Esperanto(i)
1 CXiuj Izraelidoj estis kalkulitaj, kaj ili estis enskribitaj en la libro de la regxoj de Izrael. La Judojn oni forkondukis en Babelon pro iliaj malbonagoj.
2 La unuaj logxantoj, kiuj logxis en siaj posedajxoj, en siaj urboj, estis Izraelidoj, pastroj, Levidoj, kaj Netinoj.
3 En Jerusalem logxis parto de la idoj de Jehuda, de la idoj de Benjamen, kaj de la idoj de Efraim kaj de Manase:
4 Utaj, filo de Amihud, filo de Omri, filo de Imri, filo de Bani, el la idoj de Perec, filo de Jehuda;
5 kaj el la SXiloanoj:Asaja, la unuenaskito, kaj liaj filoj;
6 el la idoj de Zerahx:Jeuel, kaj iliaj fratoj, sescent nauxdek;
7 el la Benjamenidoj:Salu, filo de Mesxulam, filo de Hodavja, filo de Hasenua,
8 kaj Jibneja, filo de Jerohxam, Ela, filo de Uzi, filo de Mihxri, kaj Mesxulam, filo de SXefatja, filo de Reuel, filo de Jibnija;
9 kaj iliaj fratoj laux sia deveno, nauxcent kvindek ses. CXiuj cxi tiuj estis cxefoj de patrodomoj en siaj patrodomoj.