Joshua 7:11 Cross References - Esperanto

11 Izrael pekis, kaj ili agis kontraux Mia interligo, kiun Mi donis al ili, kaj ili prenis el la anatemitajxo, kaj sxtelis, kaj mensoge neis, kaj metis inter siajn vazojn.

Leviticus 5:15

15 Se iu kulpigxos, pekante per eraro kontraux la sanktajxoj de la Eternulo, tiam li alportu kiel prokulpan oferon al la Eternulo virsxafon sendifektan el la malgrandaj brutoj, havantan laux via taksado la valoron de du sikloj, laux la sankta siklo; gxi estu prokulpa ofero.

Deuteronomy 17:2

2 Se trovigxos inter vi en iu el viaj urboj, kiujn la Eternulo, via Dio, donas al vi, viro aux virino, kiu faras malbonon antaux la Eternulo, via Dio, malobeante Lian interligon;

Joshua 6:17-19

17 Kaj la urbo estu sub anatemo de la Eternulo, gxi kaj cxio, kio estas en gxi; nur la malcxastistino Rahxab restu viva, sxi kaj cxiu, kiu estas kun sxi en la domo; cxar sxi kasxis la senditojn, kiujn ni sendis. 18 Sed vi gardu vin kontraux la anatemitajxo, por ke vi ne anatemigxu, se vi prenos ion el la anatemitajxo, kaj por ke vi ne faligu anatemon sur la tendaron de Izrael kaj ne malfelicxigu gxin. 19 Kaj la tuta argxento kaj oro, kaj cxiuj vazoj kupraj kaj feraj, estu sanktigitaj al la Eternulo; en la trezorejon de la Eternulo ili venos.

Joshua 7:1

1 Sed la Izraelidoj pekis kontraux la anatemo:Ahxan, filo de Karmi, filo de Zabdi, filo de Zerahx, el la tribo de Jehuda, prenis el la anatemitajxo, kaj la kolero de la Eternulo ekflamis kontraux la Izraelidoj.

Joshua 7:20-21

20 Kaj Ahxan respondis al Josuo, kaj diris:Efektive, mi pekis antaux la Eternulo, Dio de Izrael, kaj tiel kaj tiel mi faris. 21 Mi vidis inter la militakirajxo belan SXinaran mantelon, kaj ducent siklojn da argxento, kaj unu stangeton da oro, havantan la pezon de kvindek sikloj, kaj mi ekdeziris ilin kaj prenis ilin; kaj nun ili estas kasxitaj en la tero meze de mia tendo, kaj la argxento estas sub tio.

Joshua 23:16

16 Se vi malobeos la interligon de la Eternulo, via Dio, kiun Li starigis kun vi, kaj vi iros kaj servos al aliaj dioj kaj adoros ilin:tiam ekflamos kontraux vin la kolero de la Eternulo, kaj vi forpereos rapide de sur la bona tero, kiun Li donis al vi.

Judges 2:20

20 Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux Izrael, kaj Li diris:CXar cxi tiu popolo malobeis Mian interligon, kiun Mi donis al iliaj patroj, kaj ne auxskultis Mian vocxon,

2 Kings 5:25-26

25 Kiam li venis kaj aperis antaux sia sinjoro, Elisxa diris al li:De kie vi venas, Gehxazi? CXi tiu respondis:Via servanto nenien iris. 26 Sed tiu diris al li:Mia koro ne forestis, kiam la homo returnis sin de sia cxaro renkonte al vi. CXu nun estas la tempo, por preni argxenton aux preni vestojn aux olivarbojn, vinbergxardenojn, sxafojn, bovojn, sklavojn, aux sklavinojn?

2 Kings 18:12

12 pro tio, ke ili ne obeis la vocxon de la Eternulo, sia Dio, kaj malobeis Lian interligon, cxion, kion ordonis Moseo, servanto de la Eternulo, ili ne obeis kaj ne plenumis.

Isaiah 24:5

5 Kaj la tero estas malpurigita de siaj logxantoj; cxar ili malobeis la instruon, sxangxis la legxon, detruis la eternan interligon.

Isaiah 50:1-2

1 Tiele diras la Eternulo:Kie estas la eksedziga letero de via patrino, per kiu Mi sxin forpusxis? aux al kiu el Miaj kreditoroj Mi vendis vin? Jen pro viaj pekoj vi estas venditaj, kaj pro viaj krimoj estas forpusxita via patrino. 2 Kial neniu estis, kiam Mi venis? kial neniu respondis, kiam Mi vokis? CXu Mia mano farigxis tro mallonga, por liberigi? kaj cxu ne ekzistas en Mi forto, por savi? Jen per Mia severa vorto Mi sekigas maron, Mi faras el riveroj dezerton; iliaj fisxoj putras pro senakveco kaj mortas de soifo.

Jeremiah 31:32

32 ne tian, kiel la interligo, kiun Mi faris kun iliaj patroj, en la tago, kiam Mi prenis ilian manon, por elkonduki ilin el la lando Egipta, la interligo, kiun ili malobeis kaj Mi devis altrudi al ili, diras la Eternulo;

Hosea 6:7

7 Sed ili rompis la interligon, kiel Adam, kaj ili defalis de Mi.

Habakkuk 2:6

6 Sed ili ja cxiuj parolos pri li alegorion kaj mokan enigmon, kaj diros:Ve al tiu, kiu tro multigas al si fremdajxon sen fino kaj metas sur sin tro grandan sxargxon de sxuldoj!

Zechariah 5:4

4 Mi elirigas gxin, diras la Eternulo Cebaot, kaj gxi eniros en la domon de sxtelisto, kaj en la domon de tiu, kiu malvere jxuras per Mia nomo; kaj gxi restos en lia domo kaj ekstermos gxin kune kun gxia ligno kaj kun gxiaj sxtonoj.

Malachi 3:8-9

8 CXu povas homo ruzi kontraux Dio? tamen vi ruzas kontraux Mi. Vi diras:En kio ni ruzas kontraux Vi? En la dekonajxo kaj la oferdonoj. 9 Sub la malbeno vi ruinigxas, sed kontraux Mi vi ruzas, la tuta popolo.

Matthew 22:21

21 Ili diris al li:De Cezaro. Tiam li diris al ili:Redonu do al Cezaro la proprajxon de Cezaro, kaj al Dio la proprajxon de Dio.

John 12:5-6

5 Kial oni ne vendis cxi tiun sxmirajxon por tricent denaroj kaj donis al malricxuloj? 6 Tion li diris, ne cxar li zorgis pri la malricxuloj; sed cxar li estis sxtelisto, kaj havis la monujon kaj forprenadis tion, kion oni metis en gxin.

Acts 5:1-2

1 Sed unu viro, nomata Ananias, kun sia edzino Sapfira vendis posedajxon, 2 kaj retenis iom el la prezo, kun la konsento de sia edzino, kaj iun parton alportis kaj metis antaux la piedoj de la apostoloj.

Acts 5:9

9 Kaj Petro respondis al sxi:Kial estis interkonsento inter vi, por inciti la Spiriton de la Eternulo? jen la piedoj de tiuj, kiuj enterigis vian edzon, estas apud la pordo, kaj ili vin forportos.

Hebrews 4:13

13 Kaj ne ekzistas kreitajxo kasxita antaux Lia vidado; sed cxio estas nuda kaj evidenta al la okuloj de Tiu, al kiu nia afero rilatas.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.