Luke 24:30 Cross References - Esperanto

30 Kaj dum li sidis kun ili cxe mangxo, li prenis panon, kaj gxin benis kaj dispecigis kaj donis al ili.

Matthew 14:19

19 Kaj li ordonis al la homamasoj sidigxi sur la herbo; kaj li prenis la kvin panojn kaj la du fisxojn, kaj suprenrigardinte al la cxielo, li benis kaj dispecigis la panojn, kaj donis al la discxiploj, kaj la discxiploj al la homamasoj.

Matthew 15:36

36 kaj li prenis la sep panojn kaj la fisxojn; kaj doninte dankon, li dispecigis ilin, kaj donis al la discxiploj, kaj la discxiploj al la homamasoj.

Matthew 26:26

26 Kaj dum ili mangxis, Jesuo prenis panon, kaj beninte, dispecigis gxin kaj donis al la discxiploj, kaj diris:Prenu, mangxu; cxi tio estas mia korpo.

Mark 6:41

41 Kaj li prenis la kvin panojn kaj la du fisxojn, kaj suprenrigardinte al la cxielo, li benis kaj dispecigis la panojn, kaj donis al la discxiploj, por meti antaux ilin; kaj li dividis la du fisxojn inter cxiuj.

Mark 8:6

6 Kaj li ordonis al la homamaso sidigxi sur la tero; kaj li prenis la sep panojn, kaj doninte dankon, li dispecigis ilin, kaj donis al la discxiploj por disdoni; kaj ili disdonis al la homamaso.

Mark 14:22

22 Kaj dum ili mangxis, li prenis panon, kaj, beninte, dispecigis gxin kaj donis al ili, kaj diris:Prenu; cxi tio estas mia korpo.

Luke 9:16

16 Kaj li prenis la kvin panojn kaj la du fisxojn, kaj suprenrigardinte al la cxielo, li ilin benis kaj dispecigis, kaj donis al la discxiploj, por meti antaux la homamason.

Luke 22:19

19 Kaj li prenis panon, kaj doninte dankon, li gxin dispecigis kaj donis al ili, dirante:CXi tio estas mia korpo, kiu estas donita por vi; cxi tion faru por memorigo pri mi.

Luke 24:35

35 Kaj ili rakontis tion, kio okazis sur la vojo, kaj kiamaniere li rekonigxis al ili en la dispecigo de pano.

John 6:11

11 Kaj Jesuo prenis la panojn, kaj doninte dankon, disdonis al la sidigxintoj; kaj tiel same el la fisxoj tiom, kiom oni deziris.

Acts 27:35

35 Kaj dirinte tion kaj preninte panon, li donis dankon al Dio antaux cxiuj; kaj dispeciginte gxin, li komencis mangxi.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.