estis ilia ordo cxe ilia servado, por iri en la domon de la Eternulo laux la preskribo donita per ilia patro Aaron, kiel ordonis al li la Eternulo, Dio de Izrael.
Ezra 2:36
36 De la pastroj:de la idoj de Jedaja, el la domo de Jesxua, nauxcent sepdek tri,
1 Chronicles 24:14
14 la dek-kvina por Bilga, la dek-sesa por Imer,
Ezra 2:37
37 de la idoj de Imer, mil kvindek du,
1 Chronicles 9:12
12 kaj Adaja, filo de Jerohxam, filo de Pasxhxur, filo de Malkija, kaj Maasaj, filo de Adiel, filo de Jahxzera, filo de Mesxulam, filo de Mesxilemit, filo de Imer;
1 Chronicles 24:9
9 la kvina por Malkija, la sesa por Mijamin,
Ezra 2:38
38 de la idoj de Pasxhxur, mil ducent kvardek sep,
Ezra 10:22
22 el la filoj de Pasxhxur:Eljoenaj, Maaseja, Isxmael, Netanel, Jozabad, kaj Eleasa;
1 Chronicles 24:8
8 la tria por HXarim, la kvara por Seorim,
Ezra 2:39
Nehemiah 3:9
9 Apud ili konstruis Refaja, filo de HXur, estro de duondistrikto de Jerusalem.
1 Chronicles 25:2
2 el la filoj de Asaf:Zakur, Jozef, Netanja, kaj Asxarela, filoj de Asaf, sub gvidado de Asaf, kiu kantis cxe la regxo.
Ezra 2:41
41 De la kantistoj:de la idoj de Asaf, cent dudek ok.
1 Chronicles 26:1-32
1 La klasoj de la pordegistoj:el la Korahxidoj:Mesxelemja, filo de Kore, el la filoj de Asaf.
2 Mesxelemja havis filojn:la unuenaskito estis Zehxarja, la dua estis Jediael, la tria estis Zebadja, la kvara estis Jatniel;
3 la kvina estis Elam, la sesa estis Jehohxanan, la sepa estis Eljehoenaj.
4 Obed-Edom havis filojn:SXemaja estis la unuenaskito, Jehozabad la dua, Joahx la tria, Sahxar la kvara, Netanel la kvina,
5 Amiel la sesa, Isahxar la sepa, Peultaj la oka; cxar benis lin Dio.
6 Al lia filo SXemaja naskigxis filoj, kiuj regis en siaj patrodomoj, cxar ili estis bravaj homoj.
7 La filoj de SXemaja:Otni, Refael, Obed, Elzabad, liaj fratoj, bravaj homoj, Elihu kaj Semahxja.
8 CXiuj ili estis el la idoj de Obed-Edom; ili kaj iliaj filoj kaj iliaj fratoj estis bravaj homoj, tauxgaj por servado:sesdek du ili estis cxe Obed- Edom.
9 Mesxelemja havis filojn kaj fratojn, bravajn homojn dek ok.
10 HXosa el la Merariidoj havis filojn:SXimri estis la cxefo (kvankam li ne estis unuenaskito, tamen lia patro faris lin cxefo),
11 HXilkija estis la dua, Tebalja la tria, Zehxarja la kvara; cxiuj filoj kaj fratoj de HXosa estis dek tri.
12 Al tiuj grupoj da pordegistoj, al la cxefoj de viroj, estis komisiita la servado en la domo de la Eternulo kune kun iliaj fratoj.
13 Kaj ili lotis, kiel la malgrandaj, tiel ankaux la grandaj, laux siaj patrodomoj, por cxiu pordego aparte.
14 Kaj la loto pri la oriento falis por SXelemja; kaj pri lia filo Zehxarja, la sagxa konsilanto, oni lotis, kaj lia loto eliris por la nordo;
15 pri Obed-Edom por la sudo, kaj pri liaj filoj por la provizejo;
16 pri SXupim kaj HXosa por la okcidento, por la Pordego SXalehxet, kie la vojo levigxas, kie gardo staras apud gardo.
