Luke 9:17 Cross References - Esperanto

17 Kaj ili mangxis, kaj cxiuj satigxis; kaj oni kolektis da postrestintaj fragmentoj dek du korbojn.

2 Kings 4:44

44 Kaj li donis al ili, kaj ili mangxis, kaj iom ankoraux restis, konforme al la vorto de la Eternulo.

Psalms 37:16

16 Pli bona estas la malmulto, kiun havas virtulo, Ol la granda havo de multaj malpiuloj.

Psalms 107:9

9 CXar Li satigis animon soifantan, Kaj animon malsatan Li plenigis per bonajxo.

Proverbs 13:25

25 Virtulo mangxas, por satigi sian animon; Sed la ventro de malvirtuloj havas mankon.

Matthew 14:20-21

20 Kaj cxiuj mangxis kaj satigxis; kaj oni kolektis da postrestintaj fragmentoj dek du plenajn korbojn. 21 Kaj la mangxantoj estis cxirkaux kvin mil viroj, krom virinoj kaj infanoj.

Matthew 15:37-38

37 Kaj cxiuj mangxis kaj satigxis; kaj oni kolektis da postrestintaj fragmentoj sep korbegojn plenajn. 38 Kaj la mangxantoj estis kvar mil viroj, krom virinoj kaj infanoj.

Matthew 16:9-10

9 CXu vi ankoraux ne konscias, nek memoras la kvin panojn de la kvin mil, kaj kiom da korboj vi kolektis? 10 Nek la sep panojn de la kvar mil, kaj kiom da korbegoj vi kolektis?

Mark 6:42-44

42 Kaj cxiuj mangxis kaj satigxis. 43 Kaj oni kolektis da fragmentoj dek du korbojn, kaj ankaux el la fisxoj. 44 Kaj tiuj, kiuj mangxis la panojn, estis kvin mil viroj.

Mark 8:8-9

8 Kaj ili mangxis kaj satigxis; kaj oni kolektis da postrestintaj fragmentoj sep korbegojn. 9 Kaj ili estis proksimume kvar mil, kaj li forsendis ilin.

Mark 8:19-20

19 Kiam mi dispecigis la kvin panojn por la kvin mil, kiom da korboj da fragmentoj vi kolektis? Ili respondis al li:Dek du. 20 Kaj kiam la sep por la kvar mil, kiom da korbegoj da fragmentoj vi kolektis? Kaj ili respondis al li:Sep.

John 6:11-13

11 Kaj Jesuo prenis la panojn, kaj doninte dankon, disdonis al la sidigxintoj; kaj tiel same el la fisxoj tiom, kiom oni deziris. 12 Kaj kiam ili satigxis, li diris al siaj discxiploj:Kolektu la postrestantajn fragmentojn, por ke nenio perdigxu. 13 Ili do kolektis ilin, kaj plenigis dek du korbojn per la fragmentoj de la kvin hordeaj panoj, kiuj postrestis al la mangxintoj.

Philippians 4:18-19

18 Sed mi havas cxion, kaj estas en abundeco; mi jam plenigxis, ricevinte per Epafrodito vian senditajxon, agrablan odorajxon, oferon akceptindan, kiu placxas al Dio. 19 Kaj mia Dio satigos cxian vian bezonon, laux Sia ricxo en gloro en Kristo Jesuo.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.