Luke 24:1 Cross References - Esperanto

1 Kaj la unuan tagon de la semajno, cxe frua tagigxo, ili venis al la tombo, alportante la aromajxojn, kiujn ili preparis.

Matthew 27:55-56

55 Kaj tie estis multaj virinoj, rigardantaj de malproksime, kiuj sekvis Jesuon el Galileo, servante al li; 56 inter kiuj estis Maria Magdalena, kaj Maria, la patrino de Jakobo kaj de Joses, kaj la patrino de la filoj de Zebedeo.

Matthew 28:1-8

1 Kaj sabate malfrue, kiam eklumis por la unua tago de la semajno, venis Maria Magdalena kaj la alia Maria, por vidi la tombon. 2 Kaj jen okazis granda tertremo; cxar angxelo de la Eternulo malsupreniris el la cxielo, kaj venis kaj derulis la sxtonon, kaj sidigxis sur gxi. 3 Lia aspekto estis kiel fulmo, kaj lia vestajxo estis blanka, kiel negxo; 4 kaj pro timo al li la gardistoj tremis, kaj farigxis kiel malvivuloj. 5 Kaj la angxelo responde diris al la virinoj:Ne timu; cxar mi scias, ke vi sercxas Jesuon, la krucumitan. 6 Li ne estas cxi tie; cxar li levigxis, kiel li diris. Venu, vidu la lokon, kie la Sinjoro kusxis. 7 Kaj iru rapide, kaj diru al liaj discxiploj:Li levigxis el la mortintoj, kaj jen li iras antaux vi en Galileon; tie vi vidos lin; jen mi sciigis al vi. 8 Kaj ili rapide foriris de la tombo kun timo kaj granda gxojo, kaj kuris, por sciigi al liaj discxiploj.

Mark 15:40

40 Estis ankaux virinoj, rigardantaj de malproksime, inter kiuj estis Maria Magdalena, kaj Maria, la patrino de Jakobo la malgranda kaj de Joses, kaj Salome;

Mark 16:1-8

1 Kaj kiam la sabato jam pasis, Maria Magdalena, kaj Maria, la patrino de Jakobo, kaj Salome acxetis aromajxojn, por ke ili iru kaj sxmiru lin. 2 Kaj tre frue en la unua tago de la semajno ili venis al la tombo, kiam la suno jxus levigxis. 3 Kaj ili diris inter si:Kiu derulos por ni la sxtonon de la enirejo de la tombo? 4 kaj suprenrigardante, ili vidis, ke la sxtono estas derulita; cxar gxi estis tre granda. 5 Kaj enirinte en la tombon, ili vidis junulon sidantan cxe la dekstra flanko, vestitan per blanka robo; kaj ili miregis. 6 Sed li diris al ili:Ne miregu; vi sercxas Jesuon, la Nazaretanon, la krucumitan:li levigxis; li ne estas cxi tie; jen la loko, kien oni metis lin! 7 Sed iru, diru al liaj discxiploj kaj al Petro:Li iras antaux vi en Galileon; tie vi vidos lin, kiel li diris al vi. 8 Kaj elirinte, ili forkuris de la tombo, cxar tremado kaj konfuzigxo posedis ilin; kaj ili diris nenion al iu, cxar ili timis.

Luke 8:2-3

2 kaj iuj virinoj, kiuj estis resanigitaj je malbonaj spiritoj kaj malsanoj:Maria, kiu estis nomata Magdalena, el kiu eliris sep demonoj, 3 kaj Joana, edzino de HXuzas, la cxambelano de Herodo, kaj Susana, kaj multaj aliaj, kiuj faris al ili helpan servadon per sia havo.

Luke 23:55-56

55 Kaj la virinoj, kiuj venis kun li el Galileo, sekvis, kaj vidis la tombon, kaj kiamaniere la korpo estis metita. 56 Kaj ili reiris, kaj preparis aromajxojn kaj sxmirajxojn. Kaj sabate ili ripozis laux la ordono.

Luke 24:10

10 Kaj ili estis Maria Magdalena, kaj Joana, kaj Maria, la patrino de Jakobo; kaj la ceteraj virinoj kun ili rakontis tion al la apostoloj.

John 20:1-2

1 La unuan tagon de la semajno Maria Magdalena venis frue, dum estis ankoraux mallume, al la tombo, kaj vidis la sxtonon prenita for de la tombo. 2 SXi do kuris kaj venis al Simon Petro kaj al tiu alia discxiplo, kiun Jesuo amis, kaj sxi diris al ili:Oni forprenis el la tombo la Sinjoron, kaj ni ne scias, kien oni lin metis.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.