17 Oriente estis ses Levidoj, norde kvar cxiutage, sude kvar cxiutage, kaj cxe la provizejoj po du.
18 CXe la alirejo okcidente estis:kvar cxe la vojo, kaj du cxe la alirejo.
19 Tio estis la grupoj da pordegistoj el la Korahxidoj kaj el la Merariidoj.
20 El la Levidoj, Ahxija estis super la trezoroj de la domo de Dio kaj super la trezoroj de la sanktajxoj.
21 El la idoj de Ladan, idoj de la Gersxonido Ladan, cxefoj de patrodomoj de la Gersxonido Ladan estis la Jehxielidoj.
22 La Jehxielidoj:Zetam, kaj Joel, lia frato, estis super la trezoroj de la domo de la Eternulo.
23 El la Amramidoj, Jicharidoj, HXebronidoj, kaj Uzielidoj,
24 SXebuel, ido de Gersxom, filo de Moseo, estis estro super la trezoroj.
25 Lia frato Eliezer havis filon Rehxabja; lia filo estis Jesxaja, lia filo estis Joram, lia filo estis Zihxri, kaj lia filo estis SXelomit.
26 CXi tiu SXelomit kaj liaj fratoj estis super cxiuj trezoroj de la sanktajxoj, kiujn sanktigis la regxo David, la cxefoj de patrodomoj, la milestroj, kaj la centestroj, kaj la militestroj.
27 El la militoj kaj el la militakirajxoj ili konsekris partojn, por subteni la domon de la Eternulo.
28 Ankaux cxio, kion sanktigis la antauxvidisto Samuel, kaj Saul, filo de Kisx, kaj Abner, filo de Ner, kaj Joab, filo de Ceruja, cxio sanktigita estis sub la gardado de SXelomit kaj liaj fratoj.
29 El la Jicharidoj, Kenanja kaj liaj filoj estis por la aferoj eksteraj de Izrael, kiel inspektistoj kaj jugxistoj.
30 El la HXebronidoj, HXasxabja kaj liaj fratoj, bravaj homoj, mil sepcent, havis oficojn en Izrael transe de Jordan, okcidente, por cxiuj aferoj koncernantaj la Eternulon kaj por la aferoj de la regxo.
31 El la HXebronidoj, Jerija estis cxefo de la HXebronidoj en iliaj generacioj kaj patrodomoj. En la kvardeka jaro de la regxado de David ili estis esploritaj, kaj oni trovis cxe ili bravajn homojn en Jazer en Gilead.
32 Kaj liaj fratoj, bravaj homoj, du mil sepcent, cxefoj de patrodomoj; al ili la regxo David donis oficojn cxe la Rubenidoj, la Gadidoj, kaj la duontribo de Manase, por cxiuj aferoj de Dio kaj aferoj de la regxo.
Ezra 2:42
42 De la idoj de la pordegistoj:la idoj de SXalum, la idoj de Ater, la idoj de Talmon, la idoj de Akub, la idoj de HXatita, la idoj de SXobaj, cxiuj kune cent tridek naux.
Leviticus 27:2-8
2 Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili:Se iu faros sanktan promeson dedicxi animon laux via taksado al la Eternulo,
3 tiam via taksado devas esti:pro virseksulo en la agxo de dudek jaroj gxis sesdek jaroj via taksado estu kvindek sikloj da argxento laux la sankta siklo.
4 Kaj se tio estos virino, tiam via taksado estu tridek sikloj.
5 Kaj se tio estos agxulo de kvin jaroj gxis dudek jaroj, via taksado estu pro viro dudek sikloj kaj pro virino dek sikloj.
6 Se tio estos agxulo de unu monato gxis kvin jaroj, tiam via taksado estu pro viro kvin sikloj da argxento kaj pro virino via taksado estu tri sikloj da argxento.
