Mark 11:29 Cross References - Esperanto

29 Sed Jesuo diris al ili:Mi faros al vi unu demandon, kaj respondu al mi, kaj mi diros al vi, laux kia auxtoritato mi faras cxi tion.

Isaiah 52:13

13 Jen Mia servanto havos sukceson, li altigxos kaj glorigxos kaj staros tre alte.

Matthew 21:24

24 Kaj Jesuo responde diris al ili:Mi ankaux faros al vi unu demandon; kaj se vi tion diros al mi, mi ankaux diros al vi, laux kia auxtoritato mi faras cxi tion.

Luke 20:3-8

3 Kaj responde li diris al ili:Mi ankaux faros al vi demandon, kaj diru al mi: 4 La baptado de Johano, cxu gxi estis el la cxielo, aux el homoj? 5 Kaj ili diskutis inter si, dirante:Se ni diros:El la cxielo; li diros:Kial vi ne kredis al li? 6 Sed se ni diros:El homoj; la tuta popolo sxtonmortigos nin, cxar ili estas konvinkitaj, ke Johano estis profeto. 7 Kaj ili respondis, ke ili ne scias, de kie gxi estis. 8 Kaj Jesuo diris al ili:Kaj mi ne diras al vi, laux kia auxtoritato mi faras cxi tion.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.