1 Kaj kolektigxis al li la Fariseoj kaj iuj el la skribistoj, kiuj venis el Jerusalem,
Mark 7:1 Cross References - Esperanto
Matthew 15:1-20
1 Tiam alvenis al Jesuo el Jerusalem Fariseoj kaj skribistoj, dirante:
2 Kial viaj discxiploj transpasxas la tradicion de la antauxuloj? cxar ili ne lavas siajn manojn, kiam ili mangxas panon.
3 Kaj li responde diris al ili:Kial vi ankaux transpasxas la ordonon de Dio per via tradicio?
4 CXar Dio diris:Respektu vian patron kaj vian patrinon; kaj:Kiu malbenas sian patron aux sian patrinon, tiu nepre mortu.
5 Sed vi diras:Se iu diros al sia patro aux al sia patrino:Oferdono estu tio, per kio vi povus profiti de mi,
6 tiu ne devas respekti sian patron aux sian patrinon. Kaj vi vantigis la vorton de Dio per via tradicio.
7 Ho hipokrituloj, bone profetis Jesaja pri vi, dirante:
8 CXi tiu popolo honoras Min per siaj lipoj, Sed ilia koro estas malproksime de Mi.
9 Sed vane ili Min adoras, Instruante kiel doktrinojn ordonojn de homoj.
10 Kaj alvokinte al si la homamason, li diris al ili:Auxskultu kaj komprenu:
11 Ne tio, kio eniras en la busxon, profanas la homon; sed kio eliras el la busxo, tio profanas la homon.
12 Tiam veninte, la discxiploj diris al li:CXu vi scias, ke la Fariseoj ofendigxis, kiam ili auxdis tiun diron?
13 Sed li responde diris:CXiu kreskajxo, kiun mia cxiela Patro ne plantis, estos elradikigita.
14 Lasu ilin; ili estas blindaj kondukantoj de blinduloj. Kaj se blindulo kondukos blindulon, ambaux falos en fosajxon.
15 Kaj Petro responde diris al li:Klarigu al ni tiun parabolon.
16 Kaj li diris:CXu vi ankaux estas ecx ankoraux sen kompreno?
17 CXu vi ne konscias, ke cxio, eniranta en la busxon, pasas en la ventron kaj estas eljxetata en apartan lokon?
18 Sed tio, kio eliras el la busxo, elvenas el la koro, kaj profanas la homon.
19 CXar el la koro eliras malvirtaj pensoj, mortigoj, adultoj, malcxastajxoj, sxteloj, falsatestoj, blasfemoj:
20 jen tio, kio profanas la homon, sed mangxi kun manoj nelavitaj ne profanas la homon.
Mark 3:22
22 Kaj la skribistoj, kiuj alvenis el Jerusalem, diris:Li havas Baal- Zebubon; per la estro de la demonoj li elpelas la demonojn.
Luke 5:17
17 Kaj en unu el tiuj tagoj li estis instruanta; kaj cxeestis Fariseoj kaj legxinstruistoj, sidantaj, kiuj alvenis el cxiu vilagxo de Galileo kaj el Judujo kaj el Jerusalem; kaj la potenco de la Eternulo alestis, por sanigi ilin.