7 Kaj se en la agxo de sesdek jaroj kaj pli, tiam, se tio estos viro, via taksado estu dek kvin sikloj kaj pro virino dek sikloj.
8 Kaj se li estas tro malricxa por tia taksado, tiam oni starigu lin antaux la pastro kaj la pastro taksu lin:konforme al la bonhaveco de la promesinto la pastro lin taksu.
Joshua 9:23-27
23 estu do nun malbenitaj:ne cxesigxu inter vi sklavoj kaj lignohakistoj kaj akvoportistoj por la domo de mia Dio.
24 Kaj ili respondis al Josuo kaj diris:Estis dirite al viaj sklavoj, ke la Eternulo, via Dio, promesis al Sia servanto Moseo, ke Li donos al vi la tutan landon kaj ekstermos antaux vi cxiujn logxantojn de la lando; tial ni tre ektimis antaux vi pri nia vivo, kaj ni faris tiun aferon.
25 Kaj nun jen ni estas en via mano:kiel vi trovas bona kaj justa agi kun ni, tiel agu.
26 Kaj li agis kun ili tiel:li savis ilin kontraux la manoj de la Izraelidoj, kaj cxi tiuj ne mortigis ilin.
27 Sed Josuo destinis al ili en tiu tago, ke ili estu lignohakistoj kaj akvoportistoj por la komunumo kaj por la altaro de la Eternulo, gxis la nuna tago, sur la loko, kiun Li elektos.
1 Chronicles 9:2
2 La unuaj logxantoj, kiuj logxis en siaj posedajxoj, en siaj urboj, estis Izraelidoj, pastroj, Levidoj, kaj Netinoj.
Ezra 2:43
Ezra 2:49
Ezra 2:52
Ezra 2:55
55 La idoj de la servantoj de Salomono:la idoj de Sotaj, la idoj de Soferet, la idoj de Peruda,
56 la idoj de Jaala, la idoj de Darkon, la idoj de Gidel,
57 la idoj de SXefatja, la idoj de HXatil, la idoj de Pohxeret-Cebaim, la idoj de Ami.
58 La nombro de cxiuj Netinoj kaj de la idoj de la servantoj de Salomono estis tricent nauxdek du.
59 Kaj jen estas la elirintoj el Tel-Melahx, Tel-HXarsxa, Kerub, Adan, kaj Imer, kiuj ne povis montri sian patrodomon kaj devenon, cxu ili devenas de Izrael:
60 la idoj de Delaja, la idoj de Tobija, la idoj de Nekoda, sescent kvindek du.
2 Samuel 17:27
27 Kiam David venis en Mahxanaimon, tiam SXobi, filo de Nahxasx, el Raba de la Amonidoj, kaj Mahxir, filo de Amiel, el Lo-Debar, kaj Barzilaj, la Gileadano, el Roglim,
2 Samuel 19:31-33
31 Ankaux Barzilaj, la Gileadano, venis el Roglim, kaj akompanis la regxon trans Jordanon, por konduki lin transe de Jordan.
32 Barzilaj estis tre maljuna; li havis la agxon de okdek jaroj. Li donadis mangxajxon al la regxo, kiam cxi tiu estis en Mahxanaim, cxar li estis homo tre bonstata.
33 Kaj la regxo diris al Barzilaj:Iru kun mi, kaj mi zorgados pri vi cxe mi en Jerusalem.
1 Kings 2:7
7 Sed al la filoj de Barzilaj, la Gileadano, faru favoron, kaj ili estu inter la mangxantoj cxe via tablo; cxar ili tiel alproksimigxis al mi, kiam mi forkuris de via frato Absxalom.
Ezra 2:61-63
61 Kaj el la pastridoj:la idoj de HXabaja, la idoj de Hakoc, la idoj de Barzilaj, kiu prenis al si edzinon el la filinoj de Barzilaj, la Gileadano, kaj estis nomata per ilia nomo.
62 Ili sercxis siajn dokumentojn genealogiajn, sed cxi tiuj ne trovigxis; tial ili estis eligitaj el la listo de la pastroj.
