18 Kaj dum li pregxis en soleco, la discxiploj estis kun li; kaj li demandis ilin, dirante:Kiu, diras la popolo, ke mi estas?
Luke 9:18 Cross References - Esperanto
Matthew 16:13-16
13 Kaj Jesuo, veninte en la regionojn de Cezarea Filipi, demandis siajn discxiplojn, dirante:Kiu, diras la homoj, ke mi, la Filo de homo, estas?
14 Kaj ili diris:Laux iuj:Johano, la Baptisto; laux aliaj:Elija; kaj laux aliaj:Jeremia, aux unu el la profetoj.
15 Li diris al ili:Sed vi, kiu vi diras, ke mi estas?
16 Kaj responde Simon Petro diris:Vi estas la Kristo, la Filo de la vivanta Dio.
Matthew 26:36
36 Tiam venis Jesuo kun ili al loko nomata Getsemane, kaj diris al siaj discxiploj:Sidigxu cxi tie, dum mi iros tien, por pregxi.
Mark 8:27-30
27 Kaj eliris Jesuo kaj liaj discxiploj en la vilagxojn de Cezarea Filipi; kaj sur la vojo li demandis siajn discxiplojn, dirante al ili:Kiu, diras la homoj, ke mi estas?
28 Kaj ili respondis al li:Johano, la Baptisto; laux aliaj:Elija; kaj laux aliaj:Unu el la profetoj.
29 Kaj li demandis ilin:Sed vi-kiu vi diras, ke mi estas? Petro responde diris al li:Vi estas la Kristo.
30 Kaj li admonis ilin, ke ili diru al neniu pri li.
Luke 11:1
1 Kaj li pregxis en iu loko; kaj kiam li cxesis pregxi, unu el liaj discxiploj diris al li:Sinjoro, instruu nin pregxi, kiel ankaux Johano instruis siajn discxiplojn.