Mark 9:1 Cross References - Esperanto

1 Kaj li diris al ili:Vere mi diras al vi:Inter la cxi tie starantaj estas iuj, kiuj neniel gustumos morton, antaux ol ili vidos la regnon de Dio venintan en potenco.

Matthew 16:28

28 Vere mi diras al vi:Inter la cxi tie starantaj estas iuj, kiuj neniel gustumos morton, antaux ol ili vidos la Filon de homo venantan en sia regno.

Matthew 24:30

30 kaj tiam aperos sur la cxielo la signo de la Filo de homo, kaj tiam ploros cxiuj gentoj de la tero, kaj oni vidos la Filon de homo, venantan en la nuboj de la cxielo kun potenco kaj granda gloro.

Matthew 25:31

31 Sed kiam la Filo de homo venos en sia gloro, kaj cxiuj angxeloj kun li, tiam li sidos sur la trono de sia gloro;

Mark 13:26

26 Kaj tiam oni vidos la Filon de homo, venantan en nuboj kun granda potenco kaj gloro.

Mark 13:30

30 Vere mi diras al vi:CXi tiu generacio ne forpasos, antaux ol cxio tio farigxos.

Luke 2:26

26 Kaj estis montrite al li de la Sankta Spirito, ke li ne mortos, gxis li vidos la Kriston de la Eternulo.

Luke 9:27

27 Sed mi diras al vi certe:Inter la cxi tie starantaj estas iuj, kiuj neniel gustumos morton, antaux ol ili vidos la regnon de Dio.

Luke 22:18

18 cxar mi diras al vi:De nun mi ne trinkos el la frukto de la vinberarbo, gxis venos la regno de Dio.

Luke 22:30

30 por ke vi mangxu kaj trinku cxe mia tablo en mia regno, kaj sidu sur tronoj, jugxante la dek du tribojn de Izrael.

John 8:51-52

51 Vere, vere, mi diras al vi:Se iu observos mian vorton, tiu la morton neniam vidos. 52 La Judoj diris al li:Nun ni scias, ke vi havas demonon. Mortis Abraham, kaj la profetoj; kaj vi diras:Se iu observos mian vorton, tiu la morton neniam gustumos.

John 21:23

23 Tial inter la fratoj disiris la famo, ke tiu discxiplo ne mortos; tamen Jesuo ne diris al li, ke li ne mortos, sed:Se mi volas, ke li restu, gxis mi venos, kio estas al vi?

Acts 1:6-7

6 Ili do, kunveninte, demandis lin, dirante:Sinjoro, cxu en cxi tiu tempo vi restarigas la regadon al Izrael? 7 Kaj li diris al ili:Ne apartenas al vi scii tempojn aux epokojn, kiujn la Patro rezervis en Sia auxtoritato.

Hebrews 2:9

9 Sed la malmulte sub la angxeloj malaltigitan Jesuon ni vidas, pro la sufero de morto, kronita per honoro kaj beleco, por ke per la favoro de Dio li gustumu morton por cxiu.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.