63 Kaj la regionestro diris al ili, ke ili ne mangxu el la plejsanktajxo, gxis aperos pastro kun la signoj de lumo kaj de justo.
Leviticus 4:3
3 se pastro sanktoleita pekos, jxetante kulpon sur la popolon, tiam li alportu pro sia peko, kiun li pekis, bovidon sendifektan al la Eternulo, kiel oferon propekan.
1 Chronicles 9:1
1 CXiuj Izraelidoj estis kalkulitaj, kaj ili estis enskribitaj en la libro de la regxoj de Izrael. La Judojn oni forkondukis en Babelon pro iliaj malbonagoj.
Nehemiah 7:5
5 Kaj mia Dio min inspiris, kaj mi kunvenigis la eminentulojn kaj la estrojn kaj la popolon, por ilin registri. Kaj mi trovis la genealogian registron de tiuj, kiuj venis antauxe, kaj mi trovis, ke en gxi estas skribite jene:
Nehemiah 13:29
29 Memoru pri ili, ho mia Dio, ke ili makulis la pastrecon kaj la interligon pastran kaj Levidan.
Matthew 22:11-13
11 Sed la regxo, enveninte por rigardi la gastojn, tie vidis viron, kiu ne havis sur si edzigxofestan veston;
12 kaj li diris al li:Amiko, kiel vi envenis cxi tien, ne havante edzigxofestan veston? Kaj li silentadis.
13 Tiam la regxo diris al siaj servantoj:Ligu lin mane kaj piede, kaj eljxetu lin en la eksteran mallumon; tie estos la plorado kaj la grincado de dentoj.
Matthew 25:11-12
Exodus 28:30
30 Kaj metu sur la jugxan surbrustajxon la signojn de lumo kaj la signojn de justo, por ke ili estu sur la koro de Aaron, kiam li eniros antaux la Eternulon; kaj Aaron cxiam portu la jugxon de la filoj de Izrael sur sia koro antaux la Eternulo.
Leviticus 2:3
3 Kaj la restajxo el la farunofero estu por Aaron kaj por liaj filoj; plejsanktajxo gxi estas el la fajroferoj de la Eternulo.
Leviticus 2:10
10 Kaj la restajxo el la farunofero estu por Aaron kaj por liaj filoj; gxi estas plejsanktajxo el la fajroferoj de la Eternulo.
Leviticus 6:17
17 GXi ne estu bakata fermentinte; kiel ilian parton Mi donis gxin el Miaj fajroferoj; gxi estas plejsanktajxo, simile al pekofero kaj kulpofero.
Leviticus 7:19-20
Leviticus 10:17-18
17 Kial vi ne mangxis la pekoferon sur loko sankta? gxi estas ja plejsanktajxo, kaj gxi estas donita al vi, por forporti la pekon de la komunumo, por pekliberigi ilin antaux la Eternulo.
18 Jen gxia sango ne estas enportita en la internon de la sanktejo; vi devis mangxi gxin en la sanktejo, kiel estas ordonite al mi.
Leviticus 21:21-23
21 Neniu, kiu havas kriplajxon el la idaro de Aaron la patro, alproksimigxu, por alporti la fajroferojn de la Eternulo:li havas kriplajxon, tial li ne alproksimigxu, por alporti la panon de sia Dio.
22 La panon de sia Dio el la plejsanktajxoj kaj el la sanktajxoj li povas mangxi.
23 Sed al la kurteno li ne aliru kaj al la altaro li ne alproksimigxu, cxar li havas kriplajxon; por ke li ne malhonoru Miajn sanktejojn, cxar Mi, la Eternulo, ilin sanktigas.
Numbers 27:21
21 Kaj li staru antaux la pastro Eleazar kaj demandu lin pri decido per la signoj de lumo antaux la Eternulo; laux lia vorto devas eliri kaj laux lia vorto devas eniri li kaj cxiuj Izraelidoj kun li kaj la tuta komunumo.
