1 Kaj kiam ili alproksimigxis al Jerusalem, al Betfage kaj Betania, apud la monto Olivarba, li sendis du el siaj discxiploj,
Mark 11:1 Cross References - Esperanto
2 Samuel 15:30
30 Kaj David supreniris sur la monton de olivoj, irante kaj plorante; lia kapo estis kovrita, kaj li iris nudpieda; kaj la tuta popolo, kiu estis kun li, kovris cxiu sian kapon kaj iris supren, sencxese plorante.
Zechariah 14:4
4 Liaj piedoj en tiu tempo starigxos sur la Monto de Olivoj, kiu estas antaux Jerusalem oriente; kaj la Monto de Olivoj disfendigxos en la mezo en du partojn, de oriento gxis okcidento, tiel, ke farigxos tre granda valo, unu duono de la monto forsxovigxos norden kaj la dua duono suden.
Matthew 21:1-11
1 Kaj kiam ili alproksimigxis al Jerusalem, kaj venis al Betfage, al la monto Olivarba, tiam Jesuo sendis du discxiplojn,
2 dirante al ili:Iru en la vilagxon, kiu estas kontraux vi, kaj vi tuj trovos azeninon ligitan, kaj azenidon kun gxi. Ilin malligu kaj alkonduku al mi.
3 Kaj se iu diros ion al vi, respondu:La Sinjoro bezonas ilin; kaj tuj li sendos ilin.
4 Kaj cxi tio okazis, por ke plenumigxu tio, kio estis dirita per la profeto, nome:
5 Diru al la filino de Cion: Jen via Regxo iras al vi, Humila kaj rajdanta sur azeno, Kaj azenido, filo de sxargxobesto.
6 Kaj la discxiploj iris, kaj faris, kiel Jesuo ordonis al ili,
7 kaj alkondukis la azeninon kaj la azenidon, kaj surmetis sur ilin siajn vestojn; kaj li sidis sur tion.
8 Kaj la pli granda parto de la homamaso sternis siajn vestojn sur la vojo; kaj aliaj detrancxis brancxojn de la arboj, kaj dismetis ilin sur la vojon.
9 Kaj la homamaso, kiu iris antaux li, kaj kiu sekvis lin, kriis, dirante:Hosana al la Filo de David! Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la Eternulo; Hosana en la supera alto!
10 Kaj li eniris en Jerusalemon, kaj la tuta urbo malkvietigxis, dirante:Kiu estas cxi tiu?
11 Kaj la homamasoj diris:CXi tiu estas la profeto, Jesuo el Nazaret en Galileo.
Matthew 21:17
17 Kaj lasinte ilin, li eliris el la urbo al Betania, kaj tie logxis.
Matthew 24:3
3 Kaj dum ili sidis sur la monto Olivarba, la discxiploj venis aparte al li, dirante:Diru al ni, kiam tio estos? Kaj kio estas la signo de via alesto kaj de la maturigxo de la mondagxo?
Matthew 26:30
30 Kaj kantinte himnon, ili foriris al la monto Olivarba.
Mark 6:7
7 Kaj li alvokis al si la dek du, kaj komencis forsendi ilin duope; kaj li donis al ili auxtoritaton super malpuraj spiritoj;
Mark 13:3
3 Kaj dum li sidis sur la monto Olivarba rekte kontraux la templo, Petro kaj Jakobo kaj Johano kaj Andreo demandis lin aparte:
Mark 14:13
13 Kaj li sendis du el siaj discxiploj, kaj diris al ili:Iru en la urbon, kaj vin renkontos viro, portanta krucxon da akvo;
Luke 19:29-40
29 Kaj kiam li alproksimigxis al Betfage kaj Betania, apud la monto nomata Olivarba, li sendis du el siaj discxiploj,
30 dirante:Iru en la kontrauxan vilagxon, en kiu, enirante, vi trovos azenidon ligitan, sur kiu neniu iam ankoraux sidis; gxin malligu kaj alkonduku.
31 Kaj se iu demandos al vi:Kial vi gxin malligas? parolu jene:La Sinjoro gxin bezonas.
32 Kaj la senditoj foriris, kaj trovis, gxuste kiel li diris al ili.
33 Kaj dum ili malligis la azenidon, gxiaj posedantoj diris al ili:Kial vi malligas la azenidon?
34 Kaj ili diris:La Sinjoro gxin bezonas.
35 Kaj ili alkondukis gxin al Jesuo; kaj jxetinte siajn vestojn sur la azenidon, ili sidigis Jesuon sur gxin.
36 Kaj dum li iris, ili sternis siajn vestojn sur la vojo.
37 Kaj kiam li jam alproksimigxis, malsuprenironte la deklivon de la monto Olivarba, la tuta amaso de la discxiploj komencis gxoji kaj lauxdi Dion per lauxta vocxo pro cxiuj potencajxoj, kiujn ili vidis;
38 dirante:Estu benata la Regxo, kiu venas en la nomo de la Eternulo; paco en la cxielo kaj gloro en la supera alto.
39 Kaj iuj Fariseoj el la homamaso diris al li:Majstro, admonu viajn discxiplojn.
40 Kaj responde li diris:Mi diras al vi, ke se cxi tiuj silentos, la sxtonoj ekkrios.
John 8:1
1 sed Jesuo iris al la monto Olivarba.
John 12:14-19
14 Kaj Jesuo, trovinte junan azenon, sidis sur gxi, kiel estas skribite:
15 Ne timu, filino de Cion:jen via Regxo venas, sidanta sur ido de azeno.
16 Tion la discxiploj unue ne komprenis; sed post la glorigxo de Jesuo ili rememoris, ke tio estis skribita pri li kaj ke oni faris al li tion.
17 La homamaso do, kiu cxeestis kun li, kiam li elvokis Lazaron el la tombo, kaj levis lin el la mortintoj, atestis pri li.
18 Pro tio ankaux la homamaso iris al li renkonte, cxar ili sciigxis, ke li faris tiun signon.
19 La Fariseoj do diris inter si:Vidu, kiel nenio prosperis al vi; jen la mondo eliris post li.
Acts 1:12
12 Tiam ili iris returne al Jerusalem de la monteto nomata Olivarba, kiu estas proksime de Jerusalem, en la distanco de sabata vojagxo.