20 Kaj matene, preterpasante, ili vidis la figarbon forvelkinta de la radikoj.
Mark 11:20 Cross References - Esperanto
Job 18:16-17
Job 20:5-7
Isaiah 5:4
4 Kion oni povas ankoraux fari al mia vinbergxardeno, kion mi ne faris por gxi? kial mi esperis, ke gxi donos bonajn vinberojn, kaj gxi tamen donis berojn senvalorajn?
Isaiah 40:24
24 kvazaux ili ne estus plantitaj, kvazaux ili ne estus semitaj, kvazaux ilia trunko ne havus radikon en la tero:apenaux Li blovetis sur ilin, ili velkis, kaj la ventego forportas ilin kiel pajlerojn.
Matthew 13:6
6 kaj kiam la suno levigxis, ili brulsekigxis, kaj cxar ili ne havis radikon, ili forvelkis.
Matthew 15:13
13 Sed li responde diris:CXiu kreskajxo, kiun mia cxiela Patro ne plantis, estos elradikigita.
Matthew 21:19-22
19 Kaj vidante figarbon apud la vojo, li iris al gxi, kaj trovis sur gxi nenion krom folioj; kaj li diris al gxi:Ne plu estu frukto sur vi por eterne. Kaj tuj la figarbo forvelkis.
20 Kaj kiam la discxiploj vidis, ili miris, dirante:Kiel rapide la figarbo forvelkis!
21 Kaj Jesuo responde diris al ili:Vere mi diras al vi:Se vi havos fidon kaj ne dubos, vi ne nur faros la aferon de la figarbo, sed ecx se vi diros al cxi tiu monto:Estu formovita kaj jxetita en la maron; tio plenumigxos.
22 Kaj cxion, kion vi petos per pregxado, kredante, vi ricevos.
Mark 11:14
14 Kaj responde li diris al gxi:Neniu por cxiam mangxu frukton el vi. Kaj auxdis la discxiploj.
John 15:6
6 Se iu ne restas en mi, tiu estas eljxetita, kiel la brancxo, kaj sekigxas; kaj oni ilin kolektas kaj jxetas en fajron, kaj ili brulas.
Hebrews 6:8
8 sed se gxi donas dornojn kaj kardojn, gxi estas malaprobata kaj proksima al malbeno; gxia fino estas en brulado.
Jude 1:12
12 Ili estas la subakvaj rokoj en viaj agapoj, kun vi kunfestenante, sentime sin pasxtante; nuboj senakvaj, per vento disportataj; auxtunaj arboj senfruktaj, dufoje mortintaj, elradikigitaj;