Deuteronomy 33:8
8 Kaj pri Levi li diris: Viaj signoj de lumo kaj de justo estu por Via sankta viro, Kiun Vi elprovis en Masa, Kun kiu Vi malpacis cxe la Akvo de Malpaco;
Ezra 2:63
63 Kaj la regionestro diris al ili, ke ili ne mangxu el la plejsanktajxo, gxis aperos pastro kun la signoj de lumo kaj de justo.
Nehemiah 8:9
9 Kaj Nehxemja, kiu estis la regionestro, kaj la pastro Ezra, la skribisto, kaj la Levidoj, kiuj donadis klarigojn al la popolo, diris al la tuta popolo:CXi tiu tago estas sankta al la Eternulo, via Dio; ne malgxoju kaj ne ploru. CXar la tuta popolo ploris, auxskultante la vortojn de la instruo.
Nehemiah 10:1
1 La sigelintoj estas:Nehxemja, la regionestro, filo de HXahxalja, kaj Cidkija,
Ezra 2:64
Isaiah 45:1-2
1 Tiele diras la Eternulo pri Sia sanktoleito Ciro:Mi prenis lin je lia dekstra mano, por faligi antaux li popolojn, kaj la lumbojn de regxoj Mi senzonigos, por malfermi antaux li la pordojn, kaj por ke la pordegoj ne estu sxlositaj.
2 Mi iros antaux vi kaj ebenigos altajxojn; kuprajn pordojn Mi disbatos, kaj ferajn riglilojn Mi rompos.
Jeremiah 27:7
7 Kaj servos al li cxiuj popoloj, ankaux al lia filo kaj al la filo de lia filo, gxis venos la tempo ankaux por lia lando kaj lin sklavigos potencaj popoloj kaj grandaj regxoj.
Ezra 2:66-67
Exodus 12:22
22 Kaj prenu faskon da hisopo, kaj trempu gxin en la sango, kiu estos en la pelvo, kaj tusxu la supran sojlon kaj ambaux fostojn per la sango, kiu estos en la pelvo; kaj neniu el vi eliru el la pordo de sia domo gxis la mateno.
Exodus 24:6
6 Moseo prenis duonon de la sango kaj enversxis en pelvojn, kaj duonon de la sango li sxprucigis sur la altaron.
Numbers 7:2-86
2 tiam alportis la estroj de Izrael, la cxefoj de siaj patrodomoj, tiuj estroj de la triboj, tiuj, kiuj administris la kalkuladon-
3 ili alportis siajn oferojn antaux la Eternulon, ses kovritajn veturilojn kaj dek du bovojn, po unu veturilo de du estroj kaj po unu bovo de cxiu, kaj ili venigis tion antaux la tabernaklon.
4 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
5 Prenu de ili, kaj tio estu por la plenumado de la laboroj cxe la tabernaklo de kunveno; kaj donu tion al la Levidoj, al cxiu laux la speco de lia laborado.
6 Kaj Moseo prenis la veturilojn kaj la bovojn kaj donis ilin al la Levidoj.
7 Du veturilojn kaj kvar bovojn li donis al la filoj de Gersxon laux la speco de ilia laborado;
8 kaj kvar veturilojn kaj ok bovojn li donis al la filoj de Merari laux la speco de ilia laborado, sub la kontrolo de Itamar, filo de la pastro Aaron.
9 Sed al la filoj de Kehat li ne donis, cxar ili havis laboradon sanktan; sur la sxultroj ili devis porti.
10 Kaj la estroj alportis oferojn por inauxgura dono de la altaro, en la tago, en kiu gxi estis sanktoleita; kaj la estroj alportis sian oferon antaux la altaron.
11 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Po unu estro en tago ili alportu sian oferon por la inauxguro de la altaro.
12 En la unua tago la alportanto de sia ofero estis Nahxsxon, filo de Aminadab, de la tribo de Jehuda.
13 Kaj lia ofero estis:unu argxenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu argxenta kaliko de sepdek sikloj, laux la sankta siklo, ambaux plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero;
14 unu ora kulero deksikla, plena de incenso;
15 unu bovido, unu virsxafo, unu jaragxa sxafido por brulofero;
16 unu kapro por pekofero;
17 kaj por pacofero du bovoj, kvin virsxafoj, kvin virkaproj, kvin jaragxaj sxafidoj. Tio estis la ofero de Nahxsxon, filo de Aminadab.
18 En la dua tago alportis Natanel, filo de Cuar, estro de Isahxar.
19 Li alportis sian oferon, kiu estis:unu argxenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu argxenta kaliko de sepdek sikloj, laux la sankta siklo, ambaux plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero;
20 unu ora kulero deksikla, plena de incenso;
21 unu bovido, unu virsxafo, unu jaragxa sxafido por brulofero;
22 unu kapro por pekofero;
23 kaj por pacofero du bovoj, kvin virsxafoj, kvin virkaproj, kvin jaragxaj sxafidoj. Tio estis la ofero de Netanel, filo de Cuar.
24 En la tria tago-la estro de la Zebulunidoj, Eliab, filo de HXelon.
25 Lia ofero:unu argxenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu argxenta kaliko de sepdek sikloj, laux la sankta siklo, ambaux plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero;
26 unu ora kulero deksikla, plena de incenso;
27 unu bovido, unu virsxafo, unu jaragxa sxafido por brulofero;
28 unu kapro por pekofero;
29 kaj por pacofero du bovoj, kvin virsxafoj, kvin virkaproj, kvin jaragxaj sxafidoj. Tio estis la ofero de Eliab, filo de HXelon.
30 En la kvara tago-la estro de la Rubenidoj, Elicur, filo de SXedeur.
31 Lia ofero:unu argxenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu argxenta kaliko de sepdek sikloj, laux la sankta siklo, ambaux plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero;
32 unu ora kulero deksikla, plena de incenso;
33 unu bovido, unu virsxafo, unu jaragxa sxafido por brulofero;
34 unu kapro por pekofero;
35 kaj por pacofero du bovoj, kvin virsxafoj, kvin virkaproj, kvin jaragxaj sxafidoj. Tio estis la ofero de Elicur, filo de SXedeur.
36 En la kvina tago-la estro de la Simeonidoj, SXelumiel, filo de Curisxadaj.
37 Lia ofero:unu argxenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu argxenta kaliko de sepdek sikloj, laux la sankta siklo, ambaux plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero;
38 unu ora kulero deksikla, plena de incenso;
39 unu bovido, unu virsxafo, unu jaragxa sxafido por brulofero;
40 unu kapro por pekofero;
41 kaj por pacofero du bovoj, kvin virsxafoj, kvin virkaproj, kvin jaragxaj sxafidoj. Tio estis la ofero de SXelumiel, filo de Curisxadaj.
42 En la sesa tago-la estro de la Gadidoj, Eljasaf, filo de Deuel.
43 Lia ofero:unu argxenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu argxenta kaliko de sepdek sikloj, laux la sankta siklo, ambaux plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero;
44 unu ora kulero deksikla, plena de incenso;
45 unu bovido, unu virsxafo, unu jaragxa sxafido por brulofero;
46 unu kapro por pekofero;
47 kaj por pacofero du bovoj, kvin virsxafoj, kvin virkaproj, kvin jaragxaj sxafidoj. Tio estis la ofero de Eljasaf, filo de Deuel.
48 En la sepa tago-la estro de la Efraimidoj, Elisxama, filo de Amihud.
49 Lia ofero:unu argxenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu argxenta kaliko de sepdek sikloj, laux la sankta siklo, ambaux plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero;
50 unu ora kulero deksikla, plena de incenso;
51 unu bovido, unu virsxafo, unu jaragxa sxafido por brulofero;
52 unu kapro por pekofero;
53 kaj por pacofero du bovoj, kvin virsxafoj, kvin virkaproj, kvin jaragxaj sxafidoj. Tio estis la ofero de Elisxama, filo de Amihud.
54 En la oka tago-la estro de la Manaseidoj, Gamliel, filo de Pedacur.
55 Lia ofero:unu argxenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu argxenta kaliko de sepdek sikloj, laux la sankta siklo, ambaux plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero;
56 unu ora kulero deksikla, plena de incenso;
57 unu bovido, unu virsxafo, unu jaragxa sxafido por brulofero;
58 unu kapro por pekofero;
59 kaj por pacofero du bovoj, kvin virsxafoj, kvin virkaproj, kvin jaragxaj sxafidoj. Tio estis la ofero de Gamliel, filo de Pedacur.
60 En la nauxa tago-la estro de la Benjamenidoj, Abidan, filo de Gideoni.
61 Lia ofero:unu argxenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu argxenta kaliko de sepdek sikloj, laux la sankta siklo, ambaux plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero;
62 unu ora kulero deksikla, plena de incenso;
63 unu bovido, unu virsxafo, unu jaragxa sxafido por brulofero;
64 unu kapro por pekofero;
65 kaj por pacofero du bovoj, kvin virsxafoj, kvin virkaproj, kvin jaragxaj sxafidoj. Tio estis la ofero de Abidan, filo de Gideoni.
66 En la deka tago-la estro de la Danidoj, Ahxiezer, filo de Amisxadaj.
67 Lia ofero:unu argxenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu argxenta kaliko de sepdek sikloj, laux la sankta siklo, ambaux plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero;
68 unu ora kulero deksikla, plena de incenso;
69 unu bovido, unu virsxafo, unu jaragxa sxafido por brulofero;
70 unu kapro por pekofero;
71 kaj por pacofero du bovoj, kvin virsxafoj, kvin virkaproj, kvin jaragxaj sxafidoj. Tio estis la ofero de Ahxiezer, filo de Amisxadaj.
72 En la dek-unua tago-la estro de la Asxeridoj, Pagiel, filo de Ohxran.
73 Lia ofero:unu argxenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu argxenta kaliko de sepdek sikloj, laux la sankta siklo, ambaux plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero;
74 unu ora kulero deksikla, plena de incenso;
75 unu bovido, unu virsxafo, unu jaragxa sxafido por brulofero;
76 unu kapro por pekofero;
77 kaj por pacofero du bovoj, kvin virsxafoj, kvin virkaproj, kvin jaragxaj sxafidoj. Tio estis la ofero de Pagiel, filo de Ohxran.
78 En la dek-dua tago-la estro de la Naftaliidoj, Ahxira, filo de Enan.
79 Lia ofero:unu argxenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu argxenta kaliko de sepdek sikloj, laux la sankta siklo, ambaux plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero;
80 unu ora kulero deksikla, plena de incenso;
81 unu bovido, unu virsxafo, unu jaragxa sxafido por brulofero;
82 unu kapro por pekofero;
83 kaj por pacofero du bovoj, kvin virsxafoj, kvin virkaproj, kvin jaragxaj sxafidoj. Tio estis la ofero de Ahxira, filo de Enan.
84 Tia estis la inauxgura dono de la altaro, en la tago, en kiu gxi estis sanktoleita, de la estroj de Izrael:dek du argxentaj pladoj, dek du argxentaj kalikoj, dek du oraj kuleroj;
85 po cent tridek sikloj da argxento havis cxiu plado, kaj po sepdek cxiu kaliko; la tuta argxento de tiuj vazoj estis du mil kvarcent sikloj laux la sankta siklo.
86 Da oraj kuleroj plenaj de incenso estis dek du; po dek sikloj havis cxiu kulero, laux la sankta siklo; la tuta oro de la kuleroj estis cent dudek sikloj.
1 Kings 7:45
45 kaj la kaldronojn kaj la sxovelilojn kaj la aspergajn kalikojn. Kaj cxiuj vazoj de la templo, kiujn HXuram faris al la regxo Salomono por la domo de la Eternulo, estis el polurita kupro.
1 Chronicles 28:17
17 ankaux por la forkoj, aspergaj kalikoj, tasoj el pura oro, oraj pelvoj, montrante la pezon por cxiu pelvo aparte, kaj por la argxentaj pelvoj, montrante la pezon de cxiu pelvo;
1 Chronicles 29:3-9
3 Krom tio, pro mia amo al la domo de mia Dio, mian propran trezoron de oro kaj argxento, kiun mi havas, mi fordonas por la domo de mia Dio, krom tio, kion mi pretigis por la sankta domo:
4 tri mil kikarojn da oro, el la oro de Ofir, kaj sep mil kikarojn da argxento refandita, por tegi la murojn de la domoj;
5 oron por la oraj objektoj, argxenton por la argxentaj, kaj por cxiuj laborotajxoj de la majstroj. Tamen kiu ankoraux deziras oferi hodiaux por la Eternulo?
6 Kaj oferis la cxefoj de patrodomoj, la estroj de la triboj de Izrael, la milestroj kaj centestroj, kaj la estroj super la aferoj de la regxo;
7 kaj ili donis por la bezonoj de la domo de Dio kvin mil kikarojn da oro kaj dek mil darkemonojn, kaj dek mil kikarojn da argxento, kaj dek ok mil kikarojn da kupro, kaj cent mil kikarojn da fero.
8 Kaj tiuj, cxe kiuj trovigxis multekostaj sxtonoj, donis ilin por la trezorejo de la domo de la Eternulo, en la manojn de Jehxiel, la Gersxonido.
9 Kaj la popolo gxojis pro tiu oferado, cxar el plena koro ili oferis al la Eternulo; ankaux la regxo David gxojis tre forte.
2 Chronicles 4:8
8 Li faris dek tablojn, kaj starigis en la templo, kvin dekstre kaj kvin maldekstre. Li faris ankaux cent orajn aspergajn kalikojn.
2 Chronicles 4:11
11 Kaj HXuram faris la kaldronojn kaj la sxovelilojn kaj la aspergajn kalikojn. Kaj HXuram finis la laboron, kiun li faris por la regxo Salomono en la domo de Dio:
Nehemiah 7:65
65 Kaj la regionestro diris al ili, ke ili ne mangxu el la plejsanktajxo, gxis aperos pastro kun la signoj de lumo kaj de justo.
Jeremiah 52:19
19 Kaj la tasojn kaj la karbujojn kaj la aspergajn kalikojn kaj la potojn kaj la lucernojn kaj la kulerojn kaj la versxilojn, kiuj estis aux el oro aux el argxento, prenis la estro de la korpogardistoj.
Job 34:19
19 Sed Li ne atentas la vizagxon de princoj, Kaj ne preferas ricxulon antaux malricxulo; CXar cxiuj estas faritajxo de Liaj manoj.
Luke 21:1-4
1 Kaj ekrigardante, li vidis ricxulojn enjxetantajn siajn donacojn en la monkeston.
2 Kaj li vidis unu malricxan vidvinon enjxetantan tien du leptojn.
3 Kaj li diris:Vere mi diras al vi:CXi tiu malricxa vidvino enjxetis pli multe ol cxiuj;
4 cxar cxiuj tiuj el sia abundo enjxetis en la donacaron; sed sxi el sia malmultego enjxetis la tutan vivrimedon, kiun sxi havis.
2 Corinthians 8:12
12 CXar kie ekzistas la volonteco, gxi estos akceptita laux la havo, ne laux la nehavo.
Ezra 2:70-3:1
70 Kaj eklogxis la pastroj kaj la Levidoj kaj la popolanoj kaj la kantistoj kaj la pordegistoj kaj la Netinoj en siaj urboj, kaj la tuta Izrael en siaj